Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aporio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ lahelena mitologio,Aporio (el lagrekaΑπορια,malriĉeco) estisdajmonino kiupersonigis malfacilecon, perpleksecon kaj senpovecon. Pro tio, ŝi estis streĉe ligita alAmeĥanio (Senhelpeco),Penio (Malriĉeco) kajPtoĥejo (Almozado). Ŝia kontraŭa spirito estisPoro (Abundo, taŭgeco), kaj kvankam neniu mencias ŝiajn gepatrojn, tre eble Aporio estis filino deNikso (Nokto), same kiel multaj similaj personigoj.

Ezopo rakontas anekdoton priHeraklo kie aperas ĉi tiu dajmonino: kiam la heroo estis trapasinta gorĝon, li vidis surgrunde ion strangan, similan al pomo. La heroo batis ĝin per sia klabo, sed la aĵo ne dispeciĝis; tute male: ĝi iĝis pli kaj pli granda post ĉiu bato ricevita, tiamaniere, ke ĝi finfine malebligis la pasadon de Heraklo tra tiu interkrutejo. Li komprenis nenion, ĝis kiam alvenisAteno, kiu klarigis la situacion: tiu strangaĵo estis Aporio kajEriso (Malkonkordo), se oni obstine bataladas ilin, ambaŭ nepre iĝos pli granda, ĝis danĝero, nur per ignorado oni sukcesos malpligrandigi ilin kaj preterpasi senprobleme[1].

LaŭVergilio,Eneo trafis Aporion dum sia vojaĝo al subtera mondo, akompanada deSibilo. Tie, la dajmonino loĝis en mallumo, kune kun multaj el la teruraĵoj de la mondo:Lukto (Malĝojo), laNosoj (Malsanoj),Geraso (Maljuneco),Limo (Malsato), ktp[2].

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ezopo.Fabloj, 534.
  2. Vergilio.Eneido, 6.268.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aporio&oldid=9032987"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp