Kiel alfabeto de la lingvo de laKorano, sankta por laislamanoj, ĝia influado etendiĝis kune kun tiu de laIslamo. Hodiaŭ oni ĝin uzas por skribi lingvojn tute malsimilaj al laaraba, kvankam ĝia emo ne skribivokalojn malfaciligas la uzon: lapersan, laurduan kaj laazerbajĝanan enIrano. Lamaorean, oni povas skribi ĉu per araba, ĉu per latina alfabeto, kvankam tiu ĉi fariĝis oficiala. Historie, lamoriskoj skribis lahispanan lingvon kaj liajn latinidajn variantojn (kiun ili nomis عجميةaĝamija, «fremda, ne-araba») per la araba alfabeto, por verkoj ĉefe religiaj. Ĝis1928, oni skribis per la araba alfabeto ankaŭ laturkan ĝis la reformoj deKemal Atatürk en la1920-aj jaroj. Poste ĝi estis rekuperata oficiale fare de la turka registaro en2014, kvankam nur por la religia medio.
La araba alfabeto havas karakterojn similajn al lahebrea alfabeto, tio estas ke ĝi estasabjad. Tio referencas al la fakto ke la mallongaj vokaloj ne transskribatas en la majoritato de libroj kaj publikaĵoj, sed male ili dedukteblas el la kunteksto. Tiu situacio malgraviĝas pro la fakto ke laŝemidaj lingvoj metas la plej parton de sia signifaro en konsonantoj kaj longaj vokaloj, kiuj ja estas literumataj. La araba alfabeto havas 28 literojn. La araba aktuala skribo datas de la 4-a jarcento kaj ricevis la nomonnasĥî por diferencigi ĝin disde la primitiva skribo pli rondecforma nomatakufa, proKufa.
La araban oni skribas de dekstre maldekstren. La araba skribsistemo estas ligata kaj kursiva, pli ol simpla sucedo de karaktroj unuopaj. Krom aliaj konsekvencoj, too implicas ke la formo de la litero estas influata de la pozicio kiun ĝi okupas en la vorto kaj tiele ĝi ŝanĝiĝas jene: ekzistas izolita, komenca, meza kaj fina formoj. Kelkaj literoj, tamen, ne ligiĝas al la antaŭa (dekstra) aŭ la sekvanta (maldekstra) litero, aŭ ambaŭ. En tiuj kazoj mankas unu aŭ du el la menciitaj formoj kaj ĝin/ilin anstataŭas respektive la komenca, la fina aŭ la izolita formo de la litero. La araba alfabeto ne havas majusklojn kaj ne eblas la dividon de vorto fine de linio; tamen, eblas plilongigi la ligilojn inter literoj tiom kiom oni deziras, kun la celo ke la teksto restu enliniigita. La duoblaj konsonantoj estas indikataj pertaŝdid aŭŝadda, (simbolo simila al malgranda 'w', sed pli rondecforma) kiun omi metas super la duobligita litero.
Estas diversaj literumaj sistemoj kiaj laDIN 31635 kaj la SATTS (Standard Arabic Technical Transliteration System - Sistemo de teknika transliterumado de la normiga araba) esta normigo kiun uzas laUsona Armeo por transskribi la araban alfabeton per literoj de lalatina alfabeto.
Laaljamía,alyamía aŭaljamiado estas la skribsistemo per arabaj literoj de latinidaj lingvoj parolataj de la loĝantaro deAl-Andalus dum la malfruaj epokoj de la islama Hispanio kaj ankaŭ poste fare demoriskoj; dume la latino pluestis uzata kaj same kiel la ĵus kreitaj latinidaj lingvoj, estis skribitaj per arabaj karaktroj foje pro la granda influo kaj prestiĝo de la skribita araba kaj foje ĉar tiuj estis la nuraj konatajkaraktroj.
Estus malfacile adapti la klasikajn arabajn liternomojn al Esperanto pro tri similaj paroj (po du literoj sonas simile alta,ha kajkaf) kaj pro la sonoj [θ] kaj [ð]. Adapti anstataŭe la nomojn el iu moderna dialekto solvas tiujn problemojn, ĉar la konsonantoj influas la apudajn vokalojn, tiel ke oni havas ekzemple nomojn similajn alte kajta, kaj ĉar kelkaj dialektoj anstataŭigas la sonojn [θ] kaj [ð], ekzemple per [s] kaj [z].
Egiptaj nomoj estas uzataj, ĉar estas aparte facile informiĝi pri ili: ekzemple, oni facile trovas en YouTube scenon el la infanprogramoSezamostrato, en kiu oni kantas la alfabeton. Oni ricevus tamen similan rezulton, se oni uzus la nomojn el iuj aliaj dialektoj.
La adapto estas konsekvenca en la senco, ke la sama araba sono en du lokoj iĝas la sama litero en Esperanto. Ekzemple, ĉar ni adaptas [kæːf] alkef por distingi ĝin de [qɑːf], ni devas simile adapti [læːm] allem, ĉar ĝi havas la saman vokalon.
Landoj kie la araba alfabeto estas la nura oficiala ortografio
→
Landoj kie la araba alfabeto estas uzata oficiale kun aliaj ortografioj.
La araba alfabeto grupiĝas la literojn laŭ grafika simileco. Multaj grafemoj havas saman bazan trajton kaj distingiĝas inter si pere de punktoj situaj super aŭ sub la propra litera trajto. Tiuj punktoj estis ekuzataj en la epoko de laIslama ekspansio: ĝis tiam, la skribado estis uzata malmulte kaj ofte kiel speco destenografio por persona uzado por prilabori registrojn, kontraktojn, kvitancojn ktp. La necesoj ligataj al la administracio de la nova islama ŝtato, same kiel al la ĝusta transigo de laKorano faris necesa la perfektigon de la skribsistemo. La literoj reprezentas konsonantojn. En okazo de neceso oni uzas diakritajn signojn aldonajn por prezenti la mallongajn vokalojn. Tiuj signoj estas uzataj ĉefe en instrusistemaj tekstoj kaj en skribaĵoj kies ĝustavokalizo estas konsiderata speciale grava, kiel la Korano. Fakte, ili estis kreitaj precize por certigi la ĝustan transigon de la sankta libro, ĉefe inter nearabaj islamanoj.
Se oni ne uzas la vokalajn diakritojn, kio estas la okazo en la majoritato de la tekstoj, por ĝusta legado kaj kompreno la leganto devas koni la vorton aŭ male devas dedukti la ĝustan vokalizon laŭ tiesmorfologio kaj laŭ ties kunteksto. Tiu estas karaktero komuna al ĉiuj alfabetaj ŝemidaj skriboj. Ekzemploj:
Lavorto KTB (كتب) legeblaskataba (li skribis),kutiba (ĝi estis skribita) aŭkutub (libroj). Estos lakunteksto kio havigos la ŝlosilojn e dé las pistas para la correcta lectura.
La vorto 'STKTB (استكتب) legeblas nuristaktaba (li petis ke iu skribu), ĉar ĝi estas la nura vokalizo ebla laŭ la reguloj de la morfologio por vortoj kun la formo 'ST123 (kie la ciferoj indikas la tri konsonantojn de la radiko de la vorto, ĉiokaze KTB, "skribi").
La longaj vokaloj povas esti deduktitaj el la esto de la duonkonsonantoj ي (Y) kaj و (W), kiuj ĝenerale aperas unuigitaj al la mallongaj vokaloji kaju por havigi la longaj korespondantojn, kaj per la signoálif ( ا ), kiu havas la saman funkcion kun la vokaloa.
Krom malmultnombregaj esceptoj, al ĉiugrafemo korespondas po unufonemo, tio estas, nek estas sensonaj literoj nek literoj kiuj en precizaj pozicioj, aŭ unuigitaj al aliaj, havas diferencan valoron al tio kiu korespondas al ĝi dekomence.
En la araba kielparola lingvo kelkaj literoj havas variajn valorojn diferencajn al tiuj kiujn ili havas enklasika araba. Tre ofte, tiuj surlokaj partikularecoj de prononcado plurestas kiam la parolanto klopodas uzi lanormigan araban, pro tio kio estas indikata en la ĉapitro pri priskribo de la literoj. Sed endas klarigi ke la moderna normiga araba havas ankaŭ normigan prononcadon, kiu estas tiu kiun oni instruas en la lernejoj kaj kiu estas konsiderata universale kiel "la plej bona". Tiele kvankam multaj egiptianoj prononcos "ʔalbek" anstataŭ "qalbuk" kiam parolas hejme, ajna araba televida parolanto, ĉu egipta ĉu de alia lando, prononcos ĉiam la litero qaf kielplozivouvulara.
Kelkaj literoj havas saman formon sed estas diferencataj laŭ havo de unu, du aŭ ĝis tri punktoj ĉu supre ĉu malsupre. La diversaj variantoj plej ofte reprezentas tre proksimajn sonojn.[2]
Álif (ا): Ĝi ne havas difinitan sonon. Ĝi povas utili kiel tenilo por komenca vokalo, porhamza, por reprezenti longan vokalona, aŭ por utilli kiel ortografia distingilo por precizaj finaĵoj. Ĝi ne ligiĝas al la venonta litero (kvankam ja al la antaŭa) kaj ĝi havas nur unu formon, tiu de vertikala trajto.
Ba' (ب): Ĝi estas simpla horizontala trajto kun unu punkto suba. Ĝi legatas kiel la literob enboato. Ĝi ligiĝas al la venonta litero.
Ta' (ت): Ĝi estas kiel la antaŭa sed kun du punktoj supre kaj neniu sube. Ĝi sonas kiel lat de la vortoeta.
Tha' (ث): Ĝi sonas kiel la sono de laz en lahispana deHispanio enrezar,zona, aŭ kiel la sono anglalingva deth dethink. En kelkaj dialektoj, kiel por ekzemplo la maroka, ĝi kutime prononcatas same kiel lata'. Ĝi estas kun sama trajto de la du antaŭaj sed kun tri punktoj supre. Same kiel ĉe tiuj, ankaŭ ĝi ligiĝas al la venonta litero.
Ğim aŭŶim (ج): Ĝi sonas kiel lafranca j aŭ, pli forte, kiel laanglalingva j. Ĝi ligiĝas al la venonta litero, kaj estas skribita kiel brovo kun unu suba punkto, kun fina trajto duoncirkla se ĝi estas en pozicio ĉu fina aŭ izola. En laegipta dialekto kaj aliaj lokaj variantoj ĝi prononcatas kiel laplozivog enringo.
Ḥa' (ح): Ĝi estas tute sama al la antaŭa litero sed sen la suba punkto. Ĝi reprezentas sonon iele simila al la literoho enEsperanto, nome tranĉa spirado farita en lafaringo.
Ḫa' (خ): Ĝi estas sama al la du antaŭaj literoj sed kun punkto supre la litero kaj ne en ties interno. Ĝi reprezentas la sonon de la literoĥo enEsperanto, kiel enĈeĥio, eĉ prononcata sufiĉe forte en araba.
Dal (د): Ĝi reprezentas sonon iele simila al lad komence de vorto, kiel endubo. Ĝi ne ligiĝas al la venonta litero kaj ĝi havas nur unu formon.
Ḏal (ذ): Ĝi reprezentas sonon iele simila al tiu de la sufikso-ado en Esperanto, aŭ la anglalingvath enthis. Ĝi aspektas tue egala al la antaŭa litero sed ĝi havas unu punkton supre dum la antaŭa havas neniun. Ĝi prononcatas ofte kiel lazay aŭ kiel ladal en parola araba.
Ra' (ر): Ĝi reprezentas sonon iele simila alr enkara. Ĝi havas la formon de simpla descenda trajto. Ĝi ne ligiĝas al la venonta litero kaj ĝi havas nur unu formon.
Zay (ز): Same kiel ĉe la antaŭa sed kun unu punkto supre. Ties sono estas tiu de voĉas, kiel ĉemuso aŭ ĉe laalofono des en la vortomusko.
Sin (س): Ĝi reprezentas sonon iele simila des. Ties ĉefa trajto estas de du valoj, kun fina trajto malsupren en la okazoj de fina aŭ izola pozicio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
Shin (ش): Ĝi reprezentas sonon iele simila deŝ en Esperanto,sh anglalingva,schgermana,sciitala, aŭch franclingva kajportugala. Estas same skribita kiel la antaŭa sed kun tri punktoj supre.
Ṣad (ص): Ĝi reprezentas sonon iele simila als sed prononcata laŭ speciala maniero, nomitaemfaza. Tiu emfazaj literoj prononcatas per la malantaŭa parto de la lango iom pli alta ol normale, kio modifas latembron de la apudaj vokaloj malheligante ilin iomete, kaj ĝi eĉ tuŝas aliajn apudajn konsonantojn.
Ḍad (ض): Estas emfazad. Ĝi estas laŭ aspekto egala al la antaŭa litero sed kun unu punkto supre. La araba lingvo nomiĝis lalingvo de la Ḍad, ĉar kelkaj kredis ke tiu fonemo estas unika de la araba, kvankam eble tio ne estas certa. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
Ṭa' (ط): Estas emfazat absolute senvoĉa. Ĝi havas nur unu formon. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
Ẓa' (ظ): Estas emfazad. Estas interdenta fonemo prononcata senprobleme metante la langon inter la dentoj kaj prononcanted, sed krome enfazigante ĝin. Estas laŭ aspekto egala al la antaŭ litero, sed kun unu punkto supre. En la dialektoj deMagrebo ĝi kutime prononcatas kiel laḍad.
ʿayn (ع): Ĝi ne havas similaĵon en ajna eŭropa lingvo. Ĝi estasfrikativa sono produktita per kuntiriĝo de la faringo. Ĝi havas tri formojn kaj ĝi ligiĝas al la venonta litero.
Ġayn (غ): Ne estas sono simila en alia lingvo, ĉar kvankam temas pri sono simila al lag en hispanlingvaagotado, la araba estas sono multe pli forta. Ĝi similas iom ankaŭ al lar franclingva. Ĝi havas saman formon kiel la antaŭa sed kun unu punkto supre.
Fa' (ف): Ĝi sonas kielf. Ĝi reprezentatas per malgranda ringeto kun unu punkto supre, kun unu fina trajto antaŭen por la fina aŭ izola pozicio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero. En Magrebo ankoraŭ eblas trovi en skribaĵoj de la19-a jarcento kaj de la20-a jarcento la letra fa' kun la punkto sube de la litero ( ڥ ) reprezentante la signon ﻒ laqaf.
Qaf (ق): Ĝi povus esti proksima al fortak prononcata ĉe la uvulo. Ĝi estas egala al la antaŭa, kun du punktoj anstataŭ unu, sed la fina trajto faratas sub la linio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero. En multaj dialektoj ĝi prononcatas kun la sono deploziva voĉa atako de lahamza, kaj en aliaj kiel voĉa qaf [ɢ] aŭ plozivag [g].
Kaf (ك): Sono dek enkapo. Ĝi havas du formojn diferencajn elekteblajn kiam ĝi estas en fina pozicio. Tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
Lam (ل): Ĝi reprezentas sonon iele similal. Ĝi skribiĝas kiel vertikala trajto, kaj ĝi diferencatas de la álif en tio ke tiu ja ligiĝas al la venonta litero. Kiam sekvas ĝinálif, formas la kunmetaĵonلا, nomita lam-álif.
Mim (م): Sonom. Ĝi havas tri eblajn formojn kaj tiu litero ligiĝas al la venonta litero.
Nun (ن): Sonon. Ĝi skribiĝas kiel la grupo de laba,ta' kajṯa', escepte ĉe la formoj fina kaj izola kiuj eliras sub la linio.
Ha' (ه): Sono de milda spiraĵo, kvazaŭ la prononco dej de la regionoj de la sudo deHispanio kaj en lakaribia zono, aŭ la spirah de laangla kajgermana. Ĝi havas tri formojn kaj tiu litero ligiĝas al la venonta litero. Kun la du punktoj de lata' ĝi formas latāʾ marbūṭa (ة), kiu ĝenerale indikas lafemeninan genron.
Waw (و): Ĝi havas nur unu formon kaj ĝi kuniĝas kun la antaŭa sed ne kun la venonta. Kiel konsonanto ĝi reprezentas duonvokalon kiel laŭ enantaŭa; ĝi povas utili por indiki longan vokalonu aŭ de tenilo por lahamza.
Ya' (ي): Ĝi kuniĝas kun la con la venonta kaj skribiĝas kielba,ta' kajṯa' en komenca kaj interna pozicio, sed ĝi havas proprajn formojn izolan kaj finan. Kiel konsonanto ĝi reprezentas duonvokalon kiel laj de Esperanto ekzemple enjeno; kiel vokalo, ĝi indikas longani, aŭ ĝi povas utili kiel tenilo por lahamza. Ĝi posedas la varianton ى, kiu nomiĝasálif maqsura kaj ĝi uzatas kiel finaĵo; ĝi prononcatas tiam kiel longaa.
Hamza (ء): estas helpografemo de la araba alfabeto, hibrida inter litero kaj diakrito; ĝi indikas tion kio estas nomata 'vokala atako' aŭ 'alta glotalo', nome ploziva glotala sono simila al tiu kiun povas fari la hispanoj kiam diras "mira a Ana", se oni volas separi la sonojna inter la tri vortoj por ke oni bone komprenu. Tiuj malgrandaj paŭzoj estas glotalaj frapoj similaj al la hamza. Depende de ties situacio en la vorto, ĝi aperos sen tenilo, aŭ muntata superálif,waw aŭya'. En parola araba ĝi kutimas malaperi.[3]
Shádda ( ّ ): indikas la duobligadon aŭ longan kvanton de la konsonanto super kiu ĝi estas skribita.[3]
Tanwin ( ً ٍ ٌ ): ĝi konsistas en la aldono denun fina alsubstantivo aŭadjektivo kio ĝenerale indikas ke ĝi estas totaledeklinaciebla kaj sintakse nedeterminata. Tamen, kelkajpropraj nomoj, kiuj estas semantike difinitaj substantivoj, devenas el substantivoj origine nedeterminataj kaj tiele ili konservas la nunacion. Ekz.: مُحَمَّدٌ,Muḥammadun, «Mahomedo».[3]
Tāʾ marbūṭa (ة): estas varianto de la literota' kiu estas uzata nur fine de vorto, indike ĝenerale la finaĵon deina genro. Enmoderna normiga araba ĝi reprezentas la finan sonon /-a/ kaj, kiam ĝi estas en konstrukta stato, /-at/.[3]
La frazoZabān-i Urdū-yi Muʿallā ("La lingvo de elstara kampo") verkita en Nastalika skribo kaj urdua lingvo.
Araba skribsistemo estasskribsistemo uzata por skribi kelkajn lingvojn de Azio kaj Afriko, kiaj laAraba,Mandinkaj dialektoj,Sorana lingvo aŭ Centra Kurda, Luriaj dialektoj,Persa,Urdua,Paŝtoa,Svahila kaj aliaj.[4] Eĉ ĝis la 16-a jarcento, ĝi estis uzata por skribi kelkajn tekstojn enarabhispana.[5] Ĝi estas la dua aŭ triaplej amplekse uzata skribsistemo en la mondo, post lalatina kaj laĉina (kvankam pri tiu lasta depende de la konsideroj).[6] La araba skribo estas skribstade dekstro maldekstren enkursiva stilo. En plej kazoj la literoj transskribas konsonantojn, aŭ konsonantojn kaj malmultajn vokalojn, kaj tiele plej arabaj alfabetoj estasabjad. Tiu skribsistemo estis unue uzata por skribi tekstojn en la araba, ĉefe laKorano, la sankta libro deIslamo. Kun la etendo de Islamo, ĝi iĝis uzata por skribi lingvojn de multaj diversajlingvofamilioj, kio kondukis al la aldono de novaj literoj kaj de aliaj simboloj, kaj tiele kelkaj versioj kielkurda,ujgura, kaj malnovabosna iĝisabugidaj aŭ verajalfabetoj. Ĝi estas ankaŭ la bazo por la tradicio dearaba kaligrafio.
Ajnaokaze, la legado postulas ian gradon de kompreno de la teksto kaj de kono de la gramatiko. Pro tiu tialo, malgranda grupo de akademianoj proponis en la1920-aj jaroj adopti la latinan alfabeton, same kiel jam estis farintaTurkio, argumentante ke "aliaj popoloj legas por kompreni; ni devas kompreni por povi legi". Fakte la araba alfabeto estis rekuperita oficiale de la registaro turka en 2014, sed nur por la religia medio. La propono estis malakceptita, sed restis malferma la polemiko pri tio, ĝis kia punkto tiu skribsistemo malfaciligas la alfabetigadon. Nuntempe ekzistas tendenco opinii, ke la problemoj de alfabetigado estas ĉefe ekonomiaj kaj politikaj, ĉar ŝajne ne montras malfacilon enIsraelo, kiu havas similan skribsistemon, kaj same en landoj kielĈinio aŭJapanio, kondiĉe ke oni havas necesajn rimedojn kaj politikan volon.
Estas tri tipoj de ciferoj en la araba skribsistemo; unuflanke estas la orientaj ciferoj, dividitaj en: arabaj, uzataj ĉefe en la tutaMaŝreko, kaj persaj, uzataj en la araba skribo deIrano,Pakistano kajBarato. Aliflanke estas la nomataj arabecaj ciferoj, de komuna uzado en la plej parto de la mondo, uzataj en la landoj de laMagrebo. Ĉiuj tamen devenas deHindio, en diversaj epokoj.
Arabaj ciferoj estas, proprasence, la formo de la ciferoj uzataj en la araba lingvo: ٩ ٨ ٧ ٦ ٥ ٤ ٣ ٢ ١ ٠.
Moderna araba telefona klavaro kun du formoj de arabaj ciferoj: okcidentarab/eŭropaj ciferoj maldekstre kaj orientarabaj ciferoj dekstre.Arabaj ciferoj.Arabaj kaj eŭropaj ciferoj en trafiksignalo en Abu Dabi.
Nikola Raŝiĉ en sia eseoDigrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[7] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome laskribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektasalfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri duortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiajskizoskribio kajskizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj enBalkanio ĝisMoldavio ĉefe rilate al lacirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de laaraba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas enHindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo deBosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.
↑Enclopaedia Britannica online (ed.). «Arabic Alphabet».[1][rompita ligilo] Konsultita la 25-an de marto 2017.
↑Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–2.ISBN 84-7472-017-6.
↑3,03,13,23,33,4Corriente, Federico (1980). «Lección 3.ª: Grafonomía». Gramática árabe. Madrid: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura. pp. 41-51.ISBN 84-7472-017-6.
↑Mahinnaz Mirdehghan. 2010. Persian, Urdu, and Pashto: A comparative orthographic analysis.Writing Systems Research Vol. 2, No. 1, 9–23.
Mumisa, Michael (2003), Introducing Arabic, Goodword Books,ISBN 81-7898-211-0
Procházka, S. (2006), ""Arabic"", Encyclopedia of Language and Linguistics (2-a eld.)
Thelwall, Robin (2003). "Arabic". Handbook of the International Phonetic Association a guide to the use of the international phonetic alphabet. Cambridge, UK: Cambridge.ISBN 0-521-63751-1.
Vaglieri, Laura Veccia, Grammatica teorico-pratica della lingua araba, Rome: I.P.O.
Versteegh, Kees (1997), The Arabic Language, Edinburgh University Press,ISBN 90-04-17702-7
Watson, Janet (2002), The Phonology and Morphology of Arabic, New York: Oxford University Press,ISBN 0-19-824137-2