Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Araba skrib-sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elAraba skribsistemo)

Araba skribo estasskribsistemo uzata por skribi kelkajn lingvojn de Azio kaj Afriko: kiaj laaraba,mandinkaj dialektoj,sorana lingvo aŭ centra kurda, luriaj dialektoj,persa,urdua,paŝtoa, kaj aliaj.[1] Eĉ ĝis la 16a jarcento, ĝi estis uzata por skribi kelkajn tekstojn en laarabhispana.[2] Ĝi estas la triaplej amplekse uzata skribsistemo en la mondo, post lalatina kaj laĉina.[3]

La araba skribo estas skribata de dekstro maldekstren enkursiva stilo. En plej kazoj la literoj transskribas konsonantojn, aŭ konsonantojn kaj malmultajn vokalojn, kaj tiele plejarabaj alfabetoj estasabjad.

Tiu skribo estis unue uzata por skribi tekstojn en la araba lingvo, ĉefeKorano, la sankta libro deIslamo. Kun la etendo de Islamo, ĝi iĝis uzata por skribi lingvojn de multaj diversajlingvofamilioj, kio kondukis al la aldono de novaj literoj kaj de aliaj simboloj, kaj tiele kelkaj versioj, kielkurda,ujgura, kaj malnovabosna iĝisabugidaj aŭ verajalfabetoj. Ĝi estas ankaŭ la bazo por la tradicio dearaba kaligrafio.

La araba skribo havas la kodojnISO 15924araba kaj160.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Mahinnaz Mirdehghan. 2010. Persian, Urdu, and Pashto: A comparative orthographic analysis.Writing Systems Research Vol. 2, No. 1, 9–23.
  2. Exposición Virtual. Biblioteca Nacional de España. Bne.es. Alirita 2012-04-06 .
  3. Arabic Alphabet. Encyclopaedia Britannica online. Arkivita ella originalo je 26a de Aprilo 2015. Alirita 2015-05-16 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Araba_skrib-sistemo&oldid=8925331"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp