Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Antoni Ramallets

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

     Tio estaskataluna nomo. La patronomo estasRamallets kaj la patrinonomo estasSimón
Antoni Ramallets
futbala golulo
Personaj informoj
Plena nomoAntoni Ramallets i Simón
Naskiĝola  1-an de julio 1924 (nun1924-07-01)
en Barcelono
Mortola30-an de julio 2013 (89‑jara)
en Vilafranca del Penedès
Alteco1,82 m
KromnomoLa kato de Maracaná
Klubaj informoj
Nuna klubo
PozicioGolulo
Profesiaj kluboj*
JarojKluboMatĉoj (goloj)
1941
1942
1944
1946-1947
1947-1962
CE Europa
CD San Fernando
RCD Mallorca
Real Valladolid
FC Barcelona

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

Antoni Ramallets i Simón (naskiĝis la  1-an de julio 1924 (nun1924-07-01) enBarcelono,Katalunio, mortis la30-an de julio 2013 enVilafranca del Penedès) estis profesiafutbalisto. Li estis unu el la plej bonaj goluloj en la 1950-aj jaroj.

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Li ludis preskaŭ sian tutan karieron, enFutbala Klubo de Barcelono ekde 1947. Kun Barcelono, li gajnis ses Ligojn de Hispanio (1948, 1949, 1952, 1953, 1959 kaj 1960), kvin pokalojn (1951, 1952, 1953, 1957 kaj 1959), kaj la du unuajn eldonojn de Pokalo deFoiraj urboj (1958 kaj 1960, ekde 1971 konata kielUEFA-pokalo). Krome, li ludis en finalo de la Eŭropa Pokalo en 1961 kontraŭBenfica. Aliflanke, li gajnis la Zamoran trofeon dufoje (1959 kaj 1960), kiu rekompencas en la hispana Ligo la golulon kiu allasis plej malmulte da goloj. En 1962, li forlasis la ludkampon. Li ludis 36 fojojn en la Hispana nacia teamo, inter aliaj la brazilan mondan ĉampionecon, en 1950.

Fonto

[redakti |redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloAntoni Ramalletseŭske.

Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Antoni_Ramallets&oldid=8828104"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp