Arteza puto estasputo envalo sub lagrundakva nivelo, en kiu laakvo staras sub premo. La hidraŭlika potencialo estas tiom alta, ke la akvo mem, do sen pumpilo, konstante altiĝas ĝis la tersurfaco. Kontraste al naturaarteza fonto, arteza puto estas ĉiam artefarita, do kreita per borita truo aŭ fendo. LaŭFrancisko AzorínArteza estasPuto, kies akvo elspruĉas per si mem.[1]
La nomo devenas de la pejzaĝoArtezo (franceArtois) en norda Francio, kie en 1126 unuafoje tia sistemo estis kreita. La franca fizikistoFrançois Arago klarigis la fenomenon[2]
Postulo por arteza puto estas "premata grundakvo". Tiu ekzistas kiam grundakvo estas sigelita per tavolo de roko aŭ argilo ne tralasanta akvon, dum la geologiaj strukturoj permesas ekeston de alta hidraŭlika premo (ekzemple, en pelvoforma valo aŭ inter deklivaj rokaj tavoloj). Se oni boras aŭ fosas truon al la subtera stokejo de premata grundakvo, la akvo laŭ la fizikaj reguloj altiĝas ĝis la pli alta grundakva nivelo. Se tiu nivelo estas pli alta ol la tersurfaco ĉe la puto, la grundakvo kvazaŭ elgejsero sub premo suprenĵetiĝas el la tero (gejseroj memne estas artezaj fontoj, ĉar el ili la akvo ne elspruĉiĝas pro hidraŭlika premo, sed pro ŝanĝo de volumeno sekve de varmiĝo). Artezaj putoj tial eblas nur en pejzaĝaj valoj.
Se la grundakva nivelo malaltiĝas pro tro forta elprenado de grundakvo en la regiono, sekve malpliiĝas la premo de la arteza puto.
franceSur les Puits Forés, Connus Sous Le Nom de Puits Artésiennes, De Fontaines Artésiennes, Ou de Fontaines Jaillissantes. SerioNotices Scientifiques, eldonejoLe Bureau des Longitudes, Parizo, 1835;
germaneDie artesischen oder gebohrten Brunnen. En:Franz Arago’s säm[m]tliche Werke. Mit einer Einleitung vonAlexander von Humboldt. Herausgegeben von W. G. Hankel. 6-a volumo,Lepsiko 1857, paĝoj 213–380.