Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arisdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arisdorf
Blazono de Arisdorf
Rigardo al Arisdorf-Olsberg de la pinto de Schleifenberg
komunumo en Svislando
KantonoBazelo Kampara
DistriktoLiestal
Koordinatoj 47° 30′ 47″ N7° 45′ 55″ O / 47.51306 °N, 7.76528 °O /47.51306; 7.76528(mapo)Koordinatoj:47° 30′ 47″ N7° 45′ 55″ O / 47.51306 °N, 7.76528 °O /47.51306; 7.76528(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj1533
Areo9,99 km²
Alteco345 msuper marnivelo
Poŝtkodo4422
Komunumkodo2821
Mapo de Arisdorf
vdr

Arisdorf estas komunumo en ladistrikto Liestal enKantono Bazelo Kampara,Svislando. Ĝi havis 1533 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Arisdorf situas oriente de la naciaaŭtoŝoseoA2 en valeto deArisdorferbach norde de laĴurasa Montaro. Al la komunumo ankaŭ apartenas la bazel-kampara parto de la vilaĝo Olsberg, kies alia parto situas enKantono Argovio.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Arisdorf limas en nordo kaj nordoriento alOlsberg (Kantono Argovio), en oriento alMagden (Kantono Argovio), en sudoriento alHersberg, en sudokcidento al la kantonĉefurboLiestal, kaj en okcidento alFüllinsdorf kajGiebenach.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Arisdorf estas konektita al la reto de la publika trafiko per lapoŝtaŭtolinio numero 83 alLiestal.

La komunumo disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseoA2 deBazelo traLucerno alTiĉino.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Arisdorf datiĝas el la jaro1154 kielArnolstorf.

Enmezepoko Arisdorf estis komunuma posedaĵo de la grafoj deFrohburg kaj deThierstein, kiu lasta familio ĉirkaŭ en la jaro1300 akiris la solan posedon pri la vilaĝo. La familio Thierstein vendis pro monmanko la vilaĝo parte en1408 kaj la reston en1446 al la bazela familioBärenfels, de kiu ĝin akiris en la jaro1532 la urboBazelo por 2000 guldenoj, kaj ĝin atribuis al lavoktejo Farnsburg. En la jaro1798 la vilaĝo estis atribuita al lahelvetadistrikto Liestal.

En la jaro1832 la bazela revolucio, kiu kondukis al laBazela Kantondisiĝo ekis en Arisdorf. Ek de1833 la komunumo apartenas al la nove fonditaKantono Bazelo Kampara.

En la jaro1882 la ĝis tiam sendependa komunumoOlsberg BL estis kunigita kun Arisdorf.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Distrikto Liestal
Liestal
Liestal
Arisdorf  • Augst  • Bubendorf  • Frenkendorf  • Füllinsdorf  • Giebenach  • Hersberg  • Lausen  • Liestal  • Lupsingen  • Pratteln  • Ramlinsburg  • Seltisberg  • Ziefen
Liestal


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arisdorf&oldid=8767213"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp