Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Araba imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Araba imperio
632 – 1517
historia lando • kaliflandoimperioIslama ŝtato
Geografio
La Abasida Kaliflando dum regno de Harun ar-Raŝid
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
 
Partoj
Raŝiduna KaliflandoOmajada kaliflandoAbasida KaliflandoKaliflando de KordovoFatima kaliflandovd
vdr

Laaraba imperio (aŭKaliflando) (632-930) disvolviĝis kaj regnisdum la tri jarcentoj postMohamedo. Ĝi regis la landojninterHispanio kajBarato, disvastiginteislamon tra ĝiajn landojn kaj forminteislaman civilizon.

Estas tri periodoj de la imperio:

Sub la umajada dinastio, la imperio ekspansiis per teritoriaj konkeroj, sub la abasida la imperio islamiĝis kaj fariĝis gloracivilizo.

La imperiestro estis lakalifo. La fruaj kalifoj estis piaj, sed poste la kalifoj fariĝis riĉaj, diboĉaj kaj makiavelaj.

Aldone al la du dinastioj, estis tria, subtera dinastio: la dinastio de Mohameto mem, per lia filinoFatima. La estroj de la dinastio, laImamoj, estis la posteuloj de Mohameto, sange kaj spirite, sed, escepte deAli, ne politike.Ŝijaismo rigardas ĝin kiel la rajta dinastio,la Imamo kiel la rajta estro de la islama mondo. Sed la dinastio estis venkita je labatalo de Kerbala.

Pro la tiama malforto de la persoj kaj labizanca imperio, la araba imperio rapide konkeris la landojn inter Hispanio kaj Barato. NurFrancio povis haltigi la venkon de okcidentaEŭropo.

Sedislamo mem ne estis disvastigita tiel rapide. La plimulto de la imperio ne estis islama ĝis la9-a jarcento. En la fruaj jaroj de la imperio, islamo nur estis la genta religio de la arabaj regantoj. Sed la nova fido kreskis tra la imperio: ĉar islamanoj ne devis pagi imposton, ĉar la kristanaeklezio persekutis herezulojn (ekzemple, lanestorianojn). Islamo esence estiskristanismo senJesuo Kristo, la Jesuo Kristo kies naturon la herezuloj disputis.Zoroastrianismo kajmanikeismo ankaŭ forvelkis dePersio sub la imperio.

Inter aliaj, la imperio naskisŝarion kajfalsafismon.

Bagdado kaj la fekunda kamparo ĉirkaŭa fariĝis la koro de la imperio sub la abasida imperio.

En la10-a jarcento la imperio kadukiĝis kaj sendependaj komandantoj de laselĝukaj turkoj regis. Teorie la komandantoj estis sub la imperiestro, sed pro la falo de imposta enspezo, la brako de la imperiestro estis malforta. Imposta enspezo falis ĉar la imperio islamiĝis kaj la kampoj fariĝiseluzitaj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Araba_imperio&oldid=8868432"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp