Antimaterio[1] (aŭ kelkfojekontraŭmaterio) estas tia formo dematerio, kiu konsistas elantipartikloj de normala materio - tio estas departikloj kiuj havas samanmason sed parte malajn ecojn, precipe malanŝargon. Ekzemple, en kontraŭatomoj anstataŭelektronoj rolaspozitronoj kaj en ĝiaj nukleoj antipartikloj deprotono kajneŭtrono. Kiam antimaterio kaj materio kunvenas, okazas procezo deanihilacio. Plej ofte, altenergiajfotonoj aŭ aliaj duopoj da antipartikloj aperas.
La sciencaj teorioj akceptitaj asertas ke en la origino de la universo ekzistis materio kaj antimaterio en egalaj proporcioj. Sed la materio kaj la antimaterio neniigas sin reciproke, donante kiel rezulton puran energion, kaj tamen, la universo kiun ni observas estas formita nur de materio. Oni ne konas la motivojn pro kiuj oni ne trovas grandajn strukturojn de antimaterio en la universo. En fiziko, la procezo por kiu la kvanto de materio superis al tiu de antimaterio nomiĝasbariogenezo, kaj oni konsideras tri eblojn:
Malgranda troo de materio post laPraeksplodo (Big Bang).
Malsimetrio CP: En 1967,Andrej Saĥarov postulatis por la unua fojo ke la partikloj kaj la antipartikloj ne havis proprecojn ekzakte egalajn aŭsimetriajn
Ekzisto de galaksioj de antimaterio ligitaj deantigravito: Tre malmultaj scienculoj konfidas en ĉi tiu eblo, sed ankoraŭ ne eblas tute ĝin forĵeti. Ĉi tiu tria eblo proponas la hipotezon ke povas ekzisti regionoj de la universo formitaj de antimaterio. Ĝis nun ne ekzistas maniero distingi inter materio kaj antimaterio je longaj distancoj, ĉar ilia konduto kaj proprecoj estas nedistingeblaj.
Sed la unua fojo kiam povis paroli propre priantimaterio, tio estas, pri "materio" formita de antipartikloj, okazis en 1965, kiam du teamoj sukcesis kreiantideŭteronon, antipartiklo formita jeantiprotono kajantineŭtrono. La antipartiklo estis atingita en laAkcelilo Protono-Sinkrotrono deCERN, prizorgata deAntonino Zichichi, kaj paralele fareLeon Max Lederman, en la akceliloAGS (Alternating Gradient Synchrotron) de laNacia Laboratorio de Brookhaven, en Nov-Jorko.
Do ne nur simplaj antipartikloj estas kreitaj enlaboratorioj, sed ankaŭkontraŭmolekuloj. En 1995, CERN anoncis ke ĝi kreis naŭkontraŭhidrogenojn per usona procezo, per kiuantiprotonoj kajpozitronoj estas kunligitaj. Fermilab (usona laboratorio apudĈikago) konfirmis tiun eltrovon per kreado de centkontraŭhidrogenoj.[2] Eĉkontraŭheliumo-3 estis produktita per kolizio-eksperimento deplumbo-jonoj.[3]
La antimaterio estas la plej multekosta substanco de la mondo, kun estimita kosto de po ĉirkaŭ 60'000 milionoj deusonaj dolaroj jemiligramo. Produktado de antimaterio, krom konsumi enormajn kvantojn da energio, estas tre malmulte efika. Krome, ĉar la antimaterio tuje neniiĝas okaze de kontakto kun kutima materio, ties stokado per apartigado per elektromagnetaj kampoj, kaŭzas plian daŭran altan koston.
Eĉ se la antimaterio estas for de la ebleco esti konsiderita rekte utila pro ĝia grandega kosto kaj la teknologiaj malfacilaĵoj de manipulado, la antipartikloj ja trovis oportunajn uzojn: lapozitrona emisia tomografio estas jam realaĵo.
Izolita kaj stokita antimaterio teorie povus esti uzata kielbrulaĵo por interstelaj aŭ interplanedajkosmoflugoj[4]. Oni eĉ esploras pri uzoj en armilaro, pro la tre altaj energioj elsenditaj ĉe la anihilado de antimaterio.
Kiel estas logike, la energiplena kapablo de la antimaterio, kunigite al ekzoteco de ĝia koncepto, igis ĝin referenco en futurismaj verkoj aŭ enscienc-fikcio, tiel en brulaĵoj kiel en armilaroj.
↑Antimaterio laŭNPIV kiu indikas la jenajn:antipartiklo, antimaterio, antineŭtrino (Vidu ankaŭ retan vortaro.net[1])
↑G. Gabrielse (1999). “The ingredients of cold antihydrogen: Simultaneous confinement of antiprotons and positrons at 4 K”,Physics Letters B455 (1–4),p. 311–315.doi:10.1016/S0370-2693(99)00453-0.
↑R. Arsenescuet al. (2003). “Antihelium-3 production in lead-lead collisions at 158A GeV/c”,New Journal of Physics5,p. 1.doi:10.1088/1367-2630/5/1/301.