Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Armenoj en Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenoj en Argentino
diaspora or migration by origin and host country
Enmigrado en Argentino
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Argentino en verda koloro kaj Armenio oranĝkolore en monda mapo.

LaArmenoj en Argentino estas etnaj armenoj, kiuj loĝas en Argentino. Laŭ diversaj taksoj ĉirkaŭ 135.000 homoj kun armena deveno loĝas en la lando, formante unu el la plej grandaj grupoj en laarmena diasporo tutmonde. La kerno de la loĝantaro venis deKilikio,Sirio kajLibano. EnBonaero, la armena komunumo estas konata per kundivido de sia kulturo kun la eŭska komunumo per muzikaj eventoj kaj kulturaj agadoj[1].

Historio

[redakti |redakti fonton]
Armena Katedralo Sankta Gregorio la Iluminanto, Bonaero.

Laŭ esploristo Kim Hekimian, la plimulto de la armenoj alvenantaj en la 1920-aj jaroj originis de laprovinco Adana en Kilikio de laOtomana Imperio. La plej multaj el ĉi tiuj armenoj forlasis sian patrujon aŭ pro la deportadoj kaj masakroj de laarmena genocido. Enmigrintoj el la urbojMaraŝ, Haĝin kajAntep kune kalkulis ĉirkaŭ 60 procentojn de ĉiuj alvenantaj kilikiaj armenoj. La granda nombro da enmigrintoj de ĉi tiuj urboj estis rezulto de armenoj sekvantaj siajn amikojn kaj parencojn, kiuj pli frue elmigris[2].

Iam en Argentino, armenoj de la sama vilaĝo aŭ urbo en Kilikio emis grupiĝi kaj konservi siajn regionajn kutimojn. La neformala censo farita de Ohannes Der Jachadurian en 1941 montris, ke ĉirkaŭ 70 procentoj de la armenoj en Argentino devenantaj de Haĝin loĝis en la sudaj kvartaloj de Bonaero, inkluzive Flores, Nueva Pompeya kaj Villa Soldati. Kelkaj el ĉi tiuj regionaj ligoj antaŭenigis la kreon de almenaŭ dudek organizoj en la 1930-aj jaroj. El ĉi tiuj organizaĵoj, nur la Societo Haĝin, Societo Antep kaj Societo Maraŝ ankoraŭ funkcias.

Krom la alveno de armenoj el Kilikio, inter 1917 kaj 1921, dum laRusia enlanda milito, multaj armenoj el Rusio eskapis por eviti religian persekutadon. Inter 1947 kaj 1954 multaj armenoj deSovetunio,Sirio kajLibano venis alArgentino sekve de ladua mondmilito, kaj deIrano pro lairana revolucio en 1979[3].

La armena komunumo de Argentino konservis sian identecon pro fokuso al la eklezio, edukado kaj la familia strukturo. Plej multaj el tiuj, kiuj venis meze de la 1920-aj jaroj, eskapis de laarmena genocido kajmasakroj de Adano. La unuaj armenoj venis en 1908 kaj iuj venis en 1915, sed nur post 1924-1930 la komunumo formiĝis kiam ĉirkaŭ 10.000 homoj ekloĝis enBonaero. Postaj ondoj de enmigrintoj venis deRusio,Rumanio kajGrekio. La enfluo sekiĝis en la fruaj 1950-aj jaroj. Hodiaŭ la komunumo kalkulas ĉirkaŭ 380.000. Dum supervivo gravegis, edukado estis ankaŭ ĉefa en la tagordo de la fruaj enmigrintoj. Ili ne havis monon kaj malmultaj el ili parolis fremdan lingvon, tial ili multe atentis edukadon. Granda parto de la armena komunumo de Bonaero troveblas en la kvartaloPalermo .

Religia vivo

[redakti |redakti fonton]
Interno de la katolika armena katedralo ''Nia Sinjorino de Narek'' en Bonaero.

Antaŭ la starigo de la preĝejo, la armenoj de Bonaero kunvenis dimanĉe posttagmeze en kafejo sur la strato 25 de Mayo, kiun posedis juda viro el Smirno. La kafejo fariĝis tiel establita "centro" por la armenoj, ke ili uzis ĝian adreson por ricevi poŝton de siaj familianoj kaj amikoj de eksterlando. Kiam pli da armenaj rifuĝintoj alvenis en Bonaero, la komunumo sukcesis lui la Katedralon Sankta Johano Baptisto, anglikana preĝejo, kiu estis proksime al la kafejo. Du angloj faris predikojn tradukitajn el la armena de Haig Moskofjan[4].

Post la alveno de la unua pastro de la komunumo Der Hayr Barasatian, la komunumo pli religie organiziĝis. Post kiam la armena komunumo en Bonaero alfrontis multajn financajn krizojn, ĝi konstruis sian unuan armenan preĝejon en 1938. Nuntempe la armena komunumo de Argentino havas naŭ armenajn preĝejojn.

Krom laArmena Apostola Eklezio, en Argentino ankaŭ aktivas laKatolika Armena Eklezio kun sia katedralo (Armena katedralo Nia Sinjorino de Narek) kajeparkio Sankta Gregorio de Narek. La unuaj armenaj katolikoj ekloĝis en Argentino fine de la 19-a jarcento, kiuj forfuĝis el la Otomana Imperio pro la persekutado kaj masakroj kontraŭ la armenoj kadre de laAdana masakro kaj laHamidaj masakroj. La unua katolika pastro establiĝis en 1922 el Libano. Ĉi tiu pastro kaj alia sendita de la Apostola Seĝo organizis la komunumon de armenaj katolikoj[5].

Pli malgranda sed ankaŭ aktiva komunumo de laArmena Evangelia Eklezio kun tri evangeliaj preĝejoj. En la jaro 2019 la Armena Evangelia Eklezio en Argentino festis la 90-jariĝon de la unua evangelia preĝejo fondita en Bonaero, laSankta Triunuo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. The Armenians: A Handbook - Page 139
  2. (1990) “Armenian Immigration to Argentina: 1909-1938”,Armenian Review 43 (1),p. 85–113. 
  3. Herzig, Edmund. (2005)The Armenians: Past And Present In The Making Of National Identity, p. 139.ISBN 9780203004937.
  4. Hovhannes Barkenian, "El Centro Armenio y la Colectividad" (Armenian), Hay Getron Buenos Aires, November 1933
  5. All Armenian Churches around the World. Embassy of Armenia to the United States of America. Arkivita ella originalo je 3an de novembro 2012. Alirita 5an de marto 2013 .Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2012-11-03. Alirita 2020-10-23 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Armenoj_en_Argentino&oldid=8972312"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp