Kvankam nuntempe oni ofte asociigas la nomon araboj kun islamo, ankaŭ antaŭ la fondiĝo deislamo komence de la7-a jarcento multajŝemidaj popoloj de laAraba duoninsulo jam estis nomataj araboj, ekzemple fare de la ĉirkaŭaj grandaj civilizoj deMezopotamio, aparte la ekspansiemaj regnojAsirio kajBabilonio, kaj de la kronikistoj deantikva Egiptio. Tiel ekzemple la anoj de la antikva regnoNabateo kun sia ĉefurboPetra de tiuj ĉirkaŭaj regnoj konsideriĝis araboj. Supozeble tiuj regnoj ankaŭ konsideris lahebreojn, la loĝantojn interalie deIzraelo kunSamario,Judio kajEdomo, araboj, ĉar ili same vivis en laAraba duoninsulo, kaj en la jarmilojantaŭ nia erao kompreneble ankoraŭ tute ne konatis iu konstruata antagonismo inter la malnovega religio dejudismo kaj la nova religio deislamo aldonita ekde la7-a jarcento de nia erao.
La araboj kunportis sian kulturon (i. a. la nuntempajciferoj estas arabdevenaj) al laHispana duoninsulo, poste subigis ilin laOtomana Imperio. Post laUnua Mondmilito,Britio kajFrancio transprenis de la Otomana Imperio la potencon kaj elformis t.n.mandatojn. iom post iom ĉiu araba lando akiris sian sendependecon.
La arabaj landoj lokiĝas sur grandaj rezervoj denafto. Ili eluzis tiun fakton en1973, kiam pro milito interIsraelo kaj Egiptio kaj Sirio ili ne eksportis nafton, tiel 4-obliginte lanaftoprezojn (Vidu laNaftokrizo de 1973). Tio kaŭzas ekonomian problemojn en ĉiu lando, sed tio rapidigis la ŝuldiĝon de la dua,tria mondo al launua. Launua mondo (evoluintaj kapitalismaj landoj) sukcese travivis tiun naftoŝokon kaj ellaboris energiŝparajn ilojn, interalie konstruisatomcentralojn.
Laaraba mondo neniam estis unueca, ĉar vivas inter la araboj diversaj kutimoj en la landoj . KvankamNASSER (kaj posteKADHAFI) provis unuigi la arabajn landojn, tio ne sukcesis, pro la diversaj eksteraj apogantoj de la landoj (Usono ĉiam apogis la emiratojn, Saud-Arabion, Israelon en la regiono), kio kaŭzas ĉiam malkonsenton inter la arabaj landoj eĉ en laAraba Ligo, politika organizo de la arabaj landoj.
La riĉa naftorezervo ebligis ĝis hodiaŭ la konserviĝon de la triba, vira socio (Patriarkismo).
Araba dancistino el Alĝerio (National Geographic Magazine, 1917).Eugène Delacroix (1850): Arabo atakita de leono.
LaŭFrancisko Azorín la araba arto estasArto el la araboj aŭ ĝin imitanta. Laarkitekturo estis elvolba, tre ornamplena per ĉizaĵoj,azulehoj, k. brilaj koloroj. Ĝiaj 5 skoloj nomiĝas: sirio- egipta, mogreba, persa, turka kaj hinda.[1]
Araba kuirarto (arabe: مطبخ عربي) estaskuirarto de la araboj, difinita kiel la diversaj regionaj kuirartoj en la araba mondo, elMagrebo al laFekunda duonluno, kaj la Araba Duoninsulo. La kuirartoj ofte estas jarcentaj kaj reflektas la kulturon de granda interŝanĝo despicoj, herboj kaj manĝaĵoj.