![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Kurbiĝantaj salutantaj floroj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
H. senlitera -H. non-scripta (L.) Chouard ex. Rothm, 1944 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Arbarhiacinto estas planto, kiun jam priskribisKarolo Lineo. Li donis al ĝi la specionomonnon-scripta ĉar, kontraste al lahiacintoj, oni ne vids blankajn signojn en lapetaloj. (Vidu pli detale ĉe "Nomklarigo"). Lineo metis ĝin inter lahiacintojn (Hyacinthus). Poste oni taksis ĝin apartenanta al la genroScilo (Scilla).[1]Nun oni konsideras ĝin specio en la genro hiacintoido (Hyacinthoides).La elbazajfolioj estas linie lancetformaj, kun larĝeco de 0,3 ĝis 1,5 cm.La delikatodoraj floroj estas sonorilformaj. Nur la ekstremaĵoj de latepaloj estas iom enkurbiĝintaj. La floroj grupiĝas grapole aŭkorimbe[2] kaj kliniĝas unuflanken. Relative ofte oni renkontas ankaŭ blankajn florojn, malpli ofte rozkolorajn. Plej ofte ĝi kreskas, amase kaj abunde, enfoliarbaro, sed la florado daŭras mallonge, malpli ol 5 semajnojn. Ĝi estas printempaefemera planto, kielanemono,fikario,primolo kaj la flavanarciso kun kiuj ĝi ofte kunvivas, sed ĝi floras maljam post ili. La planto propagas sin per semoj, sed ankaŭsensekse per multiĝo de la tunikaj[3] bulboj, .
En PIV ne troviĝas la vorto "arbarhiacinto". La genro jes estas menciita, sed sub la malnova nomo Scilo, kun jena klarigo: genro (Scilla el hiacintacoj) de plurjaraj herboj kun tunika bulbo, nemultaj, liniformaj, elbazaj folioj kaj ĝenerale bluaj aŭ violkolkoraj floroj en grapolo aŭ korimbo; ĉirkaŭ 40 specioj el Eŭropo, Azio kaj mezvarma Afriko, pluraj pororname kultivataj.
Popolaj, ordinaraj nomoj abundas en naciaj lingvoj, sed preskaŭ ĉiuj inkludas la ideon "arbarhiacinto", eĉ en tiuj lingvoj (ekzemple la franca) kiuj ne facile uzas kunmetitajn vortojn.
Hiacintoido senlitera (Hyacinthoides non-scripta) estas plurjara herbo, kiu atingas altecon de 15 ĝis 40, foje eĉ 50 cm. Lakriptofito[4] kreskas el tunikabulbo (a) kun diametro de 1 ĝis 1,5 cm. En frua printempo aperas 3 ĝis 6 elgrundaj lancetformajfolioj (f), kiuj atingas longecon de 20 ĝis 50 cm kaj larĝecon de 3 ĝis 15, foje eĉ 25 mm. Laflortigo estas ronda kaj glata. Lagrapola infloresko, faktekorimbo, estas iom unuflankema (pro tio la proponataj nomoj kun mencio "unuflanka"), kaj la pintaj floroj kurbiĝas suben. La 14 ĝis 20 mm longajfloroj estas pendantaj, havas tigeton kaj relative forte odoras. Laperianto[5] estas mallarĝe sonorilforma kun tre kurbaj pintoj (b). La koloro estas malhelblua, malofte blanka aŭ ruĝeca. Ĉe la bazo de ĉiu floreto estas dubrakteoj[6] (h). La eksterajstamenoj (d)[7] originas en la mezo de la periantfolioj kaj estas pli longaj ol la internaj, sed plejparte apartenas al la periantfolioj. Laanteroj[8] estas kremblankaj. Lafrukto (i) estas ovoforma, lasemo (k) nigra. Arbarhiacinto floras de aprilo ĝis majo. La frukto estaskapsulo[9], kiu entenas inter 3 kaj 30 semojn. La multnombraj semoj ĝermas sur la grundo. Unu kvadratmetro da arbarhiacintoj, en foliarbaro, produktas inter 8000 kaj 9000 semojn. La formiĝantaj radikoj estassubentiremaj kaj tiras la bulbojn pli profunden al pli humidaj tavoloj, eĉ ĝis 10 aŭ 12 cm sub la ternivelo. Tio verŝajne klarigas la mankon de la arbarhiacintoj sur iuj lokoj havantaj maldikan grundtavolon super kalka fundo, ekzemple en Sud-orienta Anglio, ĉar tie la bulboj ne kapablas penetri sufiĉe profunden.[10]. La junaj plantoj kapablas trabori eĉ dikajn folitavolojn kovrantajn la tersurfac on.[11] Post la florado kaj la fruktiĝo la folioj tre rapide sekiĝas kaj postrestas nur laskapo[12], kun la ankoraŭ maturiĝantaj fruktoj. Subtere la bulboj evoluas kaj preparas la sekvontan printempon. Kiel kulturplanto, tranĉfloro, ĝi uziĝas ekde 1594.
Post launua priskribo fare de Karolo Lineo en 1753, en tiesSpecies Plantarum, jam en 1803 ĝi estis atribuita al la genro scilo (Scilla fare deJohann Centurius van Hoffmansegg kaj Johann Heinrich Friedrich Link, kaj en 1849 alEndymion fare de Christian August Friedrich Garcke (la genro Endimiono nun estas konsiderata sinonimo de hiacintoido). En 1934 ĝin translokis Pierre Chouard al la genroHyacinthoides.[13]La tipa specio de hiacintoido estas la hiacintoido hispana (Hyacinthoides hispanica), kaj la tipa specio de endimiono estasScilla nutans, priskribita deJames Edward Smith en tiesEnglish Botany en 1797, kaj tio estas do nun sinonimo de arbarhiacinto. Smith argumentis, kenutans (kapjesanta, salutanta, balancanta la kapon) estas pli taŭga olnon-scripta (senlitera), ĉar tiu lasta havas sencon nur en kombino kun hiacinto (eĉ se tiu hiacinto estas ... irido), sed laInternacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj decidis, ke la malnova nomo estu valida sen atento al la senco.Nutans (participa formo de latina verbonūtō, nutare kun signifo "saluti, kapjesi") estus pli logika epiteto, ĉar estas strange difini ion per "ne-havado, manko de iu trajto". La latinecaj nomoj ofte estas nelogikaj, sed... ja oficialaj.
Lataksonomia historio estas eĉ pli kompleksa ol ĵus priskribita. Tion pruvas la listo de sinonimoj:- Agraphis cernua (L.) Rchb.- Agraphis nutans (Sm.) Link- Endymion cernuus Dumort.- Endymion lacaillei Corb.- Endymion non-scriptus (L.) Garcke- Endymion nutans (Sm.) Dumort.- Hyacinthoides non-scripta var. cernua (L.) P.Silva- Hyacinthus campanulatus Mill.- Hyacinthus cernuus L.- Hyacinthus non-scriptus L.- Hyacinthus nutans (Sm.) Gray- Hyacinthus pratensis Lam.- Hylomenes non-scripta (L.) Salisb.- Lagocodes belgica Raf.- Lagocodes cernua (L.) Raf.- Lagocodes nutans (Sm.) Raf.- Scilla cernua (L.) Salisb.- Scilla festalis Salisb.- Scilla non-scripta (L.) Hoffmanns. & Link- Scilla nutans Sm.- Syncodium nutans (Sm.) Raf.- Usteria hyacinthiflora Medik.- Usteria non-scripta (L.) Chouard- Usteria secunda Medik.
Lapolenado de la planto okazas precipe perburdoj kajsirfedoj.
Minacoj por la planto estas jena triopo:
Senarbigado: la specio kreskas nur en malnovaj arbaroj, kaj pro sia grandeco la semoj atingas nur tujan proksimecon.
Ĝardena kultivado: pro plantado en ĝardenoj de la hispana hiacinto (Hyacinthus hispanica) pli kaj pli okazashibridiĝo.
Varmiĝo de la klimato povas minaci la specion en la mediteranea parto de ties areo.
Hyacinthoides non-scripta ne estas protektata per internaciaj leĝoj, kielCITES aŭ la EU-Direktivo pri vivmedioj.[14]
En Britio ĝi estas protektata per la leĝo de 1981 pri naturaj specioj kaj vivmedioj (Wildlife and Countryside Act 1981). Estas malpermesate al terposedantoj vendi naturajn arbarhiacintojn kaj estas konsiderata delikto la forigo de bulboj.[15] La leĝon oni eĉ severigis en 1998 per aldono kiu deklaras, ke la vendado de la floroj aŭ semoj estas punebla per monpuno ĝis po 5000 pundoj je bulbo.[16][17] En Irlando la specio ne estas protektata.[18]
En Francio, kie la floro limiĝas al la norda duono de la lando[19], ĝi ne estas protektata je nacia nivelo, sed en plurajdepartementoj, precipe ĉe la limo de la florteritorio (Corrèze, Loiret, Gironde, Lot-et-Garonne, Dordogne, Cher, Eure-et-Loir, Indre-et-Loire kaj Loir-et-Cher) ĝi estas protektata.EnValonio arbarhiacinto estas protektata per Anekso VII de la leĝo pri konservado de la naturo.[20]
Laŭ la novaklkasado, bazita surkladoj,Hyacinthoides non-scripta formas kladon kun tri aliaj specioj –H. hispanic,H. paivae kajH. cedretorum troveblaj en laIbera Duoninsulo.H. paivae limiĝas al malgranda parto de nord-okcidenta Iberio (Galegio kaj najbaraj partoj de Portugalio), dumH. cedretorum estas trovebla en montaraj regionoj de okcidentaNord-Afriko (Maroko kajAlĝerio). En Iberio, la speciojn senliteran kaj hispanan geografie disigas la riveroDoŭro. La genro cetere kunigas sep pliajn speciojn, kiuj plej ofte kreskas pli oriente en laMediteranea regiono.[21]
Hiacintoido senlitera (Hyacintoides non-scripta) diferencas de Hiacintoido hispana (Hyacintoides hispanica), kiu en multaj lokoj estas enkondukita specio, laŭ pluraj aspektoj. La floroj de la hispana estas pli palaj kaj ne montras unuflankecon sed estas plene simetriaj; la tepaloj estas malpli rekurbiĝintaj kaj malpli splititaj; ili ankaŭ malpli odoras.[22] La eksteraj stamenoj ne estas tiom kunkreskaj kun la tepaloj, kontraŭe al la senlitera, kie ili estas kunkreskintaj je 75 %; plie la anteroj estas samkoloraj kiel la tepaloj. La disiĝo de ambaŭ specioj ŝajne okazis antaŭ 8000 jaroj. Por bone vidi la diferencojn oni fakte devas disponi pri du floroj, unu apud la alia. La du specioj tre facile kaj tre ofte hibridiĝas inter si kaj rezultigas fekundan specion, konatan kielHyacinthoides xmassartiana.Hibrido estas miksaĵo de ambaŭ parencoj kaj formas spektron de variaĵoj inter ambaŭ... kio nepre malfaciligas certan determinadon.
La forta hibridoHyacinthoides x massartiana estas fruktodona kaj pro rehibridiĝo aperas kutime tuta serio de miksformoj. Pro ilia malsama morfologio kaj la hispana kaj la hibridoj nur tre malofte formas la tapiŝojn tiom tipajn por arbarhiacinto. Ili ne posedas elegantecon kaj fajnecon, kaj ilia blua koloro estas malpli intensa. Tiel la spektakla fenomeno de la subarbaraĵoj printempe tute bluaj malaperas tie, kie okazas hibridigĝo, kaj tiel en iuj lokoj povas malaperi grava estetika heredaĵo.
Estas interese foje atenti la sciencajn, latinecajn nomojn. Ni pritraktu ekzemple la du plej ofte renkontatajn:
La genronomo de Lineo elektita,Hyacinthus, emfazas "ekstreman belecon", ĉar tio estis trajto de la greka dio (Ὑάκινθος). La nun valida nomo rekte rilatas al la origina: en la greka-oides signifas "simila al".
La aldono non-scripta (senlitera; senteksta; sen skribo) elektiĝis por distingi ĝin de la klasikahiacinto, kaj apogas sin sur la greka mitologio, sur la rilatoj interHiakinto (aŭ Jacinto[23]) kajApolono. Tiu mita floro, kiu - tiel certigas modernaj esploroj - tamen ne estis la modernahiacinto, sedirido, estiĝis el la sango de la princo Jacinto, kiun akcidente mortigisApolono, lia amanto. La dio Apolono faligis siajn larmojn sur lapetalojn de la nova floro, kiuj estis tiel markitaj per la literoj "ai-ai" (ajaj,onomatopeo kiu esprimas ĉagrenon). Ne mirinde tamen, se oni ne trovas la signojn ĉe hiacinto, ĉar fakte temis pri irido, kaj tie oni senpene rimarkos la spurojn.
[[Dosiero:Girodet - Sommeil Endymion.jpg|eta|La dormado deEndimiono (GirodetEndimiono, belega ŝafisto, estis de sia amatino,Seleno, kondamnita al eterna dormado, kaj la specionomo "nutans" signifas kurbiĝanta, salutanta. El la detala priskribo oni povas kompreni ke la flortigo de la arbarhiacinto kliniĝas, kaj pro tio iomete donas impreson de dormemo, de dormado. Kaj la nomo Endimiono denove sugestas "ekstreman belecon".
[[Dosiero:Carl Linnaeus dressed as a Laplander.jpg|eta|Lineo vestita Lapone.]]Klare, plantologoj havas abunde ŝprucantan fantazion, sed ili ja bezonas tian econ. Ili troviĝas ĉe miloj da plantoj, kiuj ĉiuj nepre devas ricevi nomon...
La populareco de la florplanto montriĝas kaj popolamase kaj kulture. Ĝi povas esti tiom ekstrema, ke ĝi superombras ĉiujn aliajn kandidatojn. Ekzemple, kiam en 2004 la organizaĵo 'Plantlife, kiu protektas sovaĝajn plantojn, organizis voĉdonadon por elekti preferatan floron por ĉiu regiono deUnuiĝinta Reĝlando, ĝi devis malpermesi elektadon de arbarhiacinto, ĉar tiu estus gajninto en ĉiu regiono - tion oni sciis, ĉar en antaŭa baloto ĝi estis jam, je ekstrema grado, gajninto kiel plej ŝatata floro en la tuta lando[24]La floro, stilizita, estas emblemo, rekonŝildo, de la Botanika Societo de la Britaj Insuloj.[25].
La amasa vizitado de arbaroj konataj pro siaj arbarhiacintoj, kiu okazas en Belgujo, Francujo kaj Germanujo, inter mezo de aprilo kaj mezo de majo, estas komparebla kun lahanamio, la komuna grupa admirado de lasakuro[26](ĉerizuja florado), kiu en Japanujo estas tre grava kultura tradicio. Ne temas ja pri kelkaj floroj sed pri amasego, pri flortapiŝo... aŭ fakte pri ondanta ŝvebanta (ĉar tamen dudeko da centimetroj super la ternivelo) malhelblua, purpureca tavolo de milionoj da floroj... tapiŝo ankoraŭ multe pli densa ol tiu de neglektata herbejo invadita kaj transprenita de flavaj brilajtaraksakoj; kiujn oni renkontas en regionoj kie la farmistoj formortis.Britoj asertas, prave-malprave, ke ĉe ili kreskas minimume kvarono, aŭ eĉ duono, de la tutmonda arbarhiacinta populacio. Kelkaj nacioj ŝajnas agnoski tion, ĉar en diversaj naciaj lingvoj iu popola nomo de ĝi estas "anglaj blusonoriloj", "anglaj blukloŝoj" (precipe en skandinavaj landoj), sed ankaŭ en la japana ĝi nomiĝas "angla blusonorilo". En multaj landoj estas famaj iuj foliarbaroj, ĝuste konataj pro siaj printempaj abundaj violetaj, purpuraj, bluaj ondantaj marondoj de arbarhiacintoj.En Flandrio estas konata la Muzikarbaro en laFlandrajArdenoj[27], kie oni uzas la popolnomon "bluaj ŝtrumpetoj"; en Valonio estas fama la arbaro de Ghlin kaj lime de ambaŭ plej fama kaj elstara^- la arbaro de Halle. Bluebell Woods, ĉe Lampeter en Kimrujo, kaj diversaj en Buckinghamshire; kaj Pryor's Wood, en Stevenage... Ankaŭ en Irlando estas famaj lokoj kun arbarhiacintaj arbaroj.
En Germanio arbarhiacintoj estas famaj en Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio. Germanoj konas la tiel nomatan "Arbaron
de la bluaj floroj" (Wald der blauen Blumen) inter Doveren kaj Baal, apud Hückelshoven. En la regiono Heinsberg la naturprotektantoj firme kredas, ke ilia arbaro kun hiacintoj ne estiĝis el sovaĝiĝintaj ĝardenplantoj. Kellenberger Kamp kaj Gillenbusch estas famaj en la regiono Düren.
La floro, kompreneble, eniris la literaturon. En la franca multe pritraktis ĝinMarguerite Yourcenar. Ŝi priskribas ĝin en la t.n. Flandraj Montoj. La loka nomo tie uzata por la arbarhiacinto estascoucou (kukolo).En la angla estas konata bela poemo deEmily Brontë[28] "The Blue-bell"[https://web.archive.org/web/20190115132427/https://m.poemhunter.com/poem/the-blue-bell/ Arkivigite je 2019-01-15 per la retarkivoWayback Machine]] Sed la konata popola skota kanto "The bluebells of Scotland" (La blusonoriletoj de Skotlando) prikantas alian blukloŝeton, nome kampanulo rondfolia (Campanula rotundifolia)[29]. La kanto aperis en 1801, kaj estas verkita de Dorothea Jordan.
Laŭ latina teksto de Rufinus Widl, la dekunujaraMozarto (Wolfgang Amadeus Mozart) komponis en 1767 triaktanoperon (K.V. 38) priApolono kaj Hiakinto. Por ne ŝoki la moralon de sia tempo Mozart anstataŭigis Hiakinton per lia fratino Melia, en la rilatoj kun Apolono. La originala titolo de la libreto estas:Apollo et Hyacinthus seu Hyacinthi Metamorphosis - Apolono kaj Hiakinto aŭ la metamorfozo de Hiakinto.
Ankaŭ en laMetamorfozoj deOvidio la mito pri Hiakinto ludas gravan rolon. La mito originas ĉeHomero, almenaŭ en ĝia helena formo. Sed ĝi havas pli foran historion: la ne-greka sufikso-nth indikas ke Hyakinthos estis indiĝena dio jam enLakonio[30]
Arbarhiacinto estas indiĝena en la okcidentaj partoj de Atlantika Eŭropo, de nord-okcidenta Hispanio (eĉ nord-okcidenta Portugalio) ĝis Nederlando kaj Britio. Oni trovas ĝin en Belgio, Britio, Francio, Irlando, Nederlando kaj Hispanio, kaj ĝi troviĝas ankaŭ, kiel enkondukita specio, en Germanio, Italio kaj Rumanio.[31]. Ĝi estas enkondukita ankaŭ en diversaj partoj de Norda Ameriko, tiel en la Pacifika Nord-okcidento (Brita Kolumbio, Vaŝintonoi kaj Oregono), la regiono de la Grandaj Lagoj (Ontario, Nov-Jorkio, Ohio kaj Pensilvanio) kaj aliaj partoj de Usono (Virginioj, Kentucky kaj Indiana).[32]
Britoj certigas, kaj enLandlife estas deklarite, ke malgraŭ ĝia granda disvastiĝo, arbarhiacinto plejparte troviĝas en laBritaj Insuloj, kie "bluebell wood" (blukloŝa arbaro) iĝis konata esprimo kaj estas de ĉiu konata. Nur en la nordaj eksterajHebridoj (Lewis kaj Harris),Orknejo kajŜetlando ĝi ne troviĝas. Britoj deklaras do, ke 25 ĝis 50 % de la arbarhiacintoj vivas ĉe ili. Sed... francoj certigas, ke en Francio ke oni trovas plej multajn.
La delikatodoranta arbarhiacinto estas ne malofta en ornamaj florbedoj en ĝardenoj. Ankaŭ tie, eĉ en plena senombraj lokoj, almenaŭ en mezvarma klimatzono ĝi plensukcese floras kaj multiĝas.
Arbarhiacinto sintezas vastan gamon de ĥemiaĵoj, kun eble kuracaj trajtoj. Ĝi enhavas minimume dek kvin biologie aktivajn produktojn, kiuj eble protektas ĝin kontraŭ insektoj kaj bestoj. Iuj inter ili - en akvo dilueblajalkaloidoj - similas ĥemiaĵojn testitajn por esti uzataj kontraŭHIV kajkancero.
La bulboj estas uzataj en tradicia kuracado de leŭkoreo[33] kiel diurezo[34] aŭhemoragio[35].
La suko de tigo kaj bulboj liveras mukan gumon, kiun niaj avinoj uzis porameli[36]krispojn kaj kolumetojn, dum praavoj uzis ĝin por fikse glui la plumojn[37] de pafarkaj sagoj. Ankaŭ en bindado de libroj ĝi uziĝis.[38].
Enhomeopatio[39] ĝi estas konata sub la nomoAgraphis nutans en la sferoOtorinolaringologio.[40].
Pli kaj pli oni studas plantojn en ties kunteksto, oni pritraktasplantokomunumojn.[41] Kaj arbarhiacinto estas ĝustetipo-planto aŭ karakteriza planto de plantokomunumoj.Arbarhiacintoj plej ofte kreskas en foliarbaroj, kaj floras antaŭ ol lakanopeo fermiĝas. Ili kreskas ankaŭ subpteridio aŭ japana falopio, daŭraj plantoj kiuj ankaŭ havas tre densan someran kanopeon. La plantoj preferas grundon iom acidan. Similajn terenojn, kun iom alkaleca tero plej ofte estas okupitaj de aliaj specioj kielMercurialis perennis[3]. Oni trovas ilin ankaŭ ofte en heĝaroj, kaj en ilia okcidenta vivmedio oni ankaŭ renkontas ilin ekster arbaroj, eĉ en ĉemaraj kamparoj.
Arbarhiacintoj estas gastplantoj por laparazita fungoUromyces muscari, kiu kaŭzasplantruston.[42] La senlitera arbarhiacinto kapablas eltirifosforon de la grundo pro la ĉeesto en ĝiaj radikoj de iumikorizo, nomearbuscular mycorrhizae.[43]
Arbarhiacinto estaskarakteriza specio de la subkomunumo deulmo,acero,hipokastano (Ulmenion carpinifoliae) de la komunumo dealno kajpaduso (Alnopadion).Ĝi estas ankaŭ indika specio por lakverko-karpena arbaro kun arbarhiacinto (Endymio-Carpinetum) kaj por la kverko-faga arbaro kun arbarhiacinto (Endymio-Fagetum).
Tutsimple la arbarhiacinto estasindikospecio pri "malnova arbaro,praarbaro".
Povas esti instrue imagi la situacion en 1753: Lineo sidas ĉe sia skribtablo kaj havas antaŭ si planton, kiu eble jam havas popolan nomon, aŭ plurajn nomojn, laŭ la landoj kie gi kutime floras. Lineo ja ne "donis nomojn al la floroj" - li donis sciencajn nomojn. Eble ĝi ne havis specian nomon, ĉar popolaj nomoj ne ĉiam rilatas al specio, plej ofte eĉ ne al genro. Li venis jam al la konkludo, ke ĝi apartenas al la genro, kiunJoseph Pitton de Tournefort, la enkondukinto de genronomoj, nomisHyacinthus (Hiacinto). Li sciis, kompreneble, la miton pri Hiakinto, ĉar en lia tempo la grekaj kaj romiaj mitologioj ankoraŭ estis pli konataj ol nun. Sendube li havis problemon pri elektado de specionomo. Bedaŭrinde li ne pensis pri la kapsignanta aspekto de la flortigo, ĉar la hispana frato ne nepre estis apude... kaj nur povis pensi: ĝi ne estas la floro, kiu spruĉis el la sango de Hiakinto, ĉar ĝi ne montras signojn de plorado, ne montras la vortojn aj-aj... do... ĝi estu la senvorta, ĝi estu lanon-scripta/non-scriptus (la aldona specia nomo, adjektivo, akordiĝu kun la substantivo! -Hyacinthus estas maskla;Hyacinthoides estas ina).
Intertempe oni konvinkiĝis, ke la floro, kiunHoracio - ĉar tiu unue rakontis la miton - konsideris esti ŝprucinta el la sango de Hiakinto kaj kiu ricevis la makulojn de la larmoj de Apolono, tre verŝajne estas la floro, kiu nun nomiĝas Scilo dufolia (Scilla bifolia). Se oni bone rigardas la bildon oni povas ja imagi larmomakulojn sur la tepaloj... por vidi la aj-aj-on oni bezonas pli da imagpovo... Iuj fontoj kontentiĝas per la signo Y (greka komenclitero de Hiakinto -Ὑάκινθος).
La teksto de la artikolo baziĝas sur diversaj nacilingvaj artikoloj - angla, germana, franca, nederlanda, hispana - sed aldoniĝis ankaŭ aliaj faktoj kaj donitaĵoj. Jaron post jaro la redaktinto vizitadis la arbaron de Halle por admiri (adori?) la hiacintojn, sed "non-scripta" estis kaj restis osto en lia gorĝo... kiu nun finfine englutiĝis![44]