Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Antony

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonAntony (stacidomo).
Antony

emblemo

komunumo en FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
RegionoFrancilio(Pariza Regiono)
DepartementoHauts-de-Seine
ArondismentoAntony
KantonoAntony
 
Ĝemelurboj
Arcos de Valdevez(2019–)
Antelias(en)Traduki(2018–)
Davtashen(en)Traduki(2015–)
Eleftheroupoli(en)Traduki(2000–)
Olomouc(1990–)
Lexington(1989–)
Sderot(1984–)
Hammam-Lif(en)Traduki(1969–)
Reinickendorf(1966–)
Lewisham(1965–)
Collegno(1961–)Redakti la valoron en Wikidatavd
INSEE kodo92002[+]
Poŝtkodo92160
En TTTOficiala retejo[+]
UrbestroJean-Yves Sénant
Demografio
Loĝantaro64 263  (2023)[+]
Loĝdenso6 722 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo48° 45′ N,2° 18′ O(mapo)48.7533333333332.2966666666667Koordinatoj:48° 45′ N,2° 18′ O(mapo)[+]
Alto74 m[+]
Areo9,56 km² ( 956 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Antony (Hauts-de-Seine)
Antony (Hauts-de-Seine)
DEC
Situo de Antony
Antony (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
Antony (Parizo kaj ĉirkaŭurbo)
DEC
Situo de Antony

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoAntony (Hauts-de-Seine)[+]
vdr

Antony (prononco laŭsistemo IFA [antənˈi]) estas mezgrandafranca komunumo kajpariza ĉirkaŭurbo, lokita en ladepartementoHauts-de-Seine - prononco laŭsistemo IFA [odsɛn] - kaj en laregionoFrancilio - franceÎle-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭPariza Regiono. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis64 263 loĝantoj sur areo de9,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de6 722 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al laarondismentoAntony kaj al lakantonoAntony. Ĝi estas unu el lasubprefektejoj de la departemento, do estas la ĉefloko de laarondismentoAntony. La teritorio havas komunan limon kunBourg-la-Reine,L'Haÿ-les-Roses,Fresnes,Wissous,Massy,Verrières-le-Buisson,Châtenay-Malabry kajSceaux.

La loĝantojn oni kutime nomigas laantoniensantoniennes.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Antony estas suda ĉirkaŭurbo deParizo. Ĝi situas en la natura regionoHurepoix kaj estas trafluata de la riveroBièvre, dekdu kilometrojn sude de lakatedralo Dipatrino de Parizo.

Antony troviĝas je la limo inter tri departementoj :Essonne,Hauts-de-Seine kajVal-de-Marne. La urbo entenas plurajn parkojn, inkluzive laparko de Sceaux kaj laparko Heller.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Historio

[redakti |redakti fonton]
Preĝejo Saint Saturnin

La deveno de Antony datiĝas verŝajne de la3-a jarcento. La nomo "Antony" estas faktelatindevena : "Antonius" estis la nomo degaŭla-romia bienulo.

Antony fariĝis unu el la ĉefaj dependaĵoj de laabatejo Saint-Germain-des-Prés ekde la10-a jarcento. Ĉiuj loĝantoj de Antony estis tiam servuloj de tiu abatejo. Ili estis liberigitaj ekde1248.

Antony restis pliparteagrikultura ĝis la19-a jarcento. La apero de fervojoj grandege ŝanĝis la vivon en Antony, precipe post la efektivigo de la fervojo alSceaux en1854.

Partneraj urboj

[redakti |redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

kaj laŭ la rusa urbopaĝo ankaŭ[??]

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

En ĝi okazis en julio 2007 la80-a SAT-Kongreso kaj, dum pasko2008 (22a -24a de marto), la63-a kongreso[1] deSAT-Amikaro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-05-09. Alirita 2008-02-07 .

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Antony&oldid=9295177"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp