Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Araxá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araxá
municipo de Brazilo
urbegoRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Lando Brazilo
Regiono  Sudorienta regiono
Subŝtato Minas-Ĝerajso
MezoregionoTriângulo Mineiro e Alto Paranaíba (vidu tekste)
MikroregionoAraxá
Fondita19-a de decembro 1865
Poŝtkodo38180-000 a 38184-999
Telefonkodo34
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro111 691  (2022)[+]
Loĝdenso96 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo19° 36′ S,46° 56′ U(mapo)-19.592777777778-46.940833333333Koordinatoj:19° 36′ S,46° 56′ U(mapo)[+]
Alto973 m
Areo1 164,36 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
HorzonoUTC-03:00
Araxá (Brazilo)
Araxá (Brazilo)
DEC
Situo de Araxá

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoAraxá[+]
vdr

Araxá (oficialeportugale Município de Araxá) estas urba municipo en lasubŝtatoMinas-Ĝerajso deBrazilo. Ĝi situas en lasudorienta regiono de Brazilo, en lamezoregionoTriângulo Mineiro e Alto Paranaíba (do "Triangulo Minas-Ĝerajsa kaj AltaParanaibo") kaj estas la administra centro de la samnomamikroregionoAraxá. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis111 691 loĝantoj sur areo de1 164,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de96 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis78 273. La teritorio havas komunan limon kunPerdizes,Ibiá,Sacramento kajTapira.

Granda Hotelo de Araxá
Varmakvejo de Araxá
FontoAndrade Júnior

Esperanto en Araxá

[redakti |redakti fonton]

Eble la unuaesperantisto enAraxá estis Johny Nolli en1940. En1945 Sebastião Alves Moreira komencis lerni la lingvon, sed mankis interparolanto. La 17-an de oktobro1971 José Ribeiro Chaves Filho, Maria Lúcia Ribeiro, Maria Lúcia Assis, Sebastião Alves Moreira, Weima Watson Renault kaj Ivani Damasceno fondis la “Esperanto-Domon de Araxá”. Ili aliĝis al perkoresponda baza kurso deEsperanto, deBrazila Esperanto-Ligo, kaj organizis, de la 25-a ĝis la 27-a de februaro1972, “Unuan Renkontiĝon de Esperantistoj de Centra Brazilo”, helpe deOnézimo Costa e Faria, el la urbo “Belo Horizonte”.

Bedaŭrinde, el la Esperanto-Domo de Araxá, kies lasta protokolo estas de la 2-a de februaro1985, restis nur José Ribeiro Chaves Filho, kiu fojfoje publikigas artikolojn pri Esperanto en loka religia gazeto. Bianca Rosa de Mesquita Mucci ekde decembro1987 gvidis plurajn bazajn Esperanto-kursojn.

En aprilo1995 Raul Conde, kiu translokiĝis deGoiânia alAraxá, daŭre gvidas bazan kurson kaj rezulte de la unua kurso Patrícia Angélica Alexandre fariĝis Junularadelegito de UEA kaj Raimundo de Araújo Chaves aktiva instruanto de baza kurso.

Ekde1998 Raul Conde kaj Bianca Rosa de Mesquita Mucci fariĝis respektive delegito kaj vicdelegito de UEA.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Brazilo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBrazilo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Araxá&oldid=8153461"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp