Antropa principo (greke ἄνθρωπος, homo) estas grupo dapostulatoj kajhipotezoj enkosmologio kajfilozofio, emfazanta ke la bazaj ecoj kajnaturleĝoj deobservebla Universo devas esti tiaj, ke en ĝi povu ekzisti viva observanto (t.e.homo).
Lasintagmo "antropa principo" estis aranĝita deBrandon Carter dum simpozio de sciencistoj, enKrakovo, okaze de la 500-a datreveno deNikolao Koperniko. En sia kontribuo "Large Number Coincidences and the Anthropic Principle in Cosmology", Carter rimarkis: "Ankaŭ se nia situacio (en la universo) ne necese estas “centra”, ĝi neeviteble estas pro aliaj motivoj privilegia. Per tiu artikolo Carter celis malhelpi ekscesan kaj malkorektan uzon de la kopernika principo flanke de astronomoj kaj kosmologoj. Carter provis atentigi sciencistojn pri tio kio ŝajnas memkompreneblaĵo:La universo kaj ĝiaj leĝoj ne povas esti neakordiĝeblaj kun nia ekzisto!. Proponita dekomence kiel metodo de rezonado, la antropa principo ricevis poste diversajn interpretojn aŭ disvolviĝojn.
La principo estis reale jam anoncita, sed kun malsama formulado, en 1957, deRobert Dicke. Diversaj kritikistoj trovisteleologiajn spurojn de tiu principo en la filozofia historio, kaj implicite en diskutadoj,[1]; ekzemple, la obĵetoj deLord Kelvin kajMaxwell la teorioj deDarwin estis tipe perfekte antropaj.[2]
La antropa principo celas atentigi pri la fakto ke ni vivas enuniverso kiu evidente permesas la ekziston de lavivo tia kian ni konas. Ekzemple: se unu aŭ diversaj el la fundamentajfizikaj konstantoj havintus diferencan valoron ĉe la naskiĝo de la universo, tiam ne estiĝintus la steloj, nek la galaksioj, nek la planedoj kaj la vivo tia kian ni konas eblintus. Konsekve, en la formulado de la sciencaj teorioj necesas meti la atenton por ke ili estu akordigeblaj kun la nia nuna ekzisto. La principo, simpla en si mem, sed ne banala, estis diversmaniere interpretita ĝispunkte ke ĝi estis utiligita ankaŭ por subteni kontraŭan vidpunkton.
Estis skribitaj diversaj ellaboraĵoj subtenantaj ke la antropa principo povus pravigi la fizikajn konstantojn kiel lakonstanton de maldika strukturo, la nombron dedimensioj de la universo, kaj lakosmologian konstanton. En si mem la principo, en ĝia “maldika formulado”, ne eksplikas, sed malpliigas la kampon de la eblaj teorioj kaj pravigas aliajn.
Studuloj pri la koncepto “antropa principo” foje alertigas ke la antropa principo deBrandon Carter ne spegulas la interpretojn pri la sama principo fare de subtenantoj de laInteligenta Projekto ĉar tiuj filozofiaj-sciencaj tezoj ne atingas la rangon de sciencajteorioj.[3]. Ankaŭ la antikva kaj mezepoka astronomioj havas nenion por fari kun la nova antropa principo ĉar ĝi apogigas sur konstato de faktaj kaj teoriaj fundamentoj, dum tiuj apogiĝis tute sur “antropa” apriora vidpunkto.
Laŭ Carter la antropa principo estas:
- Antropa principo maldika:"Oni devas ne forgesi ke la onia pozicio en la spaco kaj tempo estas necese privilegia ĉar akordigebla kun nia ekzisto de observantoj."
- Antropa principo dika:"La universo (same kiel la parametroj kiuj ĝin karakterizas) devas esti tia kiu mem permesas la estiĝon, certmomente de sia ekzisto, de observantoj ene de si mem."
Brandon Carter prezentis siajn ideojn pri la antropa principo en publikaĵo de1974 de la Internacia Astronomia Unuiĝo. Sinsekve, en 1983, li konfidis ke sia origina formulado, nome la antropa principo, celis nur atentigi la astrofizikulojn kaj kosmologiulojn eviti eblajn erarojn en la interpretado de astronomiaj datenoj kiam la biologiaj ligiloj de la observanto estas konsiderataj. Ĉiam en 1983 li atentigis pri kiel ĉiu ajn sciencateoremo, por povi esti konsiderita valida en lakosmologia medio devas inkluzivi, kiel kondiĉon de valideco, la eblecon de ekzisto de la formoj de vivo en la universo. Nome, teoriaj konceptoj kiuj malhelpus la vivon, estus flankenmetitaj ĉar ne utilaj por la scienco.
La reinterpreto de la tezo de Carter efektivigita deJohn David Barrow kajFrank Tipler en1986 ene de la libroThe Anthropic Cosmological Principle (la antropa kosmologia principo) ekstartigis masmediajn kverelojn ĉar la aŭtoroj proponis kroman version de "antropa principo" nomita "antropa principo fina", por povi anonci la koincidaĵojn ŝajne nekredeblajn kiuj permesas la ekziston de nia universo kaj de la inteligenta vivo, nome de la homaro, ene de ĝi. Fakte, en la teksto de Barrow kaj Tipler elstaris kiel ĉiuj karakterizoj de la universo, en kiu ni vivas, ŝajnas dependi de la valoroj de aro de kosmologiaj fundamentaj konstantoj, kiuj laŭ la nuna scistato estas konsiderataj inter si sendependaj. Ĉar ne nur la disvolviĝo de la inteligenta vivo, sed la ekzisto mem de la universo, tia kia ĝi sin prezentas al ni nun, ne ekzistus kaze de infinitezimaj variacioj de tiuj valoroj, Barrow kaj Tipler konkludis ke ne eblas studi la deduktan strukturon de la universo sen antaŭmeti ĉe la bazo la fizikajn postulojn de nia ekzisto. KajFrank Tipler enkadrigis tri novajn tipojn de antropa principo, diverĝante el la Carter-a unua formulado:
- Antropa principo maldika:"La observataj valoroj de ĉiuj fizikaj kaj kosmologiaj kvantoj ne estas samkvante egalaj sed montras valorojn kondiĉitajn de la antaŭscio laŭ kiu ekzistas lokoj en kiuj la vivo bazita sur lakarbono povas evolui, kaj de la antaŭscio laŭ kiu la universo estas tiom sufiĉe “malnova” ke ĝi jam povis sperti ĉion evoluan."
- Antropa principo dika:"La universo devas prezenti tiajn propraĵojn kiuj permesu al la vivo evoluiĝi ene de si mem certamomente de sia historio."
- Antropa principo fina:"Devas necese kreski evoluiĝo inteligenta de la informado pri la universo, kaj post ĝia stariĝo, ĝi benian ĉesos."
Barrow kaj Tipler devenigas la antropan principon finan el tiu dika, konsiderinte ke ne havas sencon ke la universo posedas la kapablon produkti la inteligentan vivon sen esti mem provizita de la kapabloj favori sian plikreskiĝon.
Kvankam Barrow kaj Tipler pliripetis ke ilia celo estas tiu de la simpla ekspozicio de teorioj, kaj ne adherigi al tiuj, en la teksto ili puŝas la leganton al vizio tre malsama el tiu de Carter.
La tezoj de Carter kaj eĉ pli tiuj de Barrow kaj Tipler startigis nombrajn kontribuojn kaj masmediajn kverelojn:
- Stephen Hawking asertis ke la ekzisto de kromaj galaksioj kaj grandskalaj izotropecoj de la universo ŝajnas kontrasti kun la antropa principo dika.[4]
- Paul Davies progresigisinflacian modelon de la antropa principo.[5] Tiu modelo estas pridiskutata en la verko de Barrow kaj Tipler de 1986.
- John Archibald Wheeler enscenigis la “antropan principonpartoprenantan”, alternativa versio de tiu dika, aldonante ke la observantoj estas necesaj al la ekzisto de la universo mem ĉar ili estas bezonataj por ĝia koniĝo. Tial la observantoj de lapartoprenanta universo aktivas eĉ por ties ekzisto.
- En 2005, "The Drake Equation: Adding a METI Factor", la antaŭa antropa principo partoprenanta ricevis ĝian naturan ekstension: ”La misio de la observantoj konstituiĝas el konfido de la konscienco al la universo”. Alivorte, la inteligento troviĝas en la kondiĉo plenigi la universon per racia signalo je malalta entropio.SETI League - May 2005 kaj ruslingveВестника SETI - N.9/26, ISSN 1994-3016).
- Leonard Susskind rimarkis ke lakordoteorio plifortigas la bazojn de la antropa principo: nome tiu teorio antaŭvidigas kompletan amason da eblaj universoj, tio estas lamultuniverso, Nur la universoj kiuj kapablas subporti la vivon estas koneblaj, la aliaj restas ekstere de ĉiu ajn ebleco esti observataj.
- Steven Weinberg rimarkas ke la antropa principo, aplikita al la kordoteorioj,"povas ekspliki kial la naturaj konstantoj observataj montras valorojn taŭgajn por la vivo sen alvoki la intervenon de iu ajn kreinto."[6]
- Sinsekve Antonio Feoli kajSalvatore Rampone argumentis ke la probableco de evoluiĝo de la inteligenta vivo sur la tero estas eĉ malpli nombraj ol kiom estimata de Carter kaj tial la enorma kalkulita dimensio de la universo kaj la granda nombro de planedoj en ĝi estas ingredienco necesa por ke kreskiĝu la probablecon de evoluiĝo de la inteligenta vivo kelkloke.[7]. Feoli kaj Rampone, do, proponas eblan respondon al duboj de Hawking avantaĝe de la teorio de Carter.
Referencante aparte al la antropa principo maldika, estas asertate ke ĝi ne taŭgas por liveri antaŭvidaĵojn sciencefalseblajn kaj do ne estas scienca teorio. Tamen,John Leslie, filozofo de la scienco, listigas antaŭvidaĵojn eblajn helpe de la antropa principo dika de la versio de Carter.
- Supervivos al la teoria esploro nur diversaj metodoj por la generiĝo de universoj pluraj.
- La ebla ekzisto de unuverso tarita devas esti certigita.
- La provoj malkovri formojn de vivo ne bazitaj sur la karbono falos!
- La matematikaj studoj pri la formado de galaksioj konfirmos ke ilia ekzisto “kritike” dependas de la procento de ekspansio de la universo.
Vidpunkte de pura scienco oni atendas, ĝuste laŭ la antropa principo, ke la naturaj konstantoj akirantaj “apartajn” valorojn (proksimajn al nulo aŭ al unu, ekzemple) akiru valorojn deviantajn el la aparta valoro almenaŭ tiom kiom postulite de la vivo.
La maldika versio estas kritikata por tio ke ĝi estas “anoncita pro manko de imagpovo” ĉar supozigas ke neniu alia formo de vivo estus pensebla sen karbono (oni vidu laŝovinismon de karbono)[8]. Tamen en la traktado de Barrow kaj Tipler la analizo ne limiĝas al la vivo bazita sur la karbono, sed etendiĝas ankaŭ al hipotezaj ezokaj vivformoj (kvankam aŭtoroj ilin tenas por ege neprobablaj).
La kritikeco pri la dika versio estas rimarkita pro la fakto ke tiu versio rezultas nek konstatebla, nek pruvebla, kaj nek liverus validajn antaŭvidaĵojn; tial ĝi mankas je la karakterizoj de la valido propra deteorio.
La sinteno de la movado de la inteligenta projekto, konsistanta en la supozita ekzisto de estulo inteligenta kaj ĉiopova, falus inter la sintenoj fideismaj, tial fremdaj al la nunaj argumentadoj de la moderna scienco. Tamen, la subtenantoj de tiu vidpunkto reĵetas la akuzon prifideismo antaŭ la fakto ke oni konstatas ke realiĝis evento ne hazarda sed eĉ nun memrealiĝanta, en miloj kaj miloj da subeventoj, laŭplane.
La proponantoj de tiu movado altiras forton el la antropa principo, precipe el tiu de la versio de Barrow kaj Tipler: laŭ ili la ekzisto deparalelaj universoj estus sugestitaj per aliaj motivoj kaj la antropa principo alportos aldonan argumenton por ilia ekzisto. Se eblas hipotezi ke iuj paralelaj universoj povus esti kapablaj gastigi la inteligentan vivon, eblas ankaŭ, eĉ pli rajtigite, ke iuj realaj universoj tiaj jam nun estas (kaj la nia estas unu el tiuj).
Sendepende la konjektantoj favore al la inteligenta projekto, ĝenerale la filozofoj kiuj opinias pruvebla la ekzisto de Dio per raciaj pruvoj ofte trovas en la antropa principo kroman apogon por sia pensado. Ilia pensado, kiu jam havas vastegan publikaĵaron, resumeblas en “Il Timone - n. 11 Januaro/Februaro 2001”[1][rompita ligilo]. Por ili la antropa principo estas parto aŭ kroma pruvo de lacelismo konstatata en la tutauniverso, celismo kiu, tamen, estas kutime furioze repuŝita ĉe laateismemuloj ĉar “celo” supozigas projektanton kaj planiston.
- ↑Ne misfirguras en tiu kategorio la proponantoj deteleologio.
- ↑Tiuj ĉi obĵetis ke la aĝo de Tero, aranĝita per termodinamikaj kalkuloj, siavice bazitaj sur la scioj kaj antaŭsupozoj de la epoko, ne estis akordigebla kun nia ekzisto frukto de la natura selektado. (Hodiaŭ oni establis ke la aĝo de la tero estas tre pli alta ol kiom imagita tiam kaj do akordigebla kun laevoluisma teorio.
- ↑Pietro Greco,La Rocca, 1° de marto 2006
- ↑Stephen Hawkings,A brief history of time, 1988, p. 126.
- ↑Paul Davies."Inflation to the universe and time asymmetry". da Nature n.312: 524 (1984).
- ↑Steven Weinberg,"Living in the multiverse"
- ↑"Is the Strong Anthropic Principle Too Weak?", Nuovo Cimento, 1999.
- ↑RealeRoger Penrose (en(The Emperor's New Mind: = La nova menso de la imperiestro) uzas tiun kritikon aludante al la fakto ke, laŭ li, la antropa principo minus la sciencan studon ĝuste kaŭze de la “antropa principo”.
Itallingve:
- Stephen Hawking,Dal big bang ai buchi neri. Breve storia del tempo, Milano,Rizzoli, 2000.ISBN 88-17-25873-3
- John David Barrow,Frank J. Tipler,Il principio antropico, Milano,Adelphi, 2002.ISBN 88-459-1660-X
- Giuseppe Tanzella-Nitti, voceIl Principio Antropico (voce del Dizionario Interdisciplinare di Scienza e Fede)
- Il Principio Antropico(voce tratta da: "La Pagina Culturale del Prof. Domenico Buccafusca")
Anglalingve:
- Anthropic Reasoning, Stephen HawkingKavliArkivigite je 2020-04-10 per la retarkivoWayback Machine
- The Anthropic Universe, transskribo de radia debatoJohn Wheeler,David Deutsch,Paul Davies,Frank Tipler,John Barrow,Brandon Carter e altri.
- Kane, Gordon L., Malcolm J. Perry, e Anna N. Zytkow, "The Beginning of the End of the Anthropic Principle". (arxiv.org)
- A. Feoli, e S. Rampone, "Is the Strong Anthropic Principle too weak?".
- Parziale bibliografia su arxiv.org
- (en) John A. Peacock, Cosmological Physics, Cambridge University Press, Cambridge, Royaume-Uni, 1999, 682 pages (ISBN 0521422701), pages 94 - 99.