Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Armena Evangelia Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena Evangelia Eklezio
konfesioRedakti la valoron en Wikidata
Evangeliismoprotestantismo
Komenco1-a de julio 1846vd
Lando(j)Armeniovd
Lingvoj

armena lingvovd

RetejoOficiala retejo
vdr

LaArmena Evangelia Eklezio (armene:Հայաստանեայց Աւետարանական Եկեղեցի) estis establita la1-an de julio1846 de tridek sep viroj kaj tri virinoj enKonstantinopolo.

Evangelia preĝejo enStepanavan, nordo de Armenio.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En la19-a jarcento, okazis intelekta kaj spirita vekiĝo enKonstantinopolo, kiu puŝis al la remorfistoj studi laBiblion. Sub la gvidado de la Armena Patriarkato malfermiĝis lernejo, kiu estis estrita de Krikor Peŝdimaljian, unu el la tiamaj intelektaj gvidantoj. La ĉefa celo de tiu lernejo estis la preparado de kleraj pastroj de laArmena Apostola Eklezio.

La rezulto de tiu vekiĝo estis la kreado de societo nomita “Pietata Unio”, kies anoj renkontiĝis por studi laBiblion. Nature, dum la kunvenoj, estiĝis pluraj demandoj kiuj dubigis la praktikojn kaj tradiciojn de la eklezio, kiuj laŭŝajne estis en konflikto kun la dogmoj de la eklezio. Tamen, la ekleziaj aŭtoritatuloj de tiu epoko decidis silentigi tiujn aferojn.

La reformistoj konfrontis grandan subpremon fare de laArmena Patriarkato de Konstantinopolo. Fine, post kiam la patriarko Matteos Ŝuhajian ekskomunikis la reformistojn, ĉiuj tiuj organiziĝis en malsama religia komunumo. Per ĉi tiu disiĝo naskiĝis la Evangelia Armena Eklezio en 1846.

Nuntempe ekzistas Evangeliaj Armenaj Eklezioj en:Argentino,Armenio,Aŭstralio,Belgio,Brazilo,Bulgario,Kanado,Kipro,Egiptio,Britio,Francio,Kartvelio,Grekio,Irano,Libano,Sirio,Turkio,Urugvajo kajUsono.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Armena_Evangelia_Eklezio&oldid=9071013"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp