Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arnhem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Municipo Arnhem

Flago de la municipo Arnhem

Blazono de municipo Arnhem

Flago de la municipo ArnhemBlazono de municipo Arnhem
Situo de la municipo Arnhem
nederlanda municipo • urbo • loĝloko en Nederlando • Hansa urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
 
Ĝemelurboj
Vuhano • Croydon • GeraHradec KrálovéCoventryvd
ProvincoGelderlando
UrbestroAhmed Marcouch
ĈeflokoArnhem
Areo
 - Tero
 - Akvo
101,54km²
97,99 km²
3,55 km²
Loĝantaro
 -Loĝdenso
164 096(en 2022)
1577 loĝ./km²
Geografia situo51° 59′ N,5° 55′ O(mapo)51.9833333333335.9166666666667Koordinatoj:51° 59′ N,5° 55′ O(mapo)
Arnhem (Arnhem)
Arnhem (Arnhem)
DEC
Arnhem (Centra Arnhem)
Arnhem (Centra Arnhem)
DEC
Situo de Arnhem

Map

Gravaj trafikaj arteriojA12A50A325A348N325N224N837
CBS-municipokodo0202
Telefona kodo026
Poŝtkodo6800–6846
Oficiala retejohttps://www.arnhem.nl/
vdr

Arnhem (51° 59′ N,5° 55′ O(mapo)51.9833333333335.9166666666667 )(nederlanda prononco/ˈɑr.nɛm/ (arnem) aŭ/ˈɑrn.ɦɛm/ (arnhem),esperanteArnhemo) estas municipo enNederlando kaj ĉefurbo de laprovincoGelderlando. Ĝi konsistas el la urbo Arnhem kaj la vilaĝoj Elden kaj Schaarsbergen. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis164 096 loĝantoj sur areo de101,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 616 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kunApeldoorn,Rheden,Rozendaal,Overbetuwe,Westervoort,Ede kajLingewaard.

Dum lamezepoko la urbo apartenis al la komerca ligoHanso. En Arnhem i.a. okazis laBatalo de Arnhemo ene de laOperaco Market Garden, iu grava agado de laDua Mondmilito.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Arnhemo ekestis ĉe altejo proksime de laIjssel je la vojkruciĝo de la komercostratoj interUtreĥto,Nimego kajZutphen. Nur post la ŝanĝo de la Rejnfluo proks. 1500 Arnhemo situas ĉe ĉi tiu rivero.

Arnhem, Malnova Urbodomo proks. 1850
Arnhemo, septembron de 1944

En la jaro 1233 GrafoOto la 2a de Geldern donis al Arnhem laurboprivilegion. En la15a jarcento la urbo havis proks. 4000 loĝantojn kaj ricevis urbomuregojn kaj turojn por la defendo. La urbo apartenis alDuklando Geldern kaj fariĝis en 1472 habsburga, antaŭ ol ĝi aniĝis al la Respubliko de Nederlando. En laFranca-Nederlanda Milito Arnhem estis okupata de 1672 ĝis 1674 fare de francaj trupoj, same en la Koaliciomilitoj de 1795 ĝis 1813, je kio Arnhem estis ekde 1811 ĉefurbo de laDepartemento Supra Iselo. En 1813 prusaj trupoj liberigis la urbon, kiu denove ekapartenis al Nederlando.

Proks. 1850 pli malpli 9000 homoj loĝis en Arnhemo. Tiam la regiono ĉirkaŭ Arnhemo kaj Nimego fariĝis ŝatata loĝlokoj de laaltburĝaro el laokcidentaj provincoj de Nederlando. Sekvatempe oni kreis imponajn parkojn, al kiuj la urbo eĉ hodiaŭ dankas sian kromnomon „parkurbo“. Parkoj kiel Sonsbeek kaj Zijpendaal (en la nordo de la urbo) karakterizas la aspekton de la urbo.

En la jaro 1929 fondiĝis la nederlanda kontrolejo de la elektroindustrio KEMA en Arnhemo.

Dum laDua Mondmilitoaliancanaj trupoj provis konkeri septembron de 1944 kadre de laOperaco Market Garden la ponton de Arnhemo trans laRejno, por tiamaniere malfermi al si vojon alGermanujo. En unu el siaj lastaj venkaj bataloj laWehrmacht tamen povis decidi la batalon por si, kio kontribuis al la fiasko de la aliancana operaco„Market Garden“. Tiu ĉi batalo grave difektis la urbon. Post la batalo laWehrmacht devigis la tiam 95.000 loĝantojn forlasi la urbon. Vidu artikolonBatalo de Arnhemo.

La16an de septembro1978 la plej aĝa kaj plej konata Rejnponto estis alinomata alJohn-Frost-Brug, laŭ la britakolonelo, kiu dum la sensukcesa atako komandis tiun batalionon, kiu kiel ununura atingis la ponton kaj defendis la nordan parton dum kvar tagoj. Memortabulo memorigas pri la batalo kaj pri ĝiaj multaj viktimoj.

Post la milito okazis energia rekonstruo. La urba loĝantaro kreskas ĝis nun.

Kiel ununura urbo de Nederlando Arnhem tenas reton daelektraj busoj („trolebusoj“), kiu donas al la urbo la kromnomon„Trolleystad“.

Pontoj kaj aliaj konstruaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Arnhem, Ponto John Frost

La du pontoj trans laNederrijn (Malalta Rejno) proksime de la urbocentro ofte ankoraŭ estas nomatajOude Rijnbrug (Malnova Rejnponto, John Frostbrug, konata de la filmo“A Bridge Too Far”) kajNieuwe Rijnbrug (Nova Rejnponto, Nelson Mandelabrug). La kvar pontoj estas laŭflue:

  • la PontoAndrej Saĥarov, am‹autoweg› (Kraftfahrstraße) N325/A325,
  • la Ponto John Frost (John Frostbrug, nomo ekde 1978),
  • La Ponto Nelson Mandela el 1977, nomita ĝis 1987Roermondspleinbrug
  • kaj la Fervojponto (Spoorbrug), kiu estis rekonstruata en 1952.

La sendoturo alta je 145 metroj (KEMA Toren) ne estas alirebla por vizitantoj.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Arnhem, Eusebius-Preĝejo aŭ Grote Kerk

Arnhem havas multajn altrangajn kulturestablaĵojn.

  • La „Nederlanda Subĉiela Muzeo en Arnhem“ montras historian arĥitekturon.
  • Baziliko Sint Walburga (Walburgisplein 1)
  • Burgers’Zoo
  • Nederlanda akvomuzeo (Zijpendaalseweg 26 – 28)
  • Muzeo por moderna arto Arnhem (Utrechtseweg 87)
  • Nederlanda Subĉiela Muzeo,Nederlands Openluchtmuseum
  • kirkoEŭzebio de Verĉelo (Kerkplein 1)
  • Parko Sonsbeek (Sonsbeeksingel, Zijpendaalseweg)
  • Parko kaj Kastelo Zijpendaal (Zijpendaalseweg)
  • 39 historiaj keloj el la 13a ĝis 15a jarcentoj (Rijnstraat)
  • Bronbeek (Velperweg 147)
  • Arnhems Oorlogsmuseum 40-45 (militmuzeo, Kemperbergerweg 780)
  • statuo Matjeskoop (starigita proks. 1277)
  • Arnhem, vilao: Huis Sonsbeek
    Arnhem, vilao: Huis Sonsbeek
  • Arnhem-Klarendal, modokvartalo: Station Klarendal
    Arnhem-Klarendal, modokvartalo: Station Klarendal
  • Arnhem, Stadion GelreDome
    Arnhem, Stadion GelreDome
  • Arnhem, Museum voor Moderne Kunst
    Arnhem, Museum voor Moderne Kunst
  • Arnhem, Nederlanda Subĉiela Muzeo
    Arnhem, Nederlanda Subĉiela Muzeo
  • Arnhem, bestoparko
    Arnhem, bestoparko
  • Arnhem, Korenmarkt (grenfoirejo)
    Arnhem, Korenmarkt (grenfoirejo)
  • Arnhem, Airborneplein
    Arnhem, Airborneplein
  • Arnhem, ĉefstacidomo
    Arnhem, ĉefstacidomo
  • Arnhem, Ketelstraat
    Arnhem, Ketelstraat
  • Arnhem, Informejo Batalo de Arnhemo
    Arnhem, InformejoBatalo de Arnhemo
  • Arnhem, Willemsplein
    Arnhem, Willemsplein
  • Arnhem, Arnhem dumnokte
    Arnhem, Arnhem dumnokte
  • Arnhem, Kinejo Pathé
    Arnhem, Kinejo Pathé
  • Disegno sur muro ĉe la ĉefstacidomo de
    Disegno sur muro ĉe la ĉefstacidomo de
  • Biciklo por Giro d'Italia
    Biciklo por Giro d'Italia

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Mezurite je la grando de la urbo Arnhem havas konsiderindan kulturan oferton. Ĉefa muzikprezentejo estas la koncertejo nomeMusis Sacrum, kie provludas kaj prezentas lasimfonia orĥestro deGelderlando, kaj kie ĉiusemajne okazas ĵazkoncertoj. Ekde 2008 la iama koncertejo kaj nun rekonstruitaLuxor prezentas distran muzikon kaj popmuzikon. La teatrejoSchouwburg prezentas platformon al nederlandaj kaj eksterlandaj ensembloj.

La arta altlernejo je Arnhem (ArtEZ) estas renoma ankaŭ trans la nederlanda landlimo pro sia malferma kaj eksperimentema fakultejo porĵazo kajpopmuziko, kie je granda parto studas germanaj studentoj, sia renoma dancfkultejo kaj la tradicioriĉa teatrofakultejo. Interalie organizite de studentoj okazas du fojojn por semajno ĵazkoncertoj en la trinkejoj „Cafe de Kroeg“ same kiel „Stella by Starlight“.

La urbo organizas unu fojon ĉiujare festivalon por stratstatuoj („Vivantaj Statuoj“), kaj ĉiun duan jaroj la Arnheman „Modebiennale“.

Servoj

[redakti |redakti fonton]

Historiaj eventoj

[redakti |redakti fonton]

Regulaj eventoj

[redakti |redakti fonton]

Airborne marŝoj

Famuloj

[redakti |redakti fonton]

Ĝemeliĝoj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto en Arnhem

[redakti |redakti fonton]

Arnhem laŭ laEnciklopedio de Esperanto de1934 estas loko kieArie Leopold Moreau loĝis kaj propagandis.En1929 tie okazis la 4-a Nederlanda Esperanto-Kongreso.Tie estisEsperanto-Domo ekde frua 20-a jarcento gvidita deAndreo Cseh kajJulia Isbrücker.En la apuda urbo Nijmegen estas Esperantoklubo al kiu aliĝas esperantistoj el Nijmegen kaj apudaj urboj/urbetoj/vilaĝoj. Ĝi havas 14 membrojn kaj 9 donacantojn. Klubvesperoj estas la 2-an merkredon de la monato escepte en julio kaj aŭgusto.

Informoj:Esperanto Nederland aŭ lokaj informejoj pri Esperanto en laUEA-vikio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
ProvincoGelderlando
Aalten |Apeldoorn |Arnhem |Barneveld |Berg en Dal |Berkelland |Beuningen |Bronckhorst |Brummen |Buren |Culemborg |Doesburg |Doetinchem |Druten |Duiven |Ede |Elburg |Epe |Ermelo |Geldermalsen |Harderwijk |Hattem |Heerde |Heumen |Lingewaal |Lingewaard |Lochem |Maasdriel |Montferland |Neder-Betuwe |Neerijnen |Nijkerk |Nimego |Nunspeet |Oldebroek |Oost Gelre |Oude IJsselstreek |Overbetuwe |Putten |Renkum |Rheden |Rozendaal |Scherpenzeel |Tiel |Viĥeno |Voorst |Wageningen |West Maas en Waal |Westervoort |Winterswijk |Zaltbommel |Zevenaar |Zutphen
Nederlando |Provincoj |Municipoj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arnhem&oldid=9002731"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp