Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Antiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antiloj
 
Estas
insularo,grupo,regiono[+]

AkvejoKaribio

Supermara alteco3 087 m[+]
Koordinatoj18° 13′ 3″ N,67° 51′ 50″ U(mapo)18.2176-67.8639Koordinatoj:18° 13′ 3″ N,67° 51′ 50″ U(mapo)
Akvokolektejo228 662km² (22 866 200ha)[+]
Areo228 662km² (22 866 200ha)[+]
Map
Antiloj
Vikimedia Komunejo:  Antilles[+]
vdr

Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la insuloj de la regionoKaribio. Nur la insul(ar)ojBahamoj kajTurkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile.Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:

Se dezirindas duonigiAmerikon, la Grandaj kaj Malgrandaj Antiloj, nature apartenas alNordameriko, dum la Ĉebordaj alSudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj.

Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restaskolonioj.Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte deKubo, la insuloj estasdemokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj deUsono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis laSovetunio, estas la granda escepto.

Ekonomio: La efikametropolo de la regiono estasMiami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj elkomunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estasturismo. Dum la kolonia epoko,sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto denarkotaĵoj elSudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte deHaitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj.

Historio: Nun la loko deturistoj, la insularo unufoje estis la loko depiratoj, kiuj penis rabi lahispanajn ŝipojn, ŝargitajn deoro kajarĝento elMeksiko kajPeruo. PosteBritio kajFrancio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro lasukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. Lasklaveco estis sklaveco kruela: enBarbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj deHispanio,Britio,Francio,Nederlando kaj post1898, eĉ deUsono. Sklaveco malaperis en la19-a jarcento. Post laDua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe alUsono (Novjorko,Miami) kajKanado (Toronto).

Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo deokcidenta Eŭropo kajokcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj demuziko:regeo,kalipso,salso,merengo, ktp. Kulture, la landojBelizo,Bahamoj kajGujano estas ankaŭ parto de la Antiloj.

Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvantohuvabohuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis:kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas lahispanan (Kubo,Puerto-Riko,Domingo), aliaj laanglan (Jamajko,Barbado,Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ lafrancan (Haitio,Gvadelupo,Martiniko) kaj lanederlandan (Arubo,Nederlandaj Antiloj) estas parolataj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Antiloj&oldid=8462029"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp