Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Aphex Twin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aphex Twin
Persona informo
NaskonomoRichard David James
Aliaj nomojAFX • Aphex Twin • Blue Calx • Caustic Window • The Dice Man • GAK • Q-Chastic • Polygon Window • Power-Pill • Smojphace • Soit-P.P. • Bradley Strider • Brian Tregaskin • Karen Tregaskin • The Tuss • user18081971 • user48736353001
Naskiĝo18-an de aŭgusto1971 (1971-08-18) (54-jaraĝa)
en Limerick
Lingvojangla
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando
IrlandoRedakti la valoron en Wikidata
Alma materKingston University(en)Traduki
Cornwall College(en)Traduki
Redruth School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oJulie James(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
OkupoDJ producer(en)Traduki
diskĵokeo
electronic musician(en)Traduki
komponisto
club DJ(en)Traduki
muzikistoRedakti la valoron en Wikidata
VerkojSelected Ambient Works 85–92
TTT
Retejohttp://www.drukqs.net/
vdr

Richard David James (18a de aŭgusto 1971), plej bone konata per la artista nomoAphex Twin, estas irlanddevenaanglaelektronika muzikisto.[1] Li estas plej bone konata pro sia idiosinkrazia laboro en stiloj kieltekno kajetosmuziko en la 1990-aj jaroj, kaj estas asociata kun la elektronikasubĝenro konata kiel inteligentadancmuziko.[2][3] En 2001,The Guardian nomis James "la plej inventema kaj influa figuro en nuntempa elektronika muziko".[4]

Edukita enKornvalo, James ekpublikigis diskojn en la komenco de la 1990-aj jaroj sub nomoj kielAFX andPolygon Window, kaj kun-fondis lasendependan firmaonRephlex Records en 1991.[4] Li altiris fruan laŭdon pro sia debuta albumo de 1992 nomeSelected Ambient Works 85–92. Li subskribis kontrakton kun la brita firmao de elektronika muziko "Warp" la venontan jaron, kaj poste elstariĝis al hegemonia populareco kun la pintaj unuopaĵoj "Come to Daddy" (1997) kaj "Windowlicker" (1999), apogitaj per muzikfilmetoj reĝisoritaj de Chris Cunningham.

Post publikigi la albumonDrukqs kiel Aphex Twin en 2001, James pasigis la venontajn jarojn publikigante muzikon ĉefe sub aliaj nomoj, inklude la diskoserion de 2005 nomeAnalord kiel AFX, paron de publikaĵoj de 2007 nomethe Tuss, kaj arkivan materialon kiel ne publikigita LP de 1994, publikigita en 2014 kielCaustic Window. James revenis kiel Aphex Twin en 2014 per la albumoSyro, kiu ricevis la premionGrammy Award por plej bone elektronika albumo.

Diskaro

[redakti |redakti fonton]
Aphex Twin koncerte en 2007.

Studialbumoj kiel Aphex Twin

[redakti |redakti fonton]
  • Selected Ambient Works 85–92 (1992)
  • Selected Ambient Works Volume II (1994)
  • ...I Care Because You Do (1995)
  • Richard D. James Album (1996)
  • Drukqs (2001)
  • Syro (2014)

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Brits Awards – Aphex Twin". Arkivita el la originalo la 5an de aŭgusto 2014. Alirita la 22an de oktobro 2019.
  2. John Bush. Aphex Twin | Biography & History. AllMusic. Alirita 2016-07-09 .
  3. . Aphex Twin on New 'Syro' LP: 'I'm Feeling Really Horny About It – and Very Smug'. Alirita 5a de junio 2017 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2017-06-15. Alirita 2022-10-22 .
  4. 4,04,1Lester, Paul, "Tank boy", The Guardian, 5a de oktobro 2001. Kontrolita 2008-06-14.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Aphex_Twin&oldid=8393924"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp