Maŝine kaj komputile gvidata arbarekspluatado ŝparigas al lignoindustrio multe da mono kaj tempo.Lignokomerco ( milionoj de m³ ) el la mondopartoj kunEŭropa Unio inkluzive la taksita pocento de nelaŭleĝe dehakita ligno ( takso laŭWWF ).
Trafaligado estastermino el laforstmastrumado kiu estas uzata pri la eliminado de arboj por stimuli la kreskadon de la postrestantaj arboj. Trafaligado kaŭzas la hakadon de la konkurantoj de la indikitaj esperigaj arboj[2] tiel ke tiuj ĉi ricevas pli dalumo kajnutraĵo. Trafaligante, oni ankaŭ hakas arbojn kiuj ankaŭ sen tio mortus : ekzistas maldensiĝo de arbareroj[3] per natura eksigo de multaj arboj. Estas trispecoj de trafaligado :
Sistema trafaligado, ĉe kiu la arboj estas hakitaj laŭ antaŭe elpensita kaj decidita intersekvo kaj proporcio.
Trafaligado de sube[1], ĉe kiu konkurantoj, kiuj ne havas la okazon por postvivi aŭ kiuj estas misformitaj, estas eliminataj.
Trafaligado de supre, ĉe kiu la konkurantoj de la esperigaj arboj estas forhakitaj.
Por lignoproduktado oni povas procedi laŭ diversaj faligadformoj aŭ faligadmetodoj[5] . Senarbigo aŭ totaldehakado estas la plej simpla maniero. Ĉe tiu ĉi, arbarero unufoje estas faligita, kaj la lignon forkondukita. Sur la senarbigejo la arbaro povas juniĝi. Multe uzatametodo de senarbigo estas rand-faligado[6]. Ĉe tiu ĉi oni konsideras striojn de arbaro kiuj estas dehakataj, kaj progresas iom post iom kontraŭ la superregantaventodirekto. Tial estiĝas arbaraj strioj kiuj iom post iom ampleksas pli altan arbizaĵon[7] en la direkto de la superreganta vento. La celo estas preventi elradikigadon[8] kiel eble plej ofte.
Kontraŭleĝa arbohakado laŭvorte estas ajna hakado de arboj, kiu estas malpermesata de leĝo. Krom la hakado mem, ankaŭ aliaj partoj de la ekspluata procedo povas esti puneblaj, inkluzive de transporto, vendado, aŭ aĉetado de la hakita ligno.