La originanomo en laarmena lingvo por nomi la landon estis «Hayk‘» (hajk). Tiu ĉi nomo evoluis dum laMezepoko al «Hayastan», kio estas kombino de lavortojHayasa (Հայասա) aŭHayk‘ (Հայկ) kun la persa sufikso «-stan» kiu signifas «tero». La nomo estis tradicie derivata deHaik aŭHayq[10] (Հայկ), legendapatriarko de la armenoj. Laŭ latradicioHajko estis la pra-pranepo deNoa. Armenio estis proponita de la armenaj kredantoj kiel la loko kie estis labibliaEdena ĝardeno kaj tre populare ili kredas ke lamontoArarato[11] estas la biblia monto sur kiu ripozis laarkeo de Noa[12] post launiversala diluvo (Genezo 8:4).Hajko estiskaziko de la «armens», armenatribo el la Arattaepoko (la nomo ankaŭ similas alArarat, kaj fakte la monto situas en la loko kie eble iam estis Aratta). La persa termino estas «armani», unue registrita en la surskribo deBehistuno (521 a. K.). La greka termino «Armenoi» estas konfirmita en la skriboj deHerodotogrekeἈρμένιοι δὲ κατά περ Φρύγες ἐσεσάχατο, ἐόντες Φρυγῶν ἄποικοι., kiu diras ke la armenoj estiskolonio deFrigio. Laŭ la historiistoj, la unua mencio de la vorto «Armina» aperis en lakojnoskriboj de la epoko de la reĝoDario la 1-a dePersio (6a kaj 5a jc. a. K.). Sed la nomo donita al laarmenoj «Gai» (aŭ Jai), venas de lalandoGaiasa aŭJaiasa, menciita en lakeramikajhititaj skriboj de la12-a jarcento a.K.
Kelkajjudaj kajkristanaj erudiciuloj, skribas ke la nomo «Armenio» venas de Har-Minni, tio estas, la «Minni-montaro» (aŭ de Mannai). Pluraj armenaj erudiciuloj inkluzive deIshkhanyan (1989), identigas la persan terminon kun «Armani» (Armanum, kiu ankaŭ legeblas kiel Armanim) menciata inter la venkitaj malamikoj fare de laakada reĝoNaram-Sin (2300 a. K.), situigante ĝin en la montaro de la norda Armenio.
La historiistoArnold Toynbee[13] diras ke «Armenio» povas veni de «Erimena»,patro de la lasta regento deUrarto,Russas la 3-a. Li aldonas ke alia alternativo estas «Aruma-ni», kio signifas «lando de la arameoj», popolo kiu alvenis el la nordo de la arabajstepoj kaj fine de la 11-a aŭ komence de la10-a jarcentoj konkerisNairi-n
Armenio estis loĝata ekdeprahistoriaj epokoj. Laarkeologoj daŭre trovas restaĵojn kiuj demonstras ke Armenio kaj ĝia montaro estis inter la unuaj lokoj kie la homacivilizo ekloĝis. Ekde 4000 a. K. ĝis 1000 a. K.,iloj kajornamaĵoj elkupro,bronzo kajfero estis ellaborataj en Armenio kaj ofte vendataj en najbaraj regionoj kie tiuj materialoj estis malabundaj.
La teritorio de Armenio ankaŭ estas fama pro la gastado de la montoArarato al laArkeo de Noa post la universaladiluvo rakontata en laBiblio kaj en multaj aliaj skribaĵoj.
Dum laBronzepoko, kelkaj ŝtatoj prosperis, inkluzive de laHitita Imperio[14] (en ĝia pleja splendoro),Mitano (historia Armenio en sudokcidento) kaj deHayasa-Azzi (15-a jarcento a.K.) kaj en laFerepoko, lahindeŭropajfrigoj[15] kajmuŝkioj alvenis kaj detruis la reĝlandonMitano, ankaŭ floris la popolo deNairi (jc. 12a a.K.) kaj la reĝlandoUrarto.[16][17](jc. 9a a.K.), sed la aldonaĵo de ĉiu popolo en la formado de la armena popolo ankoraŭ ne estas certa. Kelkaj diskutas pri pli da influo de laHuritoj en la frua Armenio, sed bazata laŭ diversaj drastaj patronoj de lalingvo, la plimulto akceptas ke la armenoj apartenas al la aro de hindeŭropaj popoloj dumeUrarto apartenas al laHuro-Urartana familio.Erevano, la modernaĉefurbo de Armenio, estis fondata en 782 a. K. de lareĝoArgiŝto la 1-a de Urarto.
Ĉirkaŭ la jaro 600 a. K., estis establita la Armena Reĝlando sub laOrontida Dinastio kaj ĝi ekzistis sub pluraj lokajdinastioj ĝis428. Post la detruado de laSeleŭka Imperio, la sukceda ŝtato de la imperio deAleksandro la Granda, helena armena ŝtato, estis fondata ĉirkaŭ 190 a.K., kunArtashes kiel la unua reĝo kaj al la fondinto de la dinastioArtashesid (190 a. C.). Samtempe, nova ŝtato disigita subZariadris, kiu estis konata kiel «malgranda Armenio» dume la ĉefa reĝlando akiris la nomonGranda Armenio[18]
La Reĝlando Armenio atingis sian plejan ekspansion inter la 95a a.K. kaj 66a a.K. sub la regado deTigranes la Granda el laArtaksia Dinastio, kiam konvertiĝis en unu el la reĝlandoj kiuj plej ekspansiiĝis en sia epoko.Tra ĝia historio, la reĝlando Armenio ĝuis portempajn sendependajn periodojn kaj aŭtonomiajn periodojn de la tiutempaj imperioj. Reĝoj, apogataj aŭ altrudataj de laRomia Imperio aŭ dePartujo, aŭ konsentite inter ambaŭ, fondis kaj detruis dinastiojn, kiaj laArsakida Dinastio establita ekde la jaro53 deTiridates la 1-a de Armenio. La strategia situo de Armenio inter la du kontinentoj (Eŭropo kaj Azio) fariĝis ĝin scenejo de sinsekvaj invadoj de la imperioj, inkluzive de la asiria, helena, romia, bizanca, araba, mongola, persa, otomana kaj rusa.
Post la falo de la armena reĝlando en lajaro428, la plejparto de Armenio estis aneksita kiel marzpanato ene de laSasanida Imperio[23], regata de marzpanestro. Post armena ribeliĝo en la jaro451, lakristanaj armenoj konservis la religian liberecon, dume Armenio gajnisaŭtonomion kaj larajton esti regata de armena marzpanestro, kiam tiutempe aliaj imperiaj teritorioj estis ekskluzive regata de persoj. La Armena Marzpanato ekzistis ĝis630, kiam la Sasanida Persio estis detruata de la Araba Kaliflando.
Post laAraba konkero de Armenio kaj post la marzpanata periodo (428-636), Armenio estiĝis aŭtonoma princlando ene de laAraba Imperio[24], kunigante ankaŭ la antaŭajn konkeritajn armenajn teritoriojn de laBizanca Imperio. La princlando estis regata de armena princo, agnoskata de la kalifo kaj la bizanca imperiestro. Ĝi estis parto de la emirlando kreata de la araboj, kiu ankaŭ inkluzivis teritoriojn deKartvelio kaj de Kaŭkaza Albanio kaj havis sian centron en la armenaurboDvin. La Armena princlando ekzistis ĝis la jaro884, kiam ĝi rekuperis la sendependiĝon de la malfortaAraba Imperio.
La armena reĝlando reaperis regata de laBagratida dinastio, kiu regis ĝis 1045. Samtempe, pluraj regionoj de la bagratida Armenio estis disigitaj formante sendependajn reĝlandojn kaj princlandojn kiel la reĝlandoVaspurakano regata de la nobeldomoArcruni, sed ĉiuj agnoskis la plejaltan regadon de la bagratidaj reĝoj.
En 1045, laBizanca Imperio[25] konkeris la bagratidan Armenion. Baldaŭ, la aliaj armenaj ŝtatoj falis sub la bizanca kontrolo. La bizanca dominado estis mallonga ĉar la turkoj venkis en 1071 la bizancanojn kaj konkeris Armenion dum la batalo deManzikert, formante laSelĝukan Imperion. Pro eskapado de la morto aŭ sklavigado de tiuj kiuj murdis lian parenconGagiko la 2-a, reĝo deAni, armeno nomataRubeno la 1-a de Armenio eniris tra la montaroTaŭruso kun kelkaj sampatrianoj. Poste li alvenis alTarsus, enKilikio, kie la bizanca reganto protektis lin kaj kie estis finfine establita laArmena reĝlando en Kilikio.
LaSelĝuka Imperio baldaŭ ekdetruiĝis. Komence de lajaro1100, la armenaj princoj de la nobelajzakaridoj establis duonsendependan armenan princlandon en norda kaj orienta Armenio, konata kielZakarida Armenio . La nobela familioOrbeljan kundividis la regadon kun la Zakarida en kelkaj regionoj de la lando, speciale en Vajoco-Dzoro kajSjuniko. Tamen la sudo de Armenio restis sub la regado de la kurdaj dinastioj Ŝadadids kaj Ajubids.
En1230 la mongola kanato konkeris laPrinclandon Zakarjano, same kiel la reston de Armenio. La mongolaj invadoj baldaŭ estis sekvataj de aliaj centr-aziaj triboj, kiuj daŭris de1200 ĝis1400. Post senfinaj invadoj, pro ĉiu detruo okazigata al la lando, Armenio malfortiĝis. En la jaro1500, laOtomana Imperio kaj la Safavida Persio disdonis Armenion inter si. LaRusa Imperio pli malfrue aneksis la orientan Armenion (kiu konsistis el la kanatoj de Erivano kaj de Karabaĥo ene de Persio) en1813 kaj1828.
Usono grandkvante helpis la armenan popolon dum la genocido. Tio ĉi estas afiŝo por la Helpa Komitato en Mezoriento kiu ekkriasIli (la armenoj inter ni) ne forpasos.
Dum la ekdetruado de la imperio laJunaj Turkoj venkis la registaron de la sultanoAbd-ul-Hamid la 2-a. La armenoj kiuj loĝis en la imperio esperis favoran ŝanĝon de ilia duaklasa stato. Tamen, pro la impakto de laUnua mondmilito kaj la invado de la otomana imperio sur la rusan imperion, la nova registaro ekrigardis la armenojn per malkonfido. Tio ŝuldiĝis al tio ke la rusaj trupoj havis armenan kontingenton. La 24-an de aprilo 1915 la otomanaj aŭtoritatoj ekarestis la armenajn intelektulojn.
Per la Tehcir-leĝo, granda kvanto da armenoj kiuj loĝis en Anatolio forpasis kiel rezultato de la armena genocido. Sed estis loka armena rezistado en la regiono, disvolvita kontraŭ la aktivecoj de la otomana imperio. La okazintaĵoj de 1915 al 1917 estis konsiderataj de la armenoj kaj la plimulto de la okcidentaj historiistoj kiel amasmurdadoj gvidataj de la ŝtato (armena genocido)[27].
Malgraŭ la evidencoj de la genocido, la turkaj aŭtoritatoj neas tiun fakton kaj asertas ke tiuj forpasoj estis la konsekvencoj de intercivitana milito, kune kun la malsato kaj malsanoj, inkluzive de la forpaso kaj de armenoj kaj de turkoj. La plejmulto de la ĉirkaŭkalkuloj rilate al la nombro de mortigitaj armenoj komenciĝas je 650.000 ĝis miliono kaj duono da personoj. Armenio kaj ĝiaarmena diasporo ade kampanjas, dum pli ol 30 jaroj, serĉante la oficialan agnoskadon de tiuj okazintaĵoj kiel genocido. Tiu ĉi genocido estas solene memorata ĉiujare la 24-an de aprilo, la kristana armena tago de la Martiro aŭ de la armena genocido.
Malbonŝance, la mallonga sendependiĝo de la DRA finis per milito, teritoriaj konfliktoj, amasa enmigrado de rifuĝintoj de la turka Armenio, malsanoj kaj malsato. Malgraŭ tio, la Entento, hororigata de la agado de la otomana registaro, intencis helpi la novan ŝtaton pere de fondusoj kaj aliaj rimedoj.
Post la fino de la milito, oni decidis disigi la otomanan imperion. Subskribata inter la aliancitaj potencoj kaj laotomana imperio enSèvres la10-a de aŭgusto1920, laTraktato de Sèvres promesis restigi la ekzistadon de la Armena Demokratia Respubliko kaj aneksi la teritoriojn kiuj apartenis al la turka Armenio al la respubliko. Pro tio ke la novaj landlimoj devis esti desegnataj de la usona prezidantoWoodrow Wilson, laOtomana Armenio ankaŭ estas konata kiel la «Wilsona Armenio». Eĉ estis konsiderata la eblon konverti Armenion en usona protektorato. La traktato, tamen, estis rifuzita de la nacia turka movado kaj neniam efektiviĝis. La movado gvidata deMustafa Kemal (Atatürk), uzis la traktaton kiel la okazo por deklari la laŭleĝan registaron deTurkio kaj anstataŭis la monarkion kaj ĉefurbon enIstanbulo al respubliko kun ĉefurbo enAnkaro.
En 1920, Armenio kaj Turkio ekmilitis, akra konflikto kiuj finiĝis per laTraktato de Aleksandropolo (la2-a de decembro1920). La Traktato de Aleksandropolo devigis al Armenio senarmigi la plimulton de ĝia armeo, cedi pli ol 50% de ĝia teritorio antaŭ la milito, rezigni ĉiujn teritoriojn ceditajn je ĝia favoro per laTraktato de Sèvres. Samtempe, la Dekunua Soveta Armeo sub la gvido deGrigorij Orĝonikidze, invadis Armenion en Karavansarai (nuna Ijevan) la29-a de novembro. La 4-an de decembro la trupoj de Ordzhonikidze eniris enErevanon kaj la efemera Armena Respubliko malaperis.
En 1920, Armenio kajTurkio konfrontiĝis en laTurko-Armena Milito (1920), akra konflikto kiu finiĝis per la Traktato de Aleksandropolo per kiu la armenoj liveris la plimulton de ĝiaj armiloj kaj teritorio al la turkoj. Samfoje, Armenio estis invadita de laRuĝa Armeo, kio kondukis al la establiĝo de soveta dominado en Armenio en decembro 1920. Dum pluraj monatoj la armenaj naciistoj kontrolis la regiononMontara Karabaĥo, kiuj fine estis okupata de la komunistoj. La Traktato de Aleksandropolo, subskribata de la antaŭaj armenaj funkciuloj (forigataj pro la establiĝo de soveta registaro), neniam estis ratifita de la nova komunisma registaro.
En 1922, la lando estis aneksita alSovetio kiel parto de laTranskaŭkaza Socialisma Soveta Respubliko, je mallonga ekzistado, kune alKartvelio kajAzerbajĝano. La Traktato de Aleksandropolo tiam anstataŭita de laTraktato de Kars, interTurkio kajSovetio. Per ĝi, Turkio cedis la provincon Ajaro alSovetio ŝanĝe de la suvereneco de la teritoriojKars, Ardahan kaj Iğdır. Ĝis la nuntempo Armenio ne agnoskas tiun traktaton kiel valida, ĉar la armenoj ne partoprenis ĝin. Tamen, ĝis nun Armenio ne reklamis tiujn provincojn kiuj transiris al Turkio.
Flago de la SSR de Armenio.
La Transkaŭkaza Soveta Respubliko ekzistis de1922 ĝis1936, kiam ĝi estis dividita en tri apartaj respublikoj (SSR Armenio, SSR Azerbajĝano inkluzive de la armena aŭtonoma regionoMontara Karabaĥo, kaj SSR Kartvelio. La armenoj ĝuis relativan stabilan periodon dum la soveta regado. La lando ricevis medicinojn, nutraĵojn kaj aliajn provizojn el Moskvo, kaj la komunisma dominado estis balzamo kontraste kun la lastaj jaroj de la Osmanida Imperio. La situacio estis malfacila por laeklezio, kiu batalis sub la soveta regado. Post la forpaso deLenin,Stalin ekregis Sovetion kaj komencis timan kaj hororan epokon renovigata por la armenoj. Kiel aliaj etnaj malplimultoj kaj eĉ la rusoj mem, travivis grandan purigadon de Stalin; dek mil armenoj estis ekzekutitaj aŭ deportitaj. La timoj malpliiĝis kiam Stalin forpasis en 1953 kajNikita Ĥruŝĉov iĝis la nova reganto de lalando.
Post la forpaso de Stalin en1953,Nikita Ĥruŝĉov fariĝis la nova reganto de la lando. La soveta registaro iĝis multe pli permesiva antaŭ la naciismaj demonstradoj de la diversaj respublikoj. La proceso pri senstalinigado promociita de Ĥruŝĉov mildigis la timojn de multaj sovetianoj. Krome, li uzis pli da rimedoj por la produktado de komsumaĵoj. Dum tiu ĉi epoko. Armenio ĝuis kreskantan kulturan kaj ekonomian renaskiĝon, kie estis permesataj la religiaj praktikadoj kiuj videblis per la entroniĝo de la armenakatolikosoVazgen la 1-a en1955.
La24-a de aprilo1965, miloj da armenoj surstrate manifestaciiĝis en Erevano okaze de la 50a datreveno de la armena genocido. La sovetaj trupoj eniris en la urbon kaj intencis ordigi ĝin. Por preventado kontraŭ nova tia manifestado, la Soveta registaro akceptis la konstruadon de monumento honore al la viktimoj dum tiuj amasmurdadoj fare de la turka registaro. En1967, la monumento, verkata de la arkitektoj Kalaŝjan kaj Mkrĉjan estis finita enErevano. La monumento je 44metroj signifis la nacian renaskiĝon de laarmenoj.[28] Estis metitaj 12 encirklaj sojloj, reprezentante la 12 perditajn provincojn, ankoraŭ en turka teritorio. En la centro de la cirklo, kun 1,5metroj profunde estas la eterna flamo. Laŭlonge de la memorejo estas 100-metra muro kun la nomoj de la vilaĝoj kie la amasmurdadoj okazis.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPerestrojko.
Gorbaĉov aŭtoro de la Perestrojko
La politiko deMiĥail Gorbaĉov, la t.n.Perestrojko, nutrigis la esperon pri pli bona vivnivelo sub la sovetia regado en Armenio. Lahamŝenizoj kiuj estis deportitaj deStalin alKazaĥio petis la rajton je reveno al la patrolando, reveno kiu ne estis akceptata de la supera soveta registaro pro timo je konfliktoj inter la islamaj armenoj (hamŝenizoj) kaj la kristanaj armenoj loĝantaj en Armenio. La armenoj de la regionojMontara Karabaĥo, kiu estis promesita al Armenio de labolŝevikoj sed aneksata al Azerbajĝano de Stalin, komencis pacan kaj demokratian movadon por unuigi la regionon al Armenio. La plimulto de la armena loĝantaro ne plu eltenis la perfortan adaptadon al la kulturo de Azerbajĝano.[29] La20-a de februaro1988, la armenaj deputitoj de la Nacia Konsilio de Montara Karabaĥo votis por la unuiĝo kun Armenio. Tamen, la etnaj konfliktoj baldaŭ akriĝis per rompado inter la loĝantaro de Armenio kaj Azerbajĝano kio malebigis la pacan kunvivadon en la regiono.
En1991, laArmena Soveta Socialista Respubliko, oficiale deklaras sian sendependon. En1992 Armenio kun apogo de Karabaĥo deklaras malferman militon kontraŭAzerbajĝano[31], kiu ricevas la apogon de Turkio. En la milito partoprenis ĉeĉenajn batalantojn kaj afganajn muhadijojn, malgraŭ tio, Armenio sukcesis liberigiArcaĥon kaj okupi regionojn kiuj historie apartenis al ĝi, kiel sekur-ŝnuro. La milito finiĝis en 1994 pro perado de Rusio. Ekde tiam, Armenio kaj ĝia najbaro negocadas la pacon pere de la Organizaĵo por la Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo. La ŝtato Karabaĥo ankoraŭ estas nedeterminata kaj la ekonomio de ambaŭ landoj estas damaĝataj pro manko de kompleta rezolucio. Tamen, malgraŭ la alta maldungado, Armenio povis efektivigi kelkajn ekonomiajn reformojn kaj en 2006, estis klasigita kiel la 27a ŝtato «ekonomie plej libera» en la mondo. Ĝiaj rilatoj kunEŭropo,Meza Oriento, kaj laKomunumo de Sendependaj Ŝtatoj, permesis la pliiĝon de la armena komerco. La gaso, petrolo kaj aliaj energifontoj estas ricevataj tra du gravaj vojoj:Irano kaj Kartvelio, kun kiuj Armenio havas bonajn rilatojn.
LaArmena revolucio de 2018 (plej ofte konata en Armenio kiel #MerzhirSerzhin (armene: ՄերժիրՍերժին), kun la signifo "ForĵetuSerĵ-on") estis serio de kontraŭregistaraj protestoj en Armenio de aprilo ĝis majo 2018 de diversaj politikaj kaj civilaj grupoj gviditaj de membro de la parlamentoNikol Paŝinjan (estro de la Partio Civila Kontrakto). Protestoj kaj marŝoj okazis komence kiel respondo al la tria sinsekva periodo deSerĵ Sargsjan kiel la plej potenca reprezentanto en la registaro de Armenio kaj poste kontraŭ la ĝenerala regado de la Armena Respublikana Partio.
Lapolitiko de Armenio estas efektivigata kadre deprezidanto de la demokratiarespubliko. Laŭ la armenakonstitucio, la prezidanto estas la ŝtatestro el plurpartia sistemo. La leĝdona sistemo estas kontrolata de la registaro kaj la leĝdona sistemo de laRegistaro kaj laParlamento. La unuĉambra parlamento (ankaŭ nomata Azgayin Zhoghov aŭ NaciaAsembleo) estas formata de koalicio de tri politikaj partioj: la konservativa RespublikanaPartio, la Prospera Armenio kaj laArmena Revolucia Federacio. La ĉefaj opoziciaj partianoj estas Artur Baghdasarian el Rajto-Ŝtato kaj Raffi Hovannisian de Armenia Heredaĵo, kiu favorigas la aliĝon de Armenio kiel membro de laEŭropa Unio kajNATO.
La ĉefa celo de la armena registaro estas la konstruado de okcidentstila parlamentademokratio kiel bazo por la enlanda regado. Tamen, la internaciaj observantoj de laKonsilio de Eŭropo kaj la Ŝtata Departemento deUsono dubas pri la politika travideblo de Armenio dum la lastaj prezidentaj kaj parlamentaj balotadoj kaj de la konstitucia referendumo ekde 1995, pro dubindaj balotadoj, la manko de kunlaborado flanke de la ElektaKomisiono kaj la malbonkvalita konservado de la balotaj listoj kaj de la balotejoj
La prezidanto de Armenio[32] estas la ŝtatestro, elektata rekte peruniversala voĉdonrajto. La plej alta leĝdona organismo estas la NaciaAsembleo. En1990 okazis la unuaj demokratiajbalotadoj kaj en1991 estis elektata la unua prezidanto de la Respubliko. La prezidanto nomumas la ĉefministron, kiu samtempe elektas la registarajn ministrojn. Armenio estas membro de laKomunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ).Robert Koĉarjan, la nuna prezidanto de la lando ekde1998, ne estas ano de la komunismapartio, ankoraŭ tre forta pro la heredo kiun lasis la eksaSovetio en Armenio. Tiu ĉi registaro estas konsiderata kiel naciisma.
LaĈefministro de Armenio estas la estro de registaro kaj plej altranga ministro en la registaro de Armenio, kaj la konstitucio postulas "determini la ĉefajn direktojn de la registaro, administri la agadojn de la registaro kaj kunordigi la laboron de la membroj de la Registaro". Laŭ lakonstitucio de Armenio, la ĉefministro estras la Sekurecan Konsilion, kiu priskribas la ĉefajn direktojn de la defenda politiko de la lando; tiel, la ĉefministro efektive estas la ĉefkomandanto de laArmitaj Fortoj de Armenio.
Konstitucio:5-a de julio1995. Laŭleĝa sistemo por voĉdonrajto: 18 jaroj, universala. Plenumpova sistemo: Prezidento de la Respubliko (Ŝtatestro, Vic-prezidento, Ĉefministro kaj Konsilio de Ministroj). Leĝdona sistemo: Nacia Asembleo (190 membra) Jura sistemo: Supera Kortumo, Ĝenerala Prokuroro kaj malgrandaj kortumoj. Politika divido: 10 regionoj kaj 21 urboj. Subdivida registaro: ĉiu distrikto havas siajn proprajn lokajn registarojn.
Nuntempe Armenio havas bonajn rilatojn kun preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo[33], kun la grava escepto de ĝiaj du proksimaj najbaroj,Turkio kajAzerbajĝano. La streĉaj rilatoj kreskis inter laarmenoj kaj laazeroj dum la lastaj jaroj deSovetio. Lamilito en Montara Karabaĥo regis la politikon de laregiono dum la 90-a jardeko. La landlimo inter du rivalaj landoj restas fermata ĝis la nuntempo, sen trovado de solvo por fini la konflikton malgraŭ la perado de kelkaj organizaĵoj kaj landoj.
Turkio havas longan historion je malbonaj rilatoj kun Armenio[34] ĉefe pro la neado de la armena genocido de1915. La konflikto en Karabaĥo fariĝis ekskuzo por fermi la landlimon kun Armenio en 1993. Ankoraŭ ĝi ne retiris la blokadon malgraŭ la internaj interesoj en la armena merkato.
Pro ĝia situo interTurkio kajAzerbajĝano, Armenio havas mallarĝajn sekurec-rilatojn kunRusio. Je peto de la armena registaro, Rusio havas militbazon en la nordoriento de la armena urboGyumri kiel preventiva elemento kontraŭ Turkio. Malgraŭ tio, Armenio alproksimiĝis al la eŭroatlantikaj strukturoj en la lastaj jaroj. Ĝi havas bonajn rilatojn kunUsono, ĉefe pro laarmena diasporo. Laŭ lacenso de2000Usono, ĉirkaŭ 385.488 armenoj loĝas en Usono.
Armenio estas ano de laKonsilio de Eŭropo[35], ĝi havas amikajn rilatojn kunEŭropa Unio[36], speciale kun du el la membroŝtatoj,Francio[37] kajGrekio, ĉar enketo de 2005 informis ke 64% de la armena loĝantaro favoras aŭ deziras la aliĝon al la Eŭropa Unio kaj pluraj funkciuloj esprimis ilian deziron ke Armenio fariĝu membroŝtato, ĉar kelkaj antaŭvidas oficialan oferton post kelkaj jaroj.Granda parto de la armenasocio ankaŭ deziras aliĝi alNATO[38]. Tamen, laprezidantoRobert Koĉarjan deziras restigi Armenion en rilatoj kunRusio kaj laKomunumo de Sendependaj Ŝtatoj.
La armena armeo, la aera armeo, la aera defenda armeo kaj la landlima gardistaro estas la kvar branĉoj de la tuta armenaarmeo[39]. Tiu ĉi strukturo de la armenaj militistoj estis pretigata post la malapero deSovetunio en 1991 per la kreado de la Ministerio de Defendo en 1992. La Ĉefkomandanto estas laprezidanto de Armenio,Robert Koĉarjan. LaMinisterio de Defendo okupiĝas pri la politika gvidado, nuntempe gvidata de Serzh Sargsyan, dume ekzistas militkomando sub la Plejalta Ŝtato, gvidata de laKoloneloGeneralo Mikael Harutiunian.
La aktiva armeo havas ĉirkaŭ 60.000soldatojn, kun aldona rezervo je 32.000, kaj «rezervo de la rezervo» de 350.000. La landlimaj gardistoj okupiĝas pri la sekureco kaj gvidado de la landlimojKartvelio kajAzerbajĝano, dume la rusaj trupoj okupiĝas pri lalandlimoj kunIrano kajTurkio. En la supozata kazo je eventuala invado, Armenio estas preparata por la mobilizado de ĉiu sanaviro inter 15 kaj 59, ĉiuj kun antaŭaj militistaj studoj.
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Armenio, 2019
Antaŭ ĝia sendependo, laekonomio[40] de Armenio baziĝis sur la industria produktado de kemiaĵoj, elektronikaĵoj, maŝinoj, procesitaj nutraĵoj, sintetakaŭĉuko kaj teksaĵoj, cetere, ĝi estis alte sendependa de eksteraj rimedoj. La terkultivado nur kontribuis la 20% de laMalneta Enlanda Produkto kaj la 10% de la dungado antaŭ la malapero deSovetio en1991. Larespubliko disvolvigis modernan industrian sektoron kiu eksportis al la proksimaj sovetaj respublikoj kiel interŝanĝo de la materialoj kajenergio.
La armenajminejoj enhavaskupron,zinkon,oron, kajplumbon. La plejparto de la energio estas generata per la importado elRusio, inkluzive de la gaso kaj nuklea energifonto (por la sola atomenergia planto).
Enjunio1994 estis aprobata liberalaleĝo favore de la eksterlanda investado, kaj en1997 estis adoptata leĝo pri la privatigo. La daŭra progreso dependos de la kapablo de laregistaro konsolidi la makroekonomion, plibonigi la investadon kaj grandaj paŝoj kontraŭ koruptado.
En la internacia ĉarto2005 de la CPI de la ekonomia travideblo (indekso laŭ la opinio pri koruptado), Armenio estis en la rango 88a (de 1 al 158), kio signifas ke ĝi estas unu el la malplej koruptajlandoj inter la antaŭaj sovetaj respublikoj. Laŭ la informo pri homa disvolvo de 2005 UN., Armenio estas en la rango 83a (de 1 al 177) la plej alta inter la transkaŭkazaj landoj. En la listo de2006 pri la ekonomia libereco, Armenio estis en la rango 27a, la plej bona kune alJapanio kaj antaŭ landoj kielNorvegio,Hispanio,Portugalio kajItalio. Kio faras ĝin la plej ekonomie libera el laKomunumo de Sendependaj Ŝtatoj[41].
LaCentra Banko de Armenio (en la armena Հայաստանի Հանրապետության Կենտրոնական Բանկ) estas la centra banko de Armenio kun ĝia ĉefsidejo en Erevano. La banko estas sendependa institucio, kiu respondecas pri la elsendado de ĉiuj monbiletoj kaj moneroj en la lando, prizorgante kaj reguligante la bankan sektoron kaj konservante la monajn rezervojn de la registaro.
Kiel informas armena fakuloGrigor Badaljan[42], ekde 2005 la loka valuto signife plifortiĝis, montrante probleman situacion, kiun Badalan nomas «nederlanda malsano» de ekonomio. Ekzistas unu tre floranta sektoro de laekonomio, kiu negative influas la aliajn, artefarite plifortigas la lokan valuton kaj povas kaŭzi krizon. Temas pri konstruaindustrio, kiu kreskis je 42% dum lajaro2005.
La signifa kresko en konstruado estas kaŭzita de nestabila situacio enLibano kajIrano, kiu igas multajn etnajn armenojn el ekster Armenio investi en nemoveblaĵojn en sia «metropolio». Alfluo de valuto el ekster lalando kaŭzas pli altan mendadon de dramo, la loka valuto, kiu rezulte kreskas rilate la ceterajnvalutojn.
La armena teritorio estas ĉefe montara, kun mallongaj riveroj kaj malmultaj arbaroj. La klimato estas kontinenta: varmaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Neniu punkto de la lando estas sub 400 metroj sur la marnivelo. La montoArarato, armena simbolo, estas la plej alta monto de la regiono kaj de longa tempo troviĝas en turka teritorio. LaZangezur-montaro, en armena lingvo "Զանգեզուրի լեռնաշղթա" [Zangezuri lernaŝĥt'a], konsistas el montoĉeno kiu difinas la landlimon inter la suda provinco de Armenio (Sjuniko) kaj laAŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano (Azerbajĝano). LaGeghama montaro (armene: Գեղամա լեռնաշղթա) kovras basenon de altebenaĵo de la lago Sevan en la oriento, enfluoj de riveroj Araks kaj Hrazdan de nordaj kaj okcidentaj riveroj Azat kaj Vedi de suda-okcidento kaj Arpaĉai-rivero de sudo.
La poluado rezultate el la toksaj kemiaĵoj, kielDDT, malfavoras la riĉigadon de la armena grundo, kiu estas malbonkvalita. Komunikadblokado de Turkio okaze de la konflikto kunAzerbajĝano rezultigis procezon de senarbarigadon.
Armenio intencas solvi ĝiajn naturmediajn problemojn. Estis kreata la Ministerio por la Naturprotektado, samtempe estis kreataj impostoj pro la poluado de la aero kaj akvo, kaj ankaŭ pro la verŝado de solidaj toksiaj restaĵoj, kies kolekto estas uzata por naturmediaj projektoj kaj naturmedia rekuperado. La armena registaro intencas fermi la solan nuklea-energian bazon de la lando, kiu datiĝas el la soveta epoko, kiam estos atingata la uzado de aliaj alternativaj energifontoj.
Lateritorio de la Armena Respubliko estas riĉa je multnombraj endemiaj specoj. Ĉe lavalo Arakso troviĝashalofitaj plantoj. Ekde altaĵo je 1400 m estas komunaj laartemizioj. En la montara areo kreskas multaj dornaj arbustoj kaj aliaj plantoj. En la alta montaro troviĝas lakserofitoj. Ĉirkaŭ la jaroj1900 la arboj kaj arbustoj kovris proksimume 25 % de la areo, en 1964 ĉirkaŭ 15 % kaj en 2005 nur inter 8 kaj 10 %.
La latinlingva vorto porabrikoto, venas de laarmena. Laabrikoto havas grandan famon kaj apartenas al la naciajsimboloj de Armenio, reprezentata de lakoloro de la malsupera strio en laflago.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloArmenoj.
Armenaj infanoj
Armenio havas 3.215.800 loĝantojn laŭ lacenso deaprilo 2006, kaj ĝi estas la dua plej dense loĝatalando el la eks-sovetajrespublikoj. Tamen, ekestis problemo pro la malpliiĝo de la loĝantaro pro la kreskanta pliiĝo de la elmigrado post la malapero deSovetio. Tamen, la elmigrado kaj malpliiĝo de la loĝantaro draste reduktiĝis dum la lastajjaroj, per moderata alveno de armenoj kiuj revenas al Armenio; oni esperas la daŭron de tiu alveno. Fakte, Armenio atendas pozitivan kreskadon de la loĝantaro en2010.
La 97,9% de laloĝantaro estas el armena etno. Lajezidoj konsistas el 1,3%, kaj larusoj la 0,5%. Aliaj malplimultoj inkluzivas laasirianojn,ukrainojn,grekojn,kurdojn,kartvelojn kajbelorusojn. Ankaŭ ekzistas pola kajgermana malplimultoj elKaŭkazio, kvankam tre rusigitaj.[43] Dum la soveta epoko, laazeroj estis la historie dua etno kiu plej loĝis la landon (ĉ. 10% en 1939[44]. Laazeroj kiuj loĝis en Armenio pro la konflikto kunAzerbajĝano pro laMontara Karabaĥo, preskaŭ ĉiuj elmigris de Armenio. Male, Armenio ricevis grandan nombron de armenaj rifuĝintoj de Azerbajĝano kiu pliigis laarmenojn.
Virinoj en Armenio ricevas oficiale garantiitanseksegalecon ekde la establado de la Respubliko Armenio en 1991. Tio rajtigisvirinojn aktive partopreni ĉiujn sferojn de armena vivo. Armenaj virinoj ekhavis eminentecon endistro,politiko kaj aliaj kampoj.
La armenoj havas siajn proprajnalfabeton kajlingvon kiuj distingas ilin. La alfabeto estis ellaborata deMesrop Maŝtoc kaj konsistas el 36 literoj, tri el ili estis aldonataj dum la ekzistado de laKilikio. 96 % de la enlandaj loĝantoj parolas la armenan lingvon, dume 75,8 % de la loĝantaro ankaŭ parolas larusan rezulte de la soveta lingva politiko. La adolta alfabetismo en Armenio estas je 98 %[6]Arkivigite je 2005-07-07 per la retarkivoWayback Machine. La plimulto de la adoltoj de Erevano povas komunikiĝi en la rusa, dume la populareco de laangla kreskas.
LaNacia Akademio de Sciencoj de la Respubliko Armenio (armene:Հանրապետության գիտությունների ազգային ակադեմիա, ՀՀ ԳԱԱ,) estas la ĉefa korpo, kiu esploras kaj kunordigas agadojn en la kampoj descienco kajsociaj sciencoj en Armenio.
LaEduka Fondaĵo Ajb celas formi kulturon de plejboneco en lernado kaj subteni la disvolviĝon de armena edukado.
Armenio posedas riĉan arkitektan heredaĵon[47] konsistante elmonaĥejoj,preĝejoj kajkapeloj. Oni trovas kaj en lalando kaj en la historia armenateritorio — tipan armenan arkitekturon ĉefe eklezia.
Post efemera sendependeco post laArmena Genocido fare de la turka registaro, Armenio fariĝis respubliko deSovetio. La soveta influo estis tiom granda ke ĝi estis la sola arta inspiro ĝis la sendependeco en1991.
La literaturo komenciĝis en Armenio ĉirkaŭ la jaro 400 a.K.[48] La plimulto de la literaturaĵoj estis kreataj ĉirkaŭMoseo de Ĥoreno, en la5-a jarcento. Kun la paso de la jaroj, la elementoj de la origina armena literaturo ŝanĝis kiaj la historioj kaj mitoj kiuj estis tre gravaj tra la generacioj. Dum la19-a jarcento, la verkistoMikael Nalbandian agadis por la kreado de literatura armena identeco. La poemo de Nalbandian «kanto de la itala knabino» eble estis la inspiro por la nacia armena himno,Mer Hayreniq.
En la 12-a kaj 13-a jarcentoj rimarkeblas renaskiĝon de la armenaliteraturo kiu estas konsiderata kiel la arĝenta epoko de la literaturo en Armenio kies ĉefaj temoj estasreligio kajhistorio. Dum tiuepoko elstaras Nerses la 4-a Schnorhali (1102-1172), poligrafo, aŭtoro de religiajpoemoj, prievangeliaj komentoj kaj historio de laarmenoj. De la13-a jarcento ekiĝas lirika popolapoezio, plena de sensual mistikismo, kun eksterlandaj influoj, ĉefe de la trobadoroj. La pleja reprezentanto de tiu epoko estosArutjun Sajadjan (1712-1795), nomata Sajat Nova; menciendas, pro la verkaĵo pri profana amorado, al Nahapet Kuchak. Oni supozas ke en tiu epoko naskiĝis la populara epopeo deDavido de Sasuno, kiu konserviĝis kiel pervoĉa tradicio ĝis 1873[49].
La politikaj okazintaĵoj je la fino de la14-a jarcento okazigas literaturan dekadencon kiu daŭras ĉirkaŭ 4 jarcentoj, sed la historia literaturatradicio ne interrompiĝas. La renaskiĝo de la literaturo kaj de la klasikalingvo ŝuldiĝas al la agado de Meĥitaro (1676-1749), aŭtoro de klasikagramatiko, kaj de lia kongregacio (meĥitaranoj), kiu establiĝis enVenecio, ĝi havis humanistan influon, ĉefe en la literatura aspekto; al ili oni ŝuldas gravanvortaron kaj la presadon de originalaj kaj klasikaj verkaĵoj. Aldonendas grava faktoro por la literatura disvolvado: disvastigado de la preso kaj pliiĝo de lernejoj en Armenio dum la19-a jarcento. Ekde tiu dato la literaturo en Armenio sekulariĝas kaj spertas proceson de alproksimiĝo al la okcidentaliteraturo. En la orienta flanko, Armenio trovas inspiron enRusio, dume la okcidenta trovas ĝin enFrancio.
En la moderna literaturo videblas unua ŝtupo kie regas tradiciismo kaj patriotismo sekvataj poste derealismo. Inter la ĉefaj aŭtoroj menciindas Ĥaĉaturo Abovjan (1805-1848), kiun oni konsideras kiel lapatro de la armena literaturo, aŭtoro de patriotismaj verkaĵoj; inter la poetoj el realisma skolo troviĝasDaniel Varuĵan (1884-1915). En la rakonta ĝenro elstarasAkop Paronjan (1842-1891), dramaturgo el popola stilo; la literatura kritikanto Ĉobanjan, kaj la plej fama romanverkisto, Akop Melik-Akopjan (1835-1888), nomata Raffi. Ankaŭ menciindas la plej elstara dramaturgo, Gabriel Sundukjan (1825-1912), kiu bildigas la armenan socion loĝantan enTbiliso (Kartvelio). Inter la elstaruloj dum la soveta Armenio troviĝasAvetik Isahakjan (1875-1957).
Armenio estas lapatrolando de la komponisto kaj klasika-nuntempa muzikestroAram Ĥaĉaturjan. Ĥaĉaturjan estas unu el la grandajmuzikistoj de la20-a jarcento. Liakariero ĉefe disvolviĝis enMoskvo. Li populariĝis danke al la popularegaSabra Danco kaj al la elektado de kelkaj eroj de lia verkaĵo fare de la geniaStanley Kubrick por la muzikbando de2001 'Galaksia Odiseado'. Inter liaj verkaĵoj elstaras, Gayaneh, Spartako kaj kontribuado per liaj partituroj al la sovetabaleto.
Jarĥuŝto, en armena lingvo Յարխուշտա, prononcite kiel 'jarĥuŝta' estas tre malnova popola kaj bataldanco armena asociita kun la altebenaĵoj de la historia regiono Sasuno enOkcidenta Armenio, nunaTurkio. La jarĥuŝto apartenas al pli larĝa kategorio de armenaj "aplaŭdodancoj" (ծափ-պարեր). Ĝin dancas la viroj, kiuj dancas ĝin pare. La pivota elemento de la danco estas antaŭa movado kiam partoprenantoj rapide aliras unu la alian kaj forte aplaŭdas sur la manpalmoj de dancistoj en la kontraŭa vico.
La origino de laNacia Ĉambra Orkestro de Armenio estas la soveta epoko. Ĝi estis fondita de la violonisto Zareh Sahakianc kiel la armena ŝtatĉambra orkestro en 1961. En 1997 ĝi kunfandiĝis kun la Ĉambra Orkestro Erevano por formi la novan ĉambran orkestron. En septembro 2010 la ĉefdirektisto kaj muzika direktoro estas Vahan Mardirossian.
La armena kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la armena popolo[52], inkluzive de laarmena diasporo. Lahistorio de Armenio rakontas ke post la detruado de laSeleŭka imperio naskiĝis la unua armena sendependa ŝtato, fondita en 190 a.K de laArtaksia Dinastio kaj poste en la 20a jarcento membro deSovetio, lasta okazaĵo kiu markis kelkajn kuirartajn tradiciojn en tiu ĉi lando kaj fiksis ŝanĝon en la tradicioj de multaj jarcentoj. La armena kuirarto estas en la mezo de la mediteranea kuirarto kaj la kaŭkaza, do, ĝi estas aro da ellaboraĵoj de nomada loĝantaro kiu loĝas en malvarma regiono. Kun granda influo de la mezorienta kuirarto, rusa kaj balkana.
La ĉefareligio de Armenio estas lakristanismo[53]. La radikoj de la armenaeklezio komenciĝas en la1-a jarcento. Laŭ latradicio, la armena eklezio estis fondita de du el la dek duapostoloj deKristo,Judaso Tadeo kajBartolomeo, kiuj predikis la kristanismon en Armenio inter lajaroj40 kaj60. Pro tiuj du apostoloj, la oficiala nomo de la armena eklezio estasArmena Apostola Eklezio[54]. Armenio estis la unuanacio kiu adoptis la kristanismon kiel ŝtata religio, en la jaroj301. Ĉirkaŭ 93% de armenajkristanoj apartenas al la Armena Apostola Eklezio, unu el la antikvaj orientaj eklezioj same kiel laKopta Eklezio kajSiria Ortodoksa Eklezio. Armenio ankaŭ havas romkatolikajn kredantojn (Katolika Armena Eklezio) kiuj estas ĉirkaŭ 180.000 kaj evangelianoj. Lajezidoj, kiuj loĝas en la okcidenta parto de la lando, praktikas la propran antaŭislaman kredon. Plejmulto da jezidoj-islamanoj rifuĝas el Armenio en 1980-aj. Fine 1990-aj en la lando restis ĉirkaŭ 1000 jezidoj-islamanoj[55]. La hierarkio de la Armena Katolika Eklezio[56] troviĝas enBzoummar,Libano.
En Armenio estas ludataj multaj sportludoj inter la plej menciindaj estaslukto,halterlevo,ĵudo,futbalo,ŝakludo kajboksado.[57].Armenio estas montara lando kaj adekvatas por kelkaj sportoj kiajskiado kaj alpismo estu amase praktikataj. Malgraŭ ĝi ne havas marelirejon, la akvaj sportoj nur povas esti praktikataj en lagoj, ĉefe en lalago Sevan. Konkurence, Armenio sukcesas enhalterlevo kajlukto.Armenio estas aktiva partoprenanto en la internacia sportiva komunumo kiu plene apartenas al laUnuiĝo de Eŭropaj Futbal-Asocioj.
Tamen, Armenio estas monda potenco rilate al la ŝakludo. Dum la lasta Ŝak-Olimpiado celebrata enTorino, la vira teamo proklamiĝis ĉampiono kaj la ina atingis la sepan lokon.
LaTut-armenaj Ludoj (armena: Համահայկական խաղեր) estas mult-sporta aranĝo, okazinta inter konkurencantoj de laarmena diasporo,Arcaĥo kaj Armenio. Ili konsistas el diversaj konkuroj en individuaj kaj teamaj sportoj inter la armenaj atletoj. Ĝi okazas en Erevano, la ĉefurbo de Armenio, kaj en aliaj urboj. La Ludoj estas malfermitaj al armenaj pasport-posedantoj (sendepende de nacia deveno) kaj civitanoj de aliaj landoj, kiuj havas armenan devenon. Ankaŭ nearmenaj geedzoj de armendevenaj sportistoj rajtas konkurenci.