Laarbereŝoj (pluralearbëreshë, singulare:arbëresh) estas komunumoalbanlingva kiu vivas en la suda parto deItalio. Ofte ili mem sin nomas Arbëria (Albanio). Ili estas la rektaj posteuloj de la albanoj kiuj ekloĝis en laItala duoninsulo dum la 15a kaj 16a jarcentoj, post la forpaso de la nacia albana heroo,Skanderbego, kaj la laŭgrada konkero de Albanio kaj la tutabizanca Imperio fare de la Otomanaj turkoj.
Teritorioj etne-lingvistike albanaj.
Ili estas la plimulto en la komunumoj siciliajPiana degli Albanesi kajSanta Cristina Gela, en loka lingvo nomatajHora e Arbëreshëvet kajSëndahstina, respektive. Ili estas konsiderinda malplimulto ankaŭ enKalabrio.
Ili parolas la tiel nomatan arbereŝan dialekton, ankaŭ nomataalbana de Italio aŭitala-albana en la itala. La arbereŝa estas influita de laitala kaj lagreka. ĝia leksikono ofte iĝis miksita kun italaj, turkaj kaj grekaj vortoj; en aliaj kazoj, la radiko de la vorto estas en la greka, dum la sufikso aŭ finaĵo en la albana/arbereŝa, aŭ la radiko de la vorto en la itala, dum la sufikso aŭ finaĵo estas en la albana[1].
En Italio hodiaŭ estas pli ol 260 000 homoj kiuj parolas la arbereŝan lingvon. La urboj kie vivas laArbëresh havas du nomojn, unu en la albana kaj la alia en la itala, ĉi-lasta uzata precipe de eksterlandanoj.
Arbereŝaj verkistoj dum la periodo de romantistmo skribis siajn verkojn unue en la albana kaj poste tradukis ilin en la italan. En la moderna tempo okazis inverse: la libro estas verkita kaj pensita en la itala, poste tradukita al la albana. Dum la moderna periodo, kultura, ekonomia, socia dependeco, tutmondiĝo, ĉiuj kontribuis al tio ke la arbereŝan alfrontas ekzistecan danĝeron, rezultigante en kompletan lingvan kaj kulturan asimiladon. Tiun danĝeron de asimilado ni trovas esprimita en multaj poemoj de nuntempaj arbereŝaj aŭtoroj ekzemple en la poemo "Çervikati / Cervicati" de Giuseppe Schirò di Maggio[1].