| Arik-den-ilu | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | |||||
| Morto | |||||
| Ŝtataneco | Asirio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Enlil-nirari | ||||
| Infanoj | Adad-nirari la 1-a | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno | ||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Arik-den-ilu (aŭArik-din-ili), filo deEnlil-nirari, inter la jaroj1307 kaj1296 antaŭ nia erao estis reĝo deAsirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Li nomis sin "laŭleĝa reĝo" (foje en la historio de la homaro tia nomigo estis indiko pri la malo…), "forta reĝo“ kaj „reĝo de Asirio“. Tiu estis klara ŝanĝo kompare al la titoligo de la antaŭaj reĝoj, kiuj senescepte nomis sin "vicreĝo de [la dio] Aŝuro" (iŝi'ak Aŝur).
Tre fragmenta teksto el la asiria reĝa kroniko indikas pri milito kontraŭ la urbojEsini, Arnuna en la regiono Nigimhi,Kutila, Tarbisi kaj la landoHalahi, el kiu la armeo de Arik-den-ilu portis riĉajn kaptaĵojn al Aŝuro, sed ankaŭ nutraĵojn kaj metalojn. Li utiligis en tiu milito almenaŭ 90armeajn ĉarojn kaj ankaŭramojn.
Li konstruis templon pri la "alta dio"Ŝamaŝ "por la estontaj generacioj". La antaŭa nekonsidero de tiu templo gvidis al la kolero de tiu dio kaj al malbonaj rikoltoj en Asirio. Ankaŭ en la reĝa palaco en la ĉefurboAŝuro li ordonis riparojn kaj pliampleksigojn, kiel indikas brikaj enskriboj kun lia nomo.
| Antaŭe: | reĝo deAsirio | Poste: |
|---|---|---|
| Enlil-nirari | 1307 ĝis1296 antaŭ nia erao | Adad-nirari la 1-a |
Aŝur-ubalit la 1-a |Enlil-nirari |Arik-den-ilu |Adad-nirari la 1-a |Salmanasaro la 1-a |Tukulti-Ninurta la 1-a |Aŝur-nadin-apli |Aŝur-nirari la 3-a |Enlil-kudurri-usur |Ninurta-apal-ekur |Aŝur-dan la 1-a |Ninurta-tukulti-Aŝur |Mutakkil-Nusku |Aŝur-reŝ-iŝi la 1-a |Tiglat-Pileser la 1-a |Aŝared-apal-ekur |Aŝur-Bel-kala |Eriba-Adad la 2-a |Ŝamŝi-Adad la 4-a |Aŝur-nasir-apli la 1-a |Salmanasaro la 2-a |Aŝur-nirari la 4-a |Aŝur-rabi la 2-a |Aŝur-reŝ-iŝi la 2-a |Tiglat-Pileser la 2-a |Aŝur-dan la 2-a