Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arnoldstein

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

Arnoldstein
ruinoj de la abatejo de Arnoldstein
ruinoj de la abatejo de Arnoldstein
ruinoj de la abatejo de Arnoldstein
Foira komunumo
komunumo de AŭstrioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
 
Ĝemelurboj
TarcentoRedakti la valoron en Wikidatavd
Poŝtkodo9601
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro7 096  (2018)[+]
Loĝdenso105 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo46° 33′ N,13° 42′ O(mapo)46.54871813.7071246Koordinatoj:46° 33′ N,13° 42′ O(mapo)[+]
Alto578 m[+]
Areo67,4 km² (6 740 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Arnoldstein (Karintio)
Arnoldstein (Karintio)
DEC
Situo de Arnoldstein
Arnoldstein (Aŭstrio)
Arnoldstein (Aŭstrio)
DEC
Situo de Arnoldstein

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoArnoldstein[+]
vdr

Arnoldstein (slovene Podklošter,itale Oristagno) estas urbo deAŭstrio. Ĝi apartenas al lafederacia landoKarintio kaj al ladistrikto Villach. Fine de 2018 en la komunumo vivis7 096 loĝantoj sur areo de 67,4 kvadrataj kilometroj (denseco 101 loĝ).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Alteco estas 578 metroj super marnivelo.

Arnoldstein situas en suda Aŭstrio, proksime al latrilandangulo deAŭstrio,Italio kajSlovenio. La najbaraj urboj sude estasTarvisio (en Italio) kajKranjska Gora en Slovenio.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La lokoj ĉirkaŭ Arnoldstein estis jam enloĝataj enantikva epoko, kiam Romia vojo ligisAquileia kunVirunum (apudKlagenfurt). La nomo de Arnoldstein devenas de la Kavaliro Arnold, fondinto de laburgo.

Je la dua jarcento, li fondis sur roko super la rivero Gailitz fortikigitan kastelon dependantan de la patriarkeco Aquilea kaj ekde 1014 de la diocezo Bamberg.Otto la 1-a (Bamberg) instalis tie klostron debenediktanoj, kiu ekzistis ĝis la jaro 1783. Ankoraŭ nun eblas viziti la klostran ruinon. En la parkmuzeo de la landĉefurbo Klagenfurt videblas tombŝtono prezentanta la kavaliron Arnold kun lia edzino Damo Mathilda. Malsupre de la klostro, de cirkuladvojo al Italio estiĝis vilaĝo jam menciita en 1376. En 1500 ĝi estas konata kiel foira loko, sed ĝi ne havis aŭtonoman administradon kun socia burgeca tavolo. Poste ĝi denove iĝis nura vilaĝo.

Schrotturm de Arnoldstein

En la 15-a jarcento la dinastioFugger ekspluatis tie plumbominejon. De 1814 ĝis 1975 fabriko produktis plumberojn, pri kio ankoraŭ atestas la Schrotturm (turo, el kiu oni faligis likvajn plumberojn por sube rikolti solidiĝintajn kuglerojn). Apud la rivero Gailitz ankaŭ funkciisminiofabriko.

La komunumo Arnoldstein estis fondita en 1850 kaj en 1930 ekhavis rajton kompletigi sian nomon per "Foira komunumo".

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
urbaj kaj neurbaj komunumoj en ladistrikto Villach de Aŭstrio
mapo
Ĝermo pri Aŭstrio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priAŭstrio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arnoldstein&oldid=8918916"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp