Apikoplasto estasderivita ne-fotosintezaplastido trovebla en plej el laApikompleksoj, kielToxoplasma gondii,Plasmodium falciparum kaj aliaj specioj dePlasmodium (parazitoj kiuj kaŭzasmalarion), sed ne en aliaj kielCryptosporidium. Ĝi originiĝis elalgoj (estas polemiko ĉu temas pri verdaj aŭ ruĝaj algoj) pere deduaranga endosimbiozo. La apikoplasto estas ĉirkaŭita de kvar membranoj ene de la plej ekstera parto de la endomembrana sistemo.[1] La apikoplasto gastigas gravajn metabolajn vojojn kielbiosintezo de grasaj acidoj, izoprenoida antaŭa sintezo kaj partoj de lahema biosinteza vojo.[2]