Aranĝo T4 (germane:Tiergartenstraße 4) estis kodnomo de laeŭtanazio-plano lanĉita deAdolf Hitler unue post intensa mens-pretigapropagando cele al lahandikapenaskitaj infanoj sub 3 jaroj (8.000 mortigitis antaŭ 1939), poste en septembro 1939 ampleksigita je la plenkreskuloj, prove leĝigita, sed post publika protesto deClemens August von Galen, la katolikaepiskopo deMünster, pluigita nur kaŝe. Oni neniam oficiale enketis pri la viktimoj de tiu plano, tial estas nur pritaksoj, inter 65 000 kaj 300 000 estis la viktimoj, psikaj malsanuloj, handikapuloj, maljunuloj. La aranĝo pli-malpli ĉesis en aŭgusto1941. Plenumis ĝin, libere kaj memvole, kuracistoj kaj psikiatroj profesiaj.
La unuajgasĉambroj, per unuoksido de karbono, estis establitaj por mortigo de psikmalsanuloj kadre de tiu aranĝo. Post la ĉeso de la aranĝo, ties kuracista laboristaro kaj gasĉambroj estis uzataj en la "Aranĝo 14f13" celanta "purigi" lakoncentrejojn de ties "neutilaj" malliberuloj. Kaj la kuracistoj, ekspertoj kaj psikiatroj de "T4", kielWerner Heyde kajHermann Paul Nitsche, plenumis la unuajn "selektojn" en la koncentrejoj.
La Aranĝo T4 estas konsiderata provo de la postaj, pli vastaj naziaj gentomurdoj kontraŭjudoj (Holokaŭsto),romaoj (Porajmos), kaj aliaj.