Arthur James BALFOUR, unua grafo de Balfour,OĜ,BMO (25a de julio 1848 - 19a de marto 1930) estis britapolitikisto kaj ŝtatestro kiu iĝis la tridektriaĉefministro de laUnuiĝinta Reĝlando.
Naskiĝinta enSkotlando kaj edukita kiel filozofo, Balfour eniris la unuan fojon en laĈambro de Komunuloj en la balotado de1874. Konsiderita kvazaŭdiletanto (tio estas, praktikanta sciencon aŭ arton sen havi sufiĉan kapablon aŭ konon), li atingis elstarecon kiel Sekretario de Irlando de 1887 al 1891. En tiu posteno, li estis aŭtoro de la Leĝo de Porĉiamaj Krimoj (1887), aŭ Leĝo de Bridado, kiu aspiris eviti la bojkotadon, timigon kaj kontraŭleĝan kunvenrajton en Irlando dum la Milito de la Tero.
Balfour sukcedis sian onklon, Lord Salisbury, kielestro de la partiotory kaj ĉefministro en julio de 1902 (estis la estro de la konservativuloj en la Ĉambro de Komunuloj ekde 1891). Dum lia posteno kiel ĉefministro, okazis aferoj kiel laKora Entento, sed lia partio dividiĝis pro la reformo de la tarifoj kaj en decembro de 1905 li lasis la povon al la liberaluloj. Li pluis kielestro de la opozicio dum la krizo de la Parlamenta Leĝo kaj de la Popola Buĝeto de la registaro deLloyd George, sed kiam li malsukcesis atingi la venkon en la du balotoj okazintaj en 1910 li finfine rezignis kiel estro en novembro de 1911.
Li revenis al la registaro kiel Unua Lordo de la Admiralitato en la registara koalicio de 1915, kaj poste estis Ministro de Eksteraj Aferoj de 1916 al 1919. En tiu posteno li estis konata internacie ĉar donis sian nomon al laBalfour-deklaro pere de kiu la brita registaro apogis en 1917 la cionismajn aspirojn por kreado de «nacia hejmlando» juda enPalestino.