Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Reĝlando Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAragona Kronlando)
Reĝlando Aragono
18-a de julio 1164 – 1714

historia lando • suverena ŝtato • kronlando • ŝtato
Geografio
La landoj de la kronlando de Aragono dum la jaro 1443
La landoj de la kronlando de Aragono dum la jaro1443
Ĉefurbo:
Loĝantaro
mezepoka aragona lingvo • mezepoka kataluna lingvo • latina lingvoMezepoka latino
Ŝtat-strukturo
composite monarchy • konstitucia monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
 
Partoj
AragonioPrinclando KatalunioReĝlando de Valencio • Reĝlando Majorko • Reĝlando de NapoloReĝlando Sicilio • Kingdom of Sicily under Spanish rule • Reĝlando Sardio • Duklando Ateno • Duchy of Neopatria • graflando Rossellóvd
vdr

LaKronlando de Aragono (aragoneCorona d'Aragón,katalune Corona d'Aragó,kastilieCorona de Aragón) estis historiafeŭda ŝtato, kiu ekzistis de la jaro1137 ĝis1714 kaj kiu iom post iom de la origina kerna regionoAragono kajKatalunio ampleksiĝis ĝis granda parto de la sudo de Eŭropo ĉe la norda bordo de lamediteranea maro.

Ekesto

[redakti |redakti fonton]

Graflando Aragono (812-1035)

[redakti |redakti fonton]

Post mallonga periodo demaŭra regado la regiono de la postaAragono dum la jaro812 iĝis parto de lafranka regno. El la "hispana regiono" de la franka reĝoKarolo la Granda evoluis laGraflando Aragono, kies unua grafo estisAznar la 1-a Galíndez. Post elmorto de tiu grafa dinastio la graflando komence de la 10-a jarcento ekapartenis alSanĉo la 3-a, kiu de 970 ĝis 1035 estis reĝo deNavaro.

Reĝlando Aragono (1035)

[redakti |redakti fonton]

Post la morto deSanĉo la 3-a ties filoRamiro la 1-a dum la jaro 1035 heredis la regionon Aragono kaj ĝi fariĝis sendependa reĝlando. Ramiro ampleksigis la areon de sia regado, kiu komence limiĝis al la regionoJacetania, per la akiro deRibagorza kajSobrarbe kaj per sukcesaj bataloj kontraŭ lamaŭroj.

Liaj posteulojSanĉo Ramírez (1063-1094) kajPetro la 1-a (1094-1104) sukcese daŭrigis la batalojn kontraŭ la maŭroj. Armeo subAlfonso la 1-a (1104-1134) dum la jaro1118 konkerisZaragozon kaj nomis ĝin ĉefurbo de Aragono.

La testamenton deAlfonso la 1-a, kiu heredis la reĝlandon al la kristanaj kavaliraj ordenoj, ne agnoskis la aragona nobelaro. Lia fratoRamiro la 2-a "la monaĥo", kiu tiutempe estis episkopo de la diocezoRoda-Barbastro, estis elektita reĝo. Li sekve edziĝis alInés de Poitou, nobela francia vidvino, kiu dum 1136 naskis filinon, Petronila. Jam sekvajare, dum 1137, Ramiro la 2-a aranĝis la daŭrigon de la dinastio tiumaniere ke lifianĉinigis la apenaŭ unujaran filinon kun grafo Rajmundo Berengaro la 4-a de Barcelono - la paro geedziĝis en la jaro 1150, kiam Petronila iĝis 14-jara. Iom poste Petronila iĝis reĝino de Aragono, dum Rajmundo Berengaro la 4-a regis kiel grafo de Barcelono kaj princo de Aragono, kio antaŭpreparis la postan unuiĝon de Aragono kaj Katalunio. Ramiro la 2-a retiriĝis al monaĥejo.

Kronlando de Aragono 1162 - 14a jarcento

[redakti |redakti fonton]

La filo de Petronila kaj Rajmundo Berengaro,Alfonso la 2-a de Aragono, dum la jaro 1162 iĝis grafo de Barcelono kaj post la demisio de sia patrino dum la jaro 1164 ankaŭ iĝis reĝo de Aragono. Ekde tiam la du feŭdaj ŝtatoj restis kunaj sub la sama reĝo, kvankam konservis siajn respektivajn parlamentojn, leĝarojn kaj lingvojn. Tiel kreiĝiskronlando (landoj kunigitaj per korono) tegmente unuiganta Aragonon kaj Katalunion, kiu poste ampleksigis sian teritorion al vastaj partoj de suda Eŭropo.Petro la 3-a de Aragono aŭ Petro la Granda (katalunePere el Gran) estis Reĝo de Aragono, de Valencio (kiel Petro la 1-a), kaj Grafo de Barcelono (kiel Petro la 2-a) de 1276 ĝis 1285.

Ene de la ŝtato la unuopaj regionoj - unue Aragono kaj Katalunio, poste ankaŭMajorko,Valencilando,Sicilio kaj pliaj regionoj - tenis sian internan aŭtonomecon, kun siaj apartaj leĝaro kaj parlamento, kaj nur en ekstera politiko ili aperis unuigitaj kun komuna reĝo.

La Kronlando de Aragono tiel postKastilio iĝis la dua plej grava kristana regno sur laIberia duoninsulo.

Petro la 2-a (1196-1213) rajtigis sian regadon pere de lapapo.Jakobo la 1-a (1213-76) verkigis konstitucion por la Kronlando kaj planis dividi la regnon inter siaj filo post sia morto. La plej aĝa filoPetro la 3-a tamen dominis sian fratonJakobo la 2-a de Mallorca kaj restis sola reganto de unueca Kronlando. Li dum 1282 akirisSicilio, sed sekve de tio komenciĝis milito inter la Kronlando kaj la reĝlando Francio, kio iĝis tre multekosta. Kiam la impotoj pro tio troaltiĝis, la aragona nobelaro kunvenis dum la jaro 1283, por defendi siajn rajtojn. Ili devigis la reĝon en Zaragozo subskribi ĝeneralan privilegiaron, kiu, poste ankoraŭ pliampleksigita, forte limigis la potencon de la reĝo. Ekde 1285 la plej aĝa filo de Petro,Alfonso la 3-a (1285-1291) ekregis en la iberiaj regnoj de la Kronlando, kaj la pli juna filo Jakobo ekregis en Sicilio. Alfonso same implikiĝis en multjarajn militojn kun Francio, sed ankaŭ kun Kastilio, kaj post lia seninfana morto ekregis lia frato Jakobo la 2-a, kiu al la regno aldonisSardinion kaj dum 1319 fiksis, ke la regno estu nepartigebla. Tamen Aragono, Katalunio kaj Valencilando tenis siajn proprajn nobelajn parlamentojn.

Lia filoAlfonso la 4-a (1327-1336) sukcese gvidis militojn kontraŭ la urba respublikoĜenovo kaj - kune kun Kastilio - kontraŭ la maŭroj. Ties filoPetro la 4-a(1336-1387) deklaris pacon alĜenovo, por ne plisuferigi la mediteranean komercon, reunuigis la insulon Majorko kun Aragono, sed perdis partojn de Sardio. La nobelaroj ĉiam pli fortiĝis, kvankam dum 1348 Petro venkis batalon kontraŭ nobelaj ribelantoj, provizore refortigante la reĝan potencon.

Petro la 4-a de Aragono militis kontraŭPetro la Kruela deKastilio en la konata kielMilito de la du Petroj aŭ pli precizekastili-aragona milito de 1356-1369. Dum tiom longa tempoperiodo ne estis konstanta milita interagado sed serio de konfliktoj alterne kun pacperiodoj, kiel estis kutime en tiu epoko. Petro la 1-a volis rekuperi la teritoriojn deMurcio kiuj estis venintaj sub laReĝlando de Valencio.

Lia filo Johano la 1-a (1387-1396) perdis tutan Sardion. Post la seninfana morto de li kaj la posteula fratoMartino la 1-a (1396-1410).

LaKatolikaj Gereĝoj kaj la unuiĝo kun Kastilio

[redakti |redakti fonton]

Ankaŭ post la unuiĝo kun Kastilio dum la jaro 1516 Aragono tenis siajn antaŭan liberecon kaj perdis ĝin nur post la partiiĝo por la aŭstrahabsburga dinastio dum lamilito de postveno de Hispanio (1701-1714).

Institucioj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Reĝlando_Aragono&oldid=8879037"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp