„ Mi ne havis okazon legi en la hispana tiun verkon de Antonio Machado (legu Maĉado) kaj mi opinias ke leginte latradukon de Fernando de Diego, ne estas necese ke mi legu ĝin, ne tial, ĉar la tradukinto estas plena garantio deĝusteco, sed ĉar la tuta teksto fluas tiel nature, ke mi senhalte atingis lafinon neniam bezoninte, kiel en aliajverkoj, malplekti versojn pro la netujakomprenebleco estigita de iaj sinonimoj kaj m alkutim a vortordo. Male, "La lando de Alvargonzález" estas romanco, kies versoj sinsekvaj esprimas la sinsekvajn erojn de la rakonto, nature kaj klare kiel en bona prozo.Legante ĝin, ŝajnas al m i ke mi reaŭskultadas tiun rapsodon, kiu en miaknabeco patose prirakontis krimon helpante sin per tiu kvadrata tolo, plenaje bildoj, kiujn li per longa vergo indikadis laŭ la fazoj de la krimrakonto!(Vidu la prezenton, p. 12) La ĉefa trajto de la verko estas la asonancaj rimoj, kutimaj en la hispanaj romancoj, maloftaj en Esperanto.Fernando de Diego, per poezia, inteligenta vortelekto elpruvis, ke tiu rimformo meritas internacian aplikadon.En la Glosoj mankas la nomo Juan (Ĥŭan) : Johano, Aŭstera kaj Bravuro. Ne ŝajnas necesaj la vortojromantismo, romantisma, p. 9 kaj li, ĉar laŭPIVromantiko ja estas romanticismo.En p. 18kuŝis sin sur tero. Ne tiel! Ĉark u ŝ i estas netransitiva; kaj en laantaŭparolo de S-roH. Vatré p. 7, mi trovis novigon:iam “endos” traduki, kiu laŭ la teksto volas signifi "oni devos” aŭ "estos necese”. Mi ne scias pravigi ĝin, kaj tial ĝi aperas al mi kiel simpligo malsimpliga. Aliflanke montriĝis unu plian fojon, ke la limo inter A kaj E estas ne klare difinita; p. 6,antaŭparolo:li publikigis versojn originale aŭ tradukite. La demando estus, ne kiel li publikigis versojn, sed kiajnversojn li publikigis; do, originalajn aŭ tradukitajn .Simile, sed inverse, p. 11:mortis sola kaj forlasita . En soleco? Do sole . Estante forlasita? Do forlasite . Simile en p. 31 kaj 36:tutkovritA , armitA anstataŭtutkovrite, armite ĉar lagerundioj aktiva kaj pasiva gramatike estas samkarakteraj. La majstreco de Antonio Machado kaj la kompetenteco de Fernando de Diego plene koincidas kun pozitiva rezulto en la verko "La Lando de Alvargonzález" por ke vi, legantoj, nepre akiru tiun juvelon de la hispana kajEsperanta literaturoj, por vi eldonitan de nia Federacio, klare presitan, kaj ilustritan. ” |