Arroyo de la Luz | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 10900 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 520 (2024)[+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 29′ N,6° 35′ U(mapo)39.4840338-6.5845773Koordinatoj:39° 29′ N,6° 35′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 352 m[+] | ||
Areo | 128 km² (12 800 ha)[+] | ||
Horzono | UTC+01:00[+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Arroyo de la Luz (Rojo de la Lumo aŭ Lumrojo) estasmunicipo deHispanio, en laprovinco de Cáceres,regiono deEkstremaduro.
La loĝantoj nomiĝasarroyanos. La censita populacio en2008 estis de 6.461 loĝantoj.
Arroyo de la Luz estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en lakomarko aŭdistriktoLlanos de Cáceres, je altitudo de 352 m; je nur 19 km deCáceres, provinca ĉefurbo kaj je 79 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 128 km².
Demografia evoluo de Arroyo de la Luz inter1900 kaj2007 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 1996 | 1999 | 2005 | 2007 | |||||||||||
7094 | 7697 | 8402 | 9617 | 10265 | 10424 | 9781 | 8130 | 6419 | 6513 | 6645 | 6569 | 6607 | 6477 |
Konstateblas, ke ĉirkaŭ la mezo de la20a jarcento la populacio kreskiĝis, sed dum la1960-aj jaroj kaj dum la1970-aj jaroj pro elmigrado al urbaj areoj kaj ĉefe al industriaj regionoj de la nordo de Hispanio aŭ al centra Eŭropo, la loĝantaro ege malkreskis kaj plutenis sian populacion ĉirkaŭ la sesmilon da loĝantoj danke al proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Agrikulturo kaj brutobredado. Al tio dediĉis sin pli ol du trionoj de la populacio. Ekde la18a jarcento ekfunkciis la tekstila industrio, financata ĉefe de brutobredistoj kaj por la produktado de lano.
En1982 en la brutobreda sektoro elstaris bovoj, kaj nur poste porkoj kaj ŝafoj. En la agrikulturo elstaris cerealoj kiel tritiko, hordeo kaj aveno. Olivarboj, fruktarboj kaj vitejoj kompletas la agadon. Estas pli da konstruado kaj industrio ol en la resto de la regiono. 82% de la teroj estas espluatita de la posedantoj, dum 18% luiĝas.
SEKTOROJ | % |
Agrikulturo | 32,1 |
Industrio | 9,5 |
Konstruado | 25,5 |
Servoj | 32,4 |
Pro multnombraj tombejoj kaj tomboŝtonoj trovitaj oni supozas, ke la deveno de tiu vilaĝo estas de la antaŭromia popolo delusitanoj. Tiu pasinteco klarigus la pranomon de la vilaĝo kielArroyo del Puerco (Porkorojo), rilate al kulto de la antaŭromiaj dioj: kiel porkoj aŭverracos el ŝtono, oftaj en laprovinco de Cáceres kajprovinco de Ávila.
Arroyo estas antikva vilaĝo, de pli da 2.000 jaroj. La unuaj setlanoj estislusitanoj kajkeltoj. Poste venisromianoj kaj finevisigotoj kajaraboj kiuj hegemoniis tie antaŭ laReconquista fare de kristanoj dum la13a jarcento. Oni trovis arkeologiajn restaĵojn en laDehesa de la Luz, kie estis iberiaj restaĵoj, moneroj, oleomueliloj, visigotaj juveloj aŭ antropomorfaj tomboj.
Dum laReconquista, la kristanaj trupoj deAlfonso la 9-a de Leono konkeris la vilaĝon de la araboj kune kun la urbo deCáceres la23an de aprilo de1229. Ĝi restis kiel domaro de Cáceres kaj estis poste donita al Konestablo de Portugalio kaj la urbo de Cáceres reklamis al la Reĝo la redonon de Arroyo al sia dependo.
La blazono de la vilaĝo, donita de la reĝoHenriko la 3-a en1402, prezentisapron ĉefrakseno ĉe rojo, kaj fone ĉevaliro kiu persekutas ĝin perlanco.
La vilaĝo kreskis ĉe mezepoka fortikaĵo kaj la nomo estis tiamArroyo del Puerco, kaj ekde decembro de 1937, Arroyo de la Luz. Tiu lasta nomo rilatas al batalo inter araboj kaj kristanoj kaj la supozita protekto de la Virgulino de la Luz (Lumo) al tiuj.
Tradicie estispotfarado en la vilaĝo ĉirkaŭ la 15a kaj16a jarcentoj.
Kiam oni konstruis fervojon en la19a jarcento, la stacio por Arroyo de la Luz kajMalpartida de Cáceres estis konstruita en intermeza punkto inter ambaŭ lokoj apartenanta al municipo deCáceres. Ĉe tiu stacio kreskis la domaro deEstaciónArroyo-Malpartida kiu finenhavis ĉirkaŭ 1000 loĝantojn kaj aktuale, post la fermo de la stacio, estas preskaŭ senhoma.
En Arroyo de la Luz estas aktiva kultura agdo kun multaj grupoj, asocioj kaj institucioj; oni celebras ĉiujare eventojn kiajn la jenaj:
La jenaj:
Por la lokanoj la festo plej grava okazas la lundon de Pasko kielDía de la Luz (Lumtago), festo kiu datiĝas el la16a jarcento, kun meso kaj procezio en la sanktejo. Tradicie la viroj revenis el la kamparfesto rajdantaj sur ornamitaj ĉevaloj kaj la virinoj surĉevalpuge, kaj ili estis ricevitaj de la resto de la lokanoj en ĉefa strato, La Corredera (Kurejo). Nuntempe oni rajdas galope ĉu sole ĉu laŭ paroj brakume. Ŝajne tio iel simbolas la galopadon de la kristanaj konkerintoj post la arabaj praloĝantoj. Krome oni regalas vizitantojn per vino kaj montrado de ornamitaj ĉaroj.
![]() |
Pedro Caba Landa Eseisto , romanisto kaj poeto. (2a de decembro1900 -23a de oktobro1992)
Arroyo de la Luz limitas kun:
Estas proksima ankaŭ la municipa teritorio deAliseda, ene de tiu deCáceres.