Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ariabigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morto de la persa admiralo Ariabigno, dum la Batalo de Salamis.
Morto de la persa admiralo Ariabigno, dum laBatalo de Salamis.
Persona informo
Naskiĝo522 a. K.
enAĥemenida Imperio
Morto23-an de septembro480 A. k.
en mortis luktante dum la Batalo deSalamino,Grekio
ŜtatanecoAĥemenida ImperioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioAĥemenida dinastiovd
PatroDario la 1-aRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojArtazostre(en)Traduki,Gobryas(en)Traduki,Arsames(en)Traduki,Kserkso la 1-a,Artobazanes(en)Traduki,Ariamenes(en)Traduki,Abrocomes(en)Traduki,Masistes(en)Traduki,Aĥemeno de Egiptio kajArsamoRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupooficiroRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Ariameno ankaŭ konata kielAriabigno estis persaaĥemenida princo, plej maljuna filo deDario la 1-a kaj duonfrato deKserkso la 1-a kun kiu li partoprenis en la2-a Persa Milito. Lia patrino estis filino de Gobriaso, patro de Mardonio kaj lanco-portisto de Dario la Granda.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Plutarko nomas lin, Ariameno (Ἀριαμένης), kaj parolas pri li kiel kuraĝa viro kaj la plej justa el la fratoj de Kserkso. La sama verkisto rakontas ke tiu Ariameno postulis la tronon post la morto de Dario, kiel la plej aĝa el liaj filoj, sed estis kontraŭbatalita de Kserkso, kiu asertis ke li havas rajton al la krono kiel la plej aĝa el la filoj naskitaj post kiam Dario fariĝis reĝo.

La persoj nomumis Artabanon (403 a. K. - 464 a. K.) por decidi la disputon; kaj post lia deklaro favora al Kserkso, Ariameno tuj salutis sian fraton kiel reĝon, kaj estis traktita de li kun granda respekto. LaŭHerodoto kiu nomas la majoratulon de Dario,Artabazano (Ἀρταβαζάνης). Tiu disputo, kaj ĝia rezolucio, okazis dum Dario la 1-a daŭre estis vivanta.

Plutarko ankaŭ diras ke la viroj kiuj mortigis lin, dum laBatalo de Salamino, estisAmeinias el Decelea (laŭ Herodoto li estis elPallene) kaj Soklo (Σωκλῆς) el Pallene, kiam ili trafis lin per siaj lancoj dum li provis suriri sur ilia ŝipo kaj ĵetis lian korpon en la maron. Krome, li diras ke estisArtemizio el Kario kiu rekonis sian korpon flosantan inter la vrakoj kaj alportis ĝin reen al Kserkso.[1]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Tradukita surbaze de la angla samnoma Vikipedia artikolo.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ariabigno&oldid=8942068"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp