Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Rumanio. Por urbo en Israelo rigardu la paĝonArad (Israelo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilonArad (apartigilo).
Arad Rathaus 3940-43.jpg
Panorama vido de la urbodomo
Arad
Municipo
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego
 
Ĝemelurboj
Pécs • Atlit • FuŝunoGyulaHódmezővásárhelyGivatajimZrenjaninvd
Lando Rumanio
Distriktodistrikto Arad
Iama hungara departementoArad
Situo46° 11′ N,21° 18′ O(mapo)46.17666666666721.301111111111Koordinatoj:46° 11′ N,21° 18′ O(mapo)
Arad (Rumanio)
Arad (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro89 m
Poŝtkodo310...
Loĝantaro145 078(2021)
Kodo laŭ SIRUTA9271 (mun. 9262)
vdr
Rivero Mureș

Arad [arad'] (sama nomo ankaŭ en la hungara kaj germana) estas urbo enRumanio. Ĝi estas la ĉefurbo de lasamnoma distrikto (județ). Ĝi situas ĉe la riveroMureș, 547 km nord-okcidente deBukareŝto. En1910 ĝi havis63 166 loĝantojn (70 % da hungaroj, rumanoj, germanoj), en1992190 114 (rumanoj, 16 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis145 078 loĝantoj sur areo de116,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 245 loĝantoj/km².

En1945 estis alligita al ĝiAradu Nou, sude de rivero Mureș.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Ĝia unua skriba mencio estis en1131.Fortikaĵo konstruiĝis en1783. En1834 Arad iĝislibera reĝa urbo. Ĝis laTraktato de Trianon ĝi apartenis alHungario (departemento Arad). Post1920 oni alligis al ĝiMicălaca,Sânnicolau Mic kaj en1945Aradu Nou.La 7-an, 8-an kaj 10-an de novembro1846 koncertis en la urboFranz Liszt.Je la6-a de oktobro1849 tie estis ekzekutitaj 13 ĉefoficiroj de la hungara liberecbatalo en18481849 (la 13 martiroj de Arad).

Famuloj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloListo de renomaj personoj de Arad.

Esperanto en Arad

[redakti |redakti fonton]

La duahungara Esperanto-kongreso okazis en 1913 en Arad.

Fontoj

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Ficzay Dénes:Aradi krónika (Kroniko de Arad), 1997.
  • Pávai Gyula:Aradi híres emberek (Famaj personoj de Arad), 2003.
  • Katona Tamás:Az aradi vértanúk[1]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arad&oldid=8953967"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp