Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkto
Mondregiono
mondparto,dezerto[+]

- koordinatoj89° 59′ 59″ N,0° 0′ 0″ O(mapo)89.99970Koordinatoj:89° 59′ 59″ N,0° 0′ 0″ O(mapo)[+]
Akvokolektejo27 000 000km² (2 700 000 000ha)[+]
Areo27 000 000km² (2 700 000 000ha)[+]

Loĝantaro0[+]
Denseco0 loĝ./km²[+][+]

Arkto (Tero)
Arkto (Tero)
La ruĝa linio indikas la10°C-an izotermon en julio, kiu kutime difinas randon de arkta regiono

Arkto (Arkto)
Arkto (Arkto)
DEC
Vikimedia Komunejo:  Arctic[+]
vdr
Tipa aspekto de Arkto.
Flosanta glacio en Arkto.

Arkto (aŭborealo[1]) estas regiono ene de la nordapolusa cirklo ĉe lanorda poluso de la Tero. Ĝi entenas partojn deRusio,Alasko (Usono),Kanado,Gronlando (Danio),Sameio (Norvegio, Svedio, Finnlando) kajSvalbardo (Norvegio) same kiel grandan parton de laglaciokovritaArkta Oceano (Nordpolusa Maro). Male alAntarkto, ĝi ne estaskontinento, sed partoj de diversaj kontinentoj (Eŭrazio,Nordameriko) plus la menciita oceano, profunda je 5000 m sub la glacio.

La esperanta nomo arkto derivas el internacia radiko "Arkt-", kiu mem venas el la helena vorto por urso,αρκτος [ARKtos], kaj signifas "Lando sub la (stelfiguro de)Granda Ursino".

La norda polusa cirklo (66,5° norde de laekvatoro) estas unu el la kvin plej gravajlatitudoj, kiuj dividas la Teron. Ĉio norde de tiu polusa cirklo apartenas al Arkto.

Interne de lapolusa cirklo, la somera suno restas daŭre (24 horojn) videbla, sed vintre restas sub la horizonto kaj ne estas videbla.

La daŭra varmiĝo de la Tero povas kaŭzi ene de 100 jaroj eble tutan degeliĝon de la arkta glaciaro.

Por la protekto de lamedio kaj la praloĝantoj de Arkto, oni fondis en1996 laArktan Konsilion.

En Arkto vivas (2004) ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj kielInuitoj,nenecoj,jakutoj,sameoj,atabaskoj,evenkoj,ĉukĉoj kaj aliaj. La tipa reprezentanto de la bestaro estas lablanka urso.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Borealo enNPIV[1]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arkto&oldid=9049609"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp