Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Arabia Petraea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestroTrajanus

Arabia (lalatina vorto por "Arabio") respektiveArabia Petraea (laŭ la antikva urboPetra) estisprovinco de laRomia Imperio.

Arabia Petraea, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis la duoninsulonSinajo, la okcidenton de la hodiaŭa ŝtatoJordanio, kaj iom el la hodiaŭajSirio kajIsraelo: la antikvan regnonNabateo.

Dum la epoko inter la jaroj150 antaŭ ĝis105 post Kristo la nabateaj triboj estis unuiĝintaj al potenca reĝlando, kiu etendiĝis de la duoninsuloSinajo ĝis Norda Arabio. Dum la jaro85 antaŭ Kristo la nabatea armeo konkerisDamaskon. Sub la romia armeestroGnaeus Pompeius Magnus la nabaetanoj iĝisvasaloj de laRomia Imperio, sed sukcesis gardi la unuecon de la nabatea regno. Nur sub la romia imperiestroTrajano ili dum la jaro106 perdis la relativan suverenecon kaj sub la provinconomoArabia Petraea integriĝis en laRomian Imperion.

Origina ĉefurbo de la antikva Nabateo respektive de la romia provincoArabia Petraea - kiel jam indikas la dua parto de la nomo - estis la antikva urboPetra. Baldaŭ tamen la urboBosra en la hodiaŭaSirio iĝis la provinca centro.

Arabia petraea estis inter la imperiestraj provincoj. Najbaraj provincoj estisAegyptus okcidente,Iudaea (do Judio, ekde la jaro135 Syria Palestina) en la nordokcidento kajSyria norde. Sude ĝi limis al laGolfo de Akabo kaj oriente al laaraba dezerto. Ekde la jaro395 la provinco apartenis al laBizanca Imperio.

v  d  r
SPQRProvincoj de la Romia Imperio (en117)SPQR
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Arabia_Petraea&oldid=8952817"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp