Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP.
Arĝentajkristaloj produktitaj perelektrolizo.Francaj moneroj (1960) el arĝento (Francoj havas la saman vorton pri "arĝento" kaj "mono").Arĝentito.Bromia klorargirito (embolito), Chañarcillo [ĉanjarZIjo], Provinco Copiapó,Regiono Atakamo,Ĉilio. Grando: 5.0 x 4.7 x 1.0 cm.
La nomo de la arĝento devenas de lalatinaargentum kaj de la grekaἄργυρος,[1] respektive nomoj de lametalo en tiuj lingvoj, derivitaj elhindeŭropa radiko kiu signifas 'brila'.[2] De la latina derivas la nomoj de la arĝento en la majoritato de lalatinidaj lingvoj, kiel en lafrancaargent, laitalaargento kaj larumanaargint, sed ne en lahispana (plata) kaj laportugala (prata).
Estas du naturaj izotopoj:107Ag estas la plej ofta izotopo, kiu estas 51.84% jemaso, dum109Ag estas 48.16% je maso. 28 nenaturaj radiadaj izotopoj estas igitaj.
Arĝentarto estas laarto prilabori artisme produktojn kaj objektojn el arĝento kaj etende kun aldono de aliajvalormetaloj (oro,bronzo ktp) aŭgemoj. La artisto kiu faras tiun laboron estas nomitaarĝentisto aŭarĝentartisto nomemajstro kiu prilaboras artajn objektojn el arĝento. La terminoj "arĝentisto" kaj "oraĵisto" ne estas precizesinonimoj ĉar la teknikoj, trejnado, historio, kajgildoj estas aŭ esti ege la samaj sed la fina produkto povas ege varii same kiel la gamo de kreitaj objektoj. Tamen plej oraĵisto iam laboris per arĝento dum la malo ne estas tiom ofta.
Proksimume la 70% de la tutmonda produktado de arĝento estas uzata por industriaj celoj, kaj la 30%, por financaj celoj; granda parto de tiu metalo estas uzata enjuvelarto, sed ties plej gravaj uzoj okazas en lafota industrio,kemio, medicino kaj elektroniko.
Medicino. Spite lavenenecon de la arĝento, ĝi estas ĉefe aplikebla en ekstera uzado. Unu ekzemplo estas laarĝenta nitrato, uzata por nuligi la verukoj kaj aliajn haŭtajn aŭ muskolajn ekskreciaĵojn.
Elektro. La kontaktiloj de elektraj generatoroj deelektraj dizellokomotivoj havas kontaktilojn (de proks. 1 in. de dikeco) de pura arĝento; kaj tiuj maŝinoj havas elektran motoron en ĉiu rado aŭ akso. La dizela motoro movas la generatoron de elektro, kaj oni devas aldoni ankaŭ la kontaktilojn de la ŝaltiloj aŭ de la hejmaj pulsiloj de plej bona kvalito kiuj ne uzaskupron (pli malmultekosta).
Fabrikado despeguloj de granda respeguleco de la lumo videbla (la plej oftaj estas fabrikataj elaluminio).
Usona aglo el arĝento.
La arĝento estas uzita por fabrikimonerojn ekde 700 a.K., dekomence kunelektrumo, nome naturaalojo eloro kaj arĝento, kaj poste el pura arĝento.
En juvelarto kajarĝentarto por fabriki grandan varion de artikoloj de ornamado kaj de hejma uzado ĉiutaga, kaj kun malplia grado de pureco, en artikoloj destraso.
En la muntado dekomputiloj oni uzaskombinaĵojn formataj ĉefe el pura arĝento por unuigi la lamenon de lamikroprocezilo al la bazo de la malvarmigilo, kaj tiele malvarmigi la procezilon, pro iliaj propraĵoj porvarmokonduktivo.
LaŭFrancisko AzorínArĝento estasBrileblanka valora metalo, uzata por artaj objektoj k. monero.[3] El tio li derivigasarĝenti kielsurkovri per maldika tavolo de arĝento,arĝentisto,arĝentkolora kajarĝentsona.[4]
Arĝento estis unu el la sep metaloj konataj en la antikveco de la prahistoriaj homoj kaj kies malkovro estas tiele perdita en la frua komenco de la historio de la homaro.[5] Pli precize, la tri metaloj de la grupo 11, nome kupro, arĝento kaj oro, estas en la elementa formo en la naturo kaj estis probable uzata kiel la primitivaj formoj de mono kontraste al la simplanatura interŝanĝo.[6] Tamen, male al la kupro, la arĝento ne kondukis al la kresko de lametalurgio pro ties malalta struktura forteco, kaj estis plej ofte uzata orname aŭ kiel mono.[7] Ĉar arĝento estas pli reakcia ol la oro, la liverado de natura arĝento estis multe pli limigitaj ol tiuj de oro.[8] Por ekzemplo, arĝento estis pli multekosta ol oro en Egipto ĝis ĉirkaŭ la 15a jarcento a.K.:[9] ŝajne la egiptoj separis la oron el la arĝento pere de varmigado de metaloj kun salo, kaj poste malpliigante laarĝentan kloridon produktita al la metalo.[10]
Arĝento estis uzata dum miloj da jaroj por ornamaĵoj kaj iloj,komerco, kaj kiel bazo por multaj monersistemoj. Ties valoro kiel valormetalo estis dumlonge konsiderata duaranga nur post oro. La kemia simbolo Ag derivas el laLatina vorto por "arĝento", nomeargentum (kompare kunantikva greka ἄργυρος,árgyros), el lapra-hindeŭropa radiko *h₂erǵ- (iame rekonstruita kiel*arǵ-), signife "blanka" aŭ "brila". Arĝento estis konata ekde antikvaj tempoj; ĝi estis menciita en la BibliaGenezo. Metalrubejoj trovitaj enMalgranda Azio kaj en la insuloj de laEgea Maro indikas ke arĝento estis separata elplumbo jam ĉe la4-a jarmilo a.K. uzante surfacan minadon.[11] Unu el plej fruaj ekzemploj de arĝentaj elfosejoj en Eŭropo estisSardio en komenca Ĥalkolitiko.[12]
Ne estas malfacile imagi la efikon kiun devis produkti ĉe prauloj (kiuj estis ĉizintaj kaj polurintaj ŝtonojn, kiuj trovis kaj uzis lakupron kaj poste lastanon, kaj eĉ sukcesis fari alojojn de ambaŭ pere de la fajro por akiribronzon) la malkovro de metalo rara kaj malofta, de blanka koloro, porĉiama brilo kaj nesensiva al la fajro kiu fandis aliajn metalojn. Tia gapo estis la tialo por la atribuo al la metalo de singularaj propraĵoj, kiujn la aliaj metaloj malhavis, escepte pri laoro kompreneble; oni supozis ke ambaŭ estas donacoj de la naturo, formitaj respektive unu de la influo de laLuno, kaj la alia de laSuno. La aliaj, malnoblaj metaloj, estis ligitaj al la ŝanĝoj kaj transformoj, kiuj pere de la rudimentaj rimedoj tiame disponeblaj povus esti produktitaj; tamen tre malproksime de la perfekto de la arĝento kaj de la oro. Ne strangas ke pro tio aperis la ideo de la transmutacio de la metaloj kiel malsukcesa klopodo perfektigi tiujn malnoblajn metaloj, kio okazigis la aperon de la unuaj doktrinoj de laAlkemio. Partikulare taŭga ŝajnis por tiu celo lahidrargo, en kiu oni observis la aspekton kaj koloron de la arĝento, ĝis tia puknto ke oni donis al ĝi la nomon "hydrargyrum" (nome likva arĝento) el kie devenas tieskemia simbolo (Hg).
16a-jarcenta freskoa pentraĵo de Judaso estante pagita per tridek pecoj de arĝento pro sia perfido kontraŭJesuo.
La arĝento, kiel la ceteraj metaloj, utilis por la prilaborado de milit-armiloj kaj poste ĝi estis uzata en la fabrikado de iloj kaj ornamaĵoj, el kio oni etendis ĝin al la komerco, kiam oni uzis ĝin por stampi la unuajnmonerojn el arĝento kio venis konstitui la bazon de lamonsistemo de nombraj landoj. La stabileco de laromia valuto depende iĝis ligita al alta grado de la liverado de arĝentaj etalonoj, kiunromiaj ministoj produktis je skalo senparalela antaŭ lamalkovro de la Nova Mondo. Atinginte pintan produktadon de 200 t por jaro, ĉirkaŭkalkulita arĝentostoko de 10,000 t cirkulis en la Romia ekonomio en la mezo de la 2a jarcento n.e., kvin al dek fojojn pli granda ol la kombinita kvanto de arĝento disponebla ĉe lamezepoka Eŭropo kaj ĉe laKaliflando ĉirkaŭ la jaro 800.[13][14] Financaj funkciuloj de la Romia Imperio priokupiĝis pri la perdo de arĝento por pagi tre petitansilkon elSinica (Ĉinio). Oni faris minojn jam en Lavrion dum la jaro 483 a.K.[15]
LaĈina Imperio dum plej el sia historio ĉefe uzis arĝenton kiel rimedo de ŝanĝo. Poste, eĉ jam en la 19a jarcento, la minaco al la ekvilibro de pagoj deUnuiĝinta Reĝlando el ĉinaj komercistoj kiuj postulis pagojn el arĝenton ŝanĝe porteo,silko, kajporcelano kondukis al laOpia milito ĉar Britio devis trovi vojon por direkti la ekvilibron en pagoj, kaj ili decidis fari tion vendanteopion produktitan en sia kolonio deBrita Hindio al Ĉinio.[17]
Arĝento-minado kaj procezado enKutná Hora, Centra Eŭropo, 1490-aj jaroj.
Islamo permesis al islamanoj porti arĝentajn ringojn en la etfingro de ĉiu mano.[18]Muhammad mem portis arĝentan sigelringon.[19]
En Ameriko, antaŭ-Inkaaj civilizoj jam uzis alttemperaturan arĝent-plumban alojigan teknologion en la jaroj 60–120 n.e.[20]
Centra Eŭropo iĝis la centro de la produktado de arĝento dum laMezepoko, ĉar la kuŝejoj de la areo ĉirkaŭ laMediteraneo ekspluatitaj de la antikvaj civilizoj estis jam elĉerpitaj. Arĝentaj minoj estis malfermitaj enBohemio,Saksio,Erzgebirge,Alzaco, la regionoLahn,Siegerland,Silezio,Hungario,Norvegio,Steiermark,Salcburgo, kaj sudo de laNigra Arbaro. Plej el tiuj ercoj estis tre riĉaj en arĝento kaj povus simple esti separataj mane el la cetera rokaĵaro kaj poste fandita; oni trovis ankaŭ kelkajn kuŝejojn de natura arĝento. Multaj el tiuj minoj iĝis baldaŭ same elĉerpitaj, sed kelkaj el ili restis aktivaj ĝis laIndustria Revolucio, antaŭ kiu la tutmonda produktado de arĝento estis ĉirkaŭ nur 50 tunoj por jaro.[10]
Lakemia simbolo uzata deDalton por la arĝento estis cirklo kun la litero «S» en ties centro.
Dum laDua Mondmilito, malabundo de kupro kondukis al ties anstataŭo per arĝento en multaj industriaj aplikaĵoj. La usona registaro elprenis arĝenton el sia amasa rezervejo ĉe la keloj deWest Point por ampleksa gamo de industriaj uzantoj. Unu tre grava uzado estis por busteniloj ĉar fabrikoj de novaaluminio bezonis ĝin por fari aviadilojn. Dum la milito, multaj elektraj konektiloj kaj ŝaltiloj estis arĝentenhavajn. Alia uzado estis por la aviadila industrio. Ĉar arĝento povas anstataŭistanon enlutado je malalta volumo, granda kvanto de stano estis liverigita por aliaj uzoj anstataŭante la registaran arĝenton. Arĝento estis uzita ankaŭ kiel respegulilo en serĉolumoj kaj aliaj tipoj de lampoj. Arĝento estis uzita ennikelmoneroj dum la milito por ŝpari tiun metalon por ties uzado en ŝtalaj alojoj.[22]
LaProjekto Manhattan por disvolvigi la atoman bombon uzis ĉirkaŭ 14,700 tunojn da arĝento prunteprenita el laUsona Trezoro por kalutronaj solvaĵoj por la elektromagneta separada procezo en la Nacia Sekureca Komplekso Y-12 ĉe la Nacia Laboratorio Oak Ridge.[23]Post la fino de la milito, la arĝento estis redonita al la trezorkeloj.[24]
La tutmonda produktado de arĝento dum 2011 atingis totalon de 23 800tunoj. La ĉefaj landoj produktantoj de arĝento estasMeksiko kajPeruo kiuj korespondas per si mem al 1/3 de la tutmonda produktado de arĝento.[25]
Laŭ la informo havigita en la ĉiujara informaĵo de laUnited States Geological Survey (USGS), la ĉirkaŭkalkuloj indikas ke la konataj rezervoj de arĝento en 2011 je tutmonda nivelo atingus 530 000tunojn de fajna arĝento. kaj laŭ la ĉirkaŭkalkuloj de USGS, enPeruo ekzistus ĉirkaŭ 120 000 tunoj ekonomie kaj enspezige espluateblaj, ekvivalentaj al la 23% de la totalo de tutmondaj rezervoj de la mineralo; sekve dePollando kun 85 000 tunoj ekonomie kaj enspezige espluateblaj, ekvivalentaj al la 16% de la totalo de tutmondaj rezervoj de la mineralo.[25]
Rango
Ŝtato
Tutmondaj rezervoj de arĝento en 2011 (en tunoj/jaro)
La arĝento ne estas venena sed la majoritato de ties saloj ja estas venenaj kaj povas estikancerigaj. La komponaĵoj kiuj enhavas arĝenton povas esti absorbitaj de lacirkula sistemo kaj stokiĝi en diversajhistoj okaziganteargirion, nome malsano kiu konsistas en la griziga kolorigo de haŭto kaj mukozoj kiu ne estas damaĝa.
EkdeHipokrato oni konas la efikon kontraŭmikroban de la arĝento kaj laŭlonge de la historio oni komercigis, kaj oni komercigas ankoraŭ nuntempe, diversajn rimedojn por granda vario de malsanoj.
En junio de 2013 oni publikigis studon kiu pruvis ĉe musoj ties terapeŭtan utilon kielantibiotiko.[26] "Nia laboro estas la unua kiu malĉifras la mekanismojn pere de kiuj la arĝento mortigas la mikroorganismojn. La arĝento estas kvazaŭ ĉevalo de Trojo kiu malfermas la ĉelajn pordojn al la antibiotikoj", diras la Dro. José Rubén Morones-Ramírez, esploristo de la Universidad Autónoma de Nuevo León (Meksiko) kaj kunaŭtoro de la studo. La Dro. Morones-Ramírez troviĝas aktuale en la Medicina Instituto Howard Hughes, de la Universitato de Bostono, en Usono.[27]
Estas agnoskita[28] ke la solvitaj saloj de arĝento, ĉefe la arĝenta nitrato (AgNO3), estas mortigaj laŭ koncentraĵoj de ĝis 2 gramoj. La arĝentaj komponaĵoj povas esti absorbitaj malrapide fare de la korpaj histoj, okazigante la sekvan pigmentadon blueca aŭ nigreca de la haŭto, efiko konata kielargirio.
Krome:
Kontakto kun la okuloj: Povas okazigi gravajn damaĝojn en lakorneo se la likvo venas en kontakton kun la okuloj.
Kontakto kun la haŭto: Povas okazigi iriton de lahaŭto. Ripeta kaj plilongigita kontakto kun la haŭto povas okazigi alergian dermatiton.
Danĝeroj de la inhalo: Ekspono al altaj koncentraĵoj de la vaporo povas okazigi kapturnojn, malfacilojn por spirado, kapdolorojn aŭ spiran iriton. Tro altaj koncentraĵoj povas okazigi dormemon, spasmojn, konfuzon, senkonsciigon,komaton aŭ morton.
La likvo aŭ la vaporo povas iriti la haŭton, la okulojn, la gorĝon aŭ la pulmojn. Maltaŭga uzado intenca konsista en la intencita koncentrigo de tiu produkto kaj inhalo de ties enhavo povas esti damaĝa aŭ mortiga.
Danĝeroj de la ingestado: Modere venena. Povas okazigi malbonfarton ĉe stomako,naŭzojn, vomadon,diareon kaj narkozon. Se la materialo estas englutita kaj estas spirita en la pulmojn aŭ se oni produktas vomadon, ĝi povas okazigi kemian pneŭmonion, kiu povas esti mortiga.
La troa kronika ekspono al komponanto aŭ variaj komponantoj de la arĝento havas la jenajn efikojn ĉe la animaloj en laboratorio:
Renaj damaĝoj.
Okulaj damaĝoj.
Pulmaj damaĝoj.
Hepataj damaĝoj.
Anemio.
Cerbaj damaĝoj.
La troa kronika ekspono al komponanto aŭ variaj komponantoj de la arĝento havas ŝajne la jenajn efikojn ĉe homoj; efikoj kiuj ankoraŭ devas estis konfirmataj pere de postaj esploradoj:
Koraj nenormalaĵoj.
Oni informis pri la rilato inter ripetaj kaj plilongigitaj troaj eksponoj al dissolvaĵoj kaj damaĝoj kaj cerbaj kaj de la nervosistemo porĉiamaj.
La ripeta spirado aŭ la kontakto kun la haŭto de la metil-etil-cetono povas pligrandigi la povon de la neŭrotoksinoj tiaj kiaj laheksano, se la ekspono okazas samtempe.
↑Tardy, Les Poinçons de garantie internationaux pour l'argent, isbn=2901622178 id=229906795, paĝo 6
↑Ernout, A; A. Meillet (1939). Dictionnaire Étymologique de la langue latine. Histoire des mots. París: Librarie C. Klicksieck. pp. s.v. OCLC 79138165.
↑ (1972) “Silver Stocks and Losses in Ancient and Medieval Times”,The Economic History Review25 (2),p. 205–235 (216, table 2; 228, table 6).doi:10.1111/j.1468-0289.1972.tb02173.x.
↑ (2005) “The Greco-Roman Economy in the Super Long-Run: Lead, Copper, and Shipwrecks”,Journal of Roman Archaeology18,p. 361–372 (365f.).doi:10.1017/s104775940000742x.
↑Earl J. Hamilton, American Treasure and the Price Revolution in Spain, 1501-1650 Harvard Economic Studies, 43. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 1934.
↑Rhodes, Richard. (1986)The Making of the Atomic Bomb. London: Simon and Schuster.ISBN 0671441337.
↑Asimov, Isaac. (1966)Building Blocks of the Universe. Abelard-Schuman.
↑25,025,1United States Geological Survey (USGS) (januaro 2012). «La producción de plata en el mundo en 2011». Mineral Commodity Summaries 2012.[1] Alirita la 26an de Majo 2017.
↑J. R. Morones-Ramirez, J. A. Winkler, C. S. Spina, J. J. Collins: "Silver Enhances Antibiotic Activity Against Gram-Negative Bacteria".Science Translational Medicine.ISSN1946-6234 (presita) 1946-6242 (retejo). 19a de junio 2013: Vol. 5, nº 190, p. 190 kaj venontaj.[2]Arkivigite je 2017-06-03 per la retarkivoWayback Machine
↑La plata "potencia el efecto de los antibióticos". BBC Mundo. 20a de junio 2013[3]
↑Propiedades químicas de la Plata. Efectos de la Plata sobre la salud. Efectos ambientales. Lenntech B.V.[4]
F. Burriel Martí, F. Lucena Conde, S. Arribas Jimeno, J. Hernández Méndez (2006). «Química analítica de los cationes: Plata». Química analítica cualitativa (18a eldono). Thomson. pp. 419–426.ISBN 84-9732-140-5.
A. F. Holleman, E. Wiberg, N. Wiberg: Lehrbuch der Anorganischen Chemie. 102. Auflage. de Gruyter, Berlin 2007,ISBN 978-3-11-017770-1, S. 1452–1466.
Greenwood, Norman N.; Earnshaw, Alan (1997). Chemistry of the Elements (2a eld.). Butterworth-Heinemann.ISBN 0-08-037941-9.
Günter Ludwig, Günter Wermusch: Silber. Aus der Geschichte eines Edelmetalls. Verlag Die Wirtschaft, Berlin 1986,ISBN 3-349-00101-7.
Tardy, Les Poinçons de garantie internationaux pour l'argent. p. 6.ISBN 2901622178. OCLC
Weeks, Mary Elvira; Leichester, Henry M. (1968). Discovery of the Elements. Easton, PA: Journal of Chemical Education.ISBN 0-7661-3872-0. LCCN 68-15217.
Andreas Brumby, Peter Braumann, Klaus Zimmermann, Francis Van Den Broeck, Thierry Vandevelde, Dan Goia, Hermann Renner, Günther Schlamp, Klaus Zimmermann, Wolfgang Weise, Peter Tews, Klaus Dermann, Alfons Knödler, Karl-Heinz Schröder, Bernd Kempf, Hans Martin Lüschow, Cartrin Peter, Rainer Schiele (2005), "Silver, Silver Compounds, and Silver Alloys", Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry, Weinheim: Wiley-VCH, doi:10.1002/14356007.a24_107.pub2