Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arnold J. Toynbee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold J. Toynbee
Persona informo
Naskiĝo14-an de aprilo1889 (1889-04-14)
en Londono
Morto22-an de oktobro1975 (1975-10-22) (86-jaraĝa)
en Jorko
ReligioAnglikanismovd
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Redakti la valoron en Wikidatavd
Alma materKolegio Winchester
Balliol CollegeRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroHarry Valpy Toynbee(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoSarah Edith Marshall(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojJocelyn Toynbee(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oVeronica Boulter Toynbee(en)Traduki
Rosalind Murray(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojPhilip Toynbee(en)Traduki
 (Rosalind Murray(en)Traduki)
Lawrence Toynbee(en)Traduki
 (Rosalind Murray(en)Traduki)
Antony Harry Robert Toynbee(en)Traduki
 (Rosalind Murray(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
ParencojArnold Toynbee(en)Traduki (nevo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupohistoriisto
diplomato
universitata instruisto
filozofoRedakti la valoron en Wikidatavd
LaborkampoFilozofio de historioRedakti la valoron en Wikidatavd
Verkado
VerkojStudo de Historiovd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojBrita Akademio(1937–)
Usona Akademio de Artoj kaj SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Arnold J. TOYNBEE [arnald tojnbi] (14-a de aprilo 188922-a de oktobro 1975) estisbritahistoriisto kiu verkis la libronA Study of History (1934-61) ("Studo de Historio"). Li estis profesoro de lagreka lingvo kajgreka historio ĉe laUniversitato de Londono (1919-55). Toynbee rigardis historion ne naciisme kiel lukto inter nacioj, nekmarksisme kiel lukto de ekonomiaj klasoj, sed morale kiel la leviĝo kaj falo decivilizoj.

En lia historio, Toynbee klarigas la leviĝon kaj falon de 21 civilizoj tra la mondon kaj historion:

El tiuj, sep civilizoj ankoraŭ vivas: la ortodoksa, rusa, okcidenta, islama, hinda, orientazia kaj la japana.

Laŭ Toynbee, la sorto de civilizo ne estas ĝenerala afero de teknologio, ekonomio aŭ demografio, kiel ni nun kutime pensas, sed specifa afero politika kaj morala de laelito kaj kiel ĝi frontas al krizoj (ekzemple, invadantoj). Kiam la elito estas kreiva kaj agema kaj tenas la fidon de la popolo, la civilizo prosperas, sed kiam la elito estas subpremanta kaj diboĉa, la civilizo sekve falas (aŭ fariĝas vivanta fosilio). Universala imperio estas signo de la fina etapo de civilizo, signo de la ĉeso de vera kultura kreskado en la civilizo.

La ĝeneralaj etapoj de civilizo (kun la helena civilizo kiel ekzemplo):

  • naskiĝo (Grekio en la tempo de Homero)
  • kreskado (Grekio inter Homero kaj Perikleo)
  • tempo de turmento (la senĉesaj militoj inter Romio, Kartago kaj la grekaj regnoj; la Mediteraneo inter Perikleo kaj Cezaro Aŭgusto)
  • universala imperio (Romio)
  • universala religio (kristanismo)
  • vagado de gentoj (barbaroj:ĝermanoj, slavoj, vikingoj, magiaroj)
  • naskiĝo de novaj civilizoj (la bizanca kaj okcidenta civilizoj)

La etapoj iafoje estas interrompitaj (portempe aŭ por ĉiam) de la konkero de aliaj civilizoj. La konkero deAleksandro la Granda interrompis lasirian civilizon ĝis la tempo deMohameto.Hispanio interrompismeksikan civilizon kiam ĝi konkeris Meksikon.

Malsimile al historiistoj hodiaŭaj, Toynbee vidis la grandan bildon de historio, sed ankaŭ bone scias la maron de detaloj. La inspiro por lia historio venis al li enBulgario kiam li vidis ĉapon sur la kapo de kamparano: ĝi estis precize la ĉapo de vulpa pelo, kiun portis la persa armeo, kiunHerodoto priskribis antaŭ 2400 jaroj.

En lia historio, Toynbee ofte klarigas per mito kaj metaforo kaj lia logiko ne estis sendifekta. Tamen, seSamuel P. Huntington pravas kaj historio nun transiras de lukto de ideologioj (laMalvarma Milito) al lukto de civilizoj, kiel la11-a de septembro 2001 sugestas, Toynbee denove estas leginda.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arnold_J._Toynbee&oldid=8919605"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp