| Anton Friedrich Justus Thibaut | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de januaro1772 (1772-01-04) en Hameln |
| Morto | 28-an de marto1840 (1840-03-28) (68-jaraĝa) en Heidelberg |
| Tombo | Bergfriedhof(en) |
| Lingvoj | latina • germana |
| Ŝtataneco | Reĝlando Hanovro |
| Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Kilo Universitato de Königsberg |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Frat(in)o | Bernhard Friedrich Thibaut(mul) |
| Infano | Karl Thibaut(en) |
| Okupo | |
| Okupo | juristo muzika teoriisto muzikologo verkisto |
Anton Friedrich Justus Thibaut (n.4-an de januaro1772 enHameln; m.28-an de marto1840 enHeidelberg) estis germanajursciencisto.
Post studado enGöttingen,Kiel kajKönigsberg kaj mallonga agado enJena li estis vokita en 1805 kiel profesoro porromia juro alHeidelberg. Ĉefa objekto de sia scienca agado estis lapandektoj, kiujn li provis pluevoluigi ekde la romia jurfundamento al scienca jura sistemo. En la scienca disputo pri la demando, ĉu estas rekomendinda, kodigi lacivilan juron en Germanio, do kunigi kaj reguli en unu jurlibro, - la t.n.kodigodisputo - per sia jesa opinio li staris en kontraŭdiro al la opinio deSavigny, kiu rigardis sian epokon kiel ankoraŭ ne kapabla por kreado de tia jurlibro kaj anstataŭe pledis pororganika antaŭenpaŝado de la jurscienco (en: „Vom Beruf unserer Zeit für Gesetzgebung und Rechtswissenschaft“, 1814). Thibaut estis Sekreta Ŝtata Konsilisto deBadeno kaj honorcivitano de Heidelberg. Ekde 1805 ĝis 1807 kaj denove ekde 1821 li estis rektoro de la Universitato je Heidelberg.

En sia verko „Über Reinheit der Tonkunst“ (pri pureco en la tonarto) aperinta en 1824 li sin direktis kontraŭ onidiraj misuzoj en laeklezimuziko kaj postulis revenon al „klasikaj“ komponistoj kielGiovanni Pierluigi da Palestrina,Tomás Luis de Victoria kajOrlando di Lasso. Ĉi tiu verko trafis sur vastan konsenton kaj povas validi kiel radiko de lacecilianismo.