Arena piedpilkado | |
---|---|
speco de sporto | |
gridiron football | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Arena piedpilkado estas vario deusona piedpilkado ludata ensporthaloj. La plej fama kaj plej malnova konkurso de arena piedpilkado estas laArena Football League (AFL) fondita en1987. Intertempe ekzistas multnombro deligoj kajkluboj, precipe enUsono kie la sporto ĝuas iom da popularecon.
La plej gravaj diferencoj kun usona piedpilkado estas la malgrandigitaludkampo (61 oble 26 metroj, simile alglacihokea sportejo) kaj la malpliigita nombro de ludantoj (8 poteamo). Lapiedpilko povas esti kikata nur ĉe la ekkiko, pro komenci aŭ relanĉi lakonkurson, kaj por ŝotoj al lagolejo. La golejo estas nur duone larĝa (9futoj) ol la ordinara kaj pli alte muntita, name 15 futoj super la grundo. Golŝotado do fariĝas pli malfacila. La ekkiko okazas sur la propra gollinio. Se forŝotitapilko flugas rekte el la golzono, la ludo rekomencas ĉe la 3-jardo-linio por la kontraŭa teamo (touch-back). Se kikita piedpilko repuŝiĝas de la reto apud la fino de la kampo, ĉiuj ludantoj povas proprigi kaj ludi la piedpilkon. Estas ankaŭ malgrandaj diferencoj pri kiel la pilko devas esti proprigita en la golzono por poentsukceso.
La ludmetodo estas tre simila al la tradicia usona futbalo kvankam la pilko estas konsiderinde pli ofte transludita antaŭen ol portita fare de ludantoj. La plej malgranda kampo kaj nombro da ludantoj eblas pli rapida kaj poentriĉa konkursoj kompare al originala ludo. Regulofendoj estas punitaj kaj indikataj tre simile. Diference tamen, se ludanto perpetras saman faŭlon dufoje, tiu ludanto estos ekskludita de la konkurso. Nur kvar (anstataŭ sep) arbitraciaj juĝistoj estras konkurson.
Lapoentoj estas disdonataj tre simile al la tradicia eksterarena ludo, tamen ekzistas kelkaj diferencoj, kaj inter ambaŭ varioj kaj inter la diversaj arenaj ligoj mem.
La unuaj sportaj konkursoj de usona piedpilkado estis luditaj ene de haloj dum la komencaj jaroj de la20-a jarcento. Pluraj konkursoj sekvis dum la sekvinta jardekoj sed ĉiam sub konvenciajreguloj kaj nur pro amuzaj aŭveteraj kialoj. En1987, Jim Foster, inspiriĝita fare de la (eŭropa) hala futbalo, patentis novan regulsistemon por usona piedpilkado en haloj kajarenoj respektive. El ĉi tiu iniciativo evoluiĝis laArena Football League. Kvankam oni prognozis fruanfinancan malsukceson kaj praktikan malrealigeblecon, la ligo daŭriĝis, kun unuopa unujara interrompo en2009, ĝis hodiaŭ (2016), tamen kun nur ok aktivaj teamoj. Ĝi tiel fariĝis la plej longdaŭranordamerika piedpilka ligo krom laNFL (fondita en1920) kaj laCFL (fondita en1958). Dum la pasintaj jaroj, pluraj ligsistemoj de arena piedpilkado establiĝis en Usono.