Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Antikva Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikva Grekio
 
Estas
arta stilo,antikva civilizacio,historia regiono,kultura regiono,kulturo,historia epoko[+]

LandoGrekio
- koordinatoj38° 30′ 0″ N,23° 0′ 0″ O(mapo)38.523Koordinatoj:38° 30′ 0″ N,23° 0′ 0″ O(mapo)


Antikva Grekio (Grekio)
Antikva Grekio (Grekio)
DEC

Map
Antikva Grekio
Vikimedia Komunejo:  Ancient Greece[+]
vdr
Grekio estas ofte menciata kiellulilo de laokcidenta civilizacio, kaj laantikva Ateno estis konsiderata ties centro. LaPartenono de Ateno estas la porĉiamasimbolo de la greka kulturo.
Ruinoj deAgora, fama komerca centro en la antikvaAteno. Ĉi tiu urbo estis la spirita koro de Antikva Grekio.

Antikva Grekio, aŭAntikva Grekujo, estas la termino uzata por priskribi lagreklingvan mondon dum la antikva epoko. Ĝi ampleksis pli malpli la teritorion de la nunagreka ŝtato, kaj ankaŭ la koloniajn landojn de la antikvaj grekoj:Cipron, la marbordon de laEgea Maro de la nunaTurkio (tiutempe konata kielIonio),Sicilion kaj sudanItalion (tiutempe nomataj "nova aŭ granda Grekio"), kaj multajn koloniojn en areoj nune konataj kielAlbanio,Bulgario,Egiptio,Francio,Libio,Rumanio,Hispanio kajUkrainio, respektiveRusio.

Laŭtradicie, la antikv-greka periodo komenciĝas per la dato de la unuajOlimpiaj Ludoj en 776 a.K., sed multajhistoriistoj nun etendas la daton al1000 a.K.. La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto deAleksandro la Granda en323 a.K., alternative la integrado de Grekio en laromian imperion en146 a.K.. La tempo inter tiuj datoj estas nomata laHelenisma periodo.

Tiuj ĉi datoj estas historiaj konvencioj. Iuj aŭtoroj traktas la Civilizacion de Antikva Grekio kiel kontinuan ĝis la apero de lakristana religio en la3-a jarcento p.K.

Antikva Grekio estas taksata de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de laOkcidenta Kulturo. La grekia kulturo estis forta influo en laRomia imperio, kiu portis version de si al multaj partoj de Eŭropo. La civilizacio de Antikva Grekio estis ege influa pri lalingvo,politiko,edukadaj sistemoj,filozofio,arto kajarkitekturo de la moderna mondo, ĉefe dum laRenesanco de Okcidenta Eŭropo kaj denove dum variaj novklasikaj repopularigadoj en la18-a kaj19-a jarcentoj enEŭropo kajAmeriko.

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Kontinenta eŭropa Grekio, nome origina deventero, laŭ minimuma etendo.
La greka mondo meze de la 6a jarcento a.K., laŭ preskaŭ maksimuma etendo (mankas Mezoriento).

La koncepto de «Antikva Grekio» enhavas, ekde geografia vidpunkto, aron de diversaj teritorioj unuigitaj de sama historia procezo kun bazo sur la forta ligo kiun ties popoloj kunhavis kaj la komunaj trajtoj kiujn same ili kunhavis. Ties loĝantoj aludis al tiu aro kielHelado,[1] kaj estis la romianoj kiuj poste atribuis la nomonGrekio.[2]

LaHelado havis bazon en tri grandaj regionoj, el kiuj du kontinentaj kaj, tria,insula. La kontinentaj regionoj enhavisBalkanion kaj la marbordajn terojn deMalgranda Azio (aktualaTurkio); la insula, aliflanke, inkludis la aron de insuloj de laEgea Maro (Kreto, laDodekanezo, laCikladoj kaj la teroj ĉe la azia marbordo).[1]

Kontinenta Eŭropa Grekio

[redakti |redakti fonton]

La norda zono de laBalkana Duoninsulo, karakterizata pro alternado dealtebenaĵoj kunstepoj, estis la zono de plej kontakto kun la resto de Orienta Eŭropo. Tie setlis la antikvajTesalio,Makedonio,Etolio,Akarnanio kajEpiro. La centra zono, malfacile komunikita kun la menciita tra mallarĝajravinoj kaj tra tereno ege malregula demasivoj kajebenaĵoj, vidis prosperi la antikvajn regionojn deDorujo,Focido,Beotio kajAtiko. La suda zono, abunda el montaroj kajgrabenoj kaj komunikita kun la antaŭe menciita tra laIstmo de Korinto, enhavis siaparte la regionojnAĥeo,Arkadio,Argolando,Lakonio kajMesenio.[1]

Lageomorfologiaj trajtoj de tiuj zonoj favoris la diversigon de la naturaj resursoj kaj la politikan disigon, difinite de malgrandaj etendoj kaj svagaj limoj de lapolisoj, same kiel la pekuliarecojn de ties ekonomioj kaj reciprokaj ligoj.[3]La regiono Atiko ĝuis el minoj dearĝento;Lakonio, Beotio kajEŭbeo posedisferon; tiu lasta, same, disponis elkupro, sed bezonisstanon ― por laalojo debronzo ― el eksterlando. La regiono Makedonio, siaparte, estis riĉa enoro.[3] La abundo deargilo en la duoninsulo favoris la disvolvigon deceramiko grandvalora, ŝlosila por la ekstera komerco; same okazis ĉe la ŝtono kaj lamarmoro, abunda en tiuj rokecaj zonoj.[3]

Azia Grekio

[redakti |redakti fonton]
Mapo de Lidio enMalgranda Azio kaj gravaj grekaj urboj tieaj.

La koloniigo deMalgranda Azio respondis al migra premado de la eŭropaj grekoj dum lapraepoko kaj ĝi limiĝis al la okupado de la marborda areo, kie distingiĝis tri grandaj regionoj: nomeEolio,Ionio y Dorujo. Eolido limis norde kun la marbordoj de laNigra Maro kaj sude kun la elfluo de la riveroHermo. Pli sude setlis Ionio. Dorujo situiĝis en la plej suda zono de la marbordo kaj okupis la marbordan areon de masivo malfacile atingebla, kun kruta marbordo kaj malriĉa grundo.[1]

Escepte Dorujon, kies geografiaj trajtoj negative influis en la disvolvigo de laagrikulturo kaj, male ties proksimeco kaj aliro al aliaj teroj de Oriento favoris la komercan disvolvigon de ties popoloj, la grekaj kolonioj de laazia Grekio posedisorografiajn,riverajn kajklimatajn trajtojn favorajn al la terlaborado. Tiuj zonoj, riĉaj en riveroj kaj valoj, prospere produktiscerealojn,olivojn,vitojn kajlegomojn. Aliflanke, kelkaj el la regionoj posedis grandajn kvantojn depinoj kajcedroj, nepra fundamento por laŝipkonstruado.[1]

Insula Grekio

[redakti |redakti fonton]
Grekaj insularoj en laEgea Maro.

La insuloj de laEgea Maro iĝis la kontaktejoj de la greka mondo kaj funkciis kiel faciligejoj por komunikado kaj komerco.Eŭbeo, separita de mallarĝa kanalo el la orientaj marbordoj de Beotio kaj Atiko (nome laMarkolo de Eŭripo), konsistis el ondecaj montetoj kun fruktodona grundo, taŭga por la agrikulturaj kultivoj, labrutobredado kaj la elfosado kaj prilaborado de la kupro. Inter la insuloj Cikladoj, siaparte, estas kelkaj de vulkana karaktero kaj aliaj de fruktodona grundo taŭga por la kultivo decitrusoj kaj vito. Kelkaj el tiuj, kiajParos, bazis sian ekonomion en la produktado demarmoro;Sifnos, siaflanke, estis grava centro de produktado dearĝento jam en la praepoko. El laDodekanesoj, insularo de sudorientaMalgrandazio, menciindasSamoso kajIkario kiu, alterne kun montaraj terenoj kaj ebenaĵoj, pelis la produktadon de cerealoj en tiuj lastaj, same kiel de olivoj kaj vito ĉe la montetoj. La insuloRodoso, el sama arkipelago, estis nepra skalo en la komercaj vojoj kunEgiptujo kajMezoriento, kaj iĝis grava komerca centro. Norde inter la insuloj de orienta Egeo, elstaris pro sia fekundeco agrikulturaĤio kajLesbo.[1]

La insuloKreto, ĉe la suda limo de la Egea Maro, karakteriziĝas per sia krutaorografio, iom simila al tiu de la suda eŭropa Grekio. Norde, etendaj ebenaĵoj ebligis la disvolvigon de la mediteranea agrikulturo; tiesgolfoj konstituis lokojn taŭgajn por lanavigado kaj la komerca disvolvigo, same kiel porfiŝkaptado, alia el la ĉefaj aktivaĵoj porvivtenado. La montara tereno de la sudo, kaj ties arbaroj helpis la produktadon deligno, dummakiso estis taŭga por la etendabrutobredado kaj laĉasado (tiu lasta estis grava por la ekonomio de la neolitikaj civilizacioj). Are la etendo de la insulo, ties vario de resursoj (minaj, agrikulturaj, brutobredadaj kaj fiŝkaptadaj) kaj ties lokigo komerce strategie, ebligis civilizacion propran por tiu insulo.[1]

Granda Grekio

[redakti |redakti fonton]

LaGranda Grekio (greke Μεγάλη Ἑλλάς,latine Magna Graecia) estis historia regiono de antikv-grekaj kolonioj, lanĉitaj dum laantikvo (ekde la8-a jarcento antaŭ nia erao), enteninta parte teritorion de la moderna sudaItalio (Apenina duoninsulo kajSicilio). Ĉirkaŭ la 3-a kaj 2-a jarcentoj antaŭ nia erao estis forglutita fare de laRomia Respubliko.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Originoj

[redakti |redakti fonton]
La leona pordego de Mikeno

Oni supozas, ke la grekoj migris suden en la greka duoninsulo en multaj ondoj, komenciĝantaj en la fino de la3-a jarmilo a.K., kies lasta ondo estis ladoria invadado. La periodo de1600 a.K. ĝis1100 a.K. estas konata pro lamikenanoj kaj la regno de reĝoAgamemnono kaj lamilitoj kontraŭTrojo priskribitaj en la rakontoj deHomero (nomeIliado,Odiseado). La periodo de la11-a jarcento a.K. ĝis la8-a jarcento a.K. estas "malluma epoko", el kiu neniuj ĉefaj tekstoj kaj nur malabundaj arkeologiaĵoj nun ekzistas. Tamen, tekstoj pri tiu epoko skribitaj de la postaj historiistojHerodoto,Paŭzanio,Diodoro priskribas mallongajn kronologiojn kaj listojn de reĝoj por la periodo.

Ĉiu historio de Antikva Grekio bezonas zorgan atenton pri informofontoj. La tiutempaj grekaj historiistoj kaj politikaj verkistoj estis ĉiuj ĉu Atenanoj, aŭ Aten-favoraj, kaj ĉiuj estis politikaj konservativuloj. Tial, oni scias multe plie pri la historio kaj politiko deAteno ol pri iu ajn alia urbo, kaj oni scias preskaŭ neniom pri la historioj de aliaj urboj. Krome, tiuj verkistoj fokusis pri la politika, milita kaj diplomatia historioj, kaj malatentis la ekonomian kaj socian historiojn. Ĉiuj historioj de Antikva Grekio emas montri ĉi tian neneŭtralecon.

Leviĝo de la Helenoj

[redakti |redakti fonton]

En la8-a jarcento a.K., Grekio ekemerĝis el la meza epoko, kiu sekvis la falon de lamikena civilizo. Skriba scipovo estis perdita kaj la mikena skribado forgesita, sed la grekoj adaptis la fenican alfabeton al lagreka lingvo. Ekde la8-a jarcento a.K. skribitaj restaĵoj rekomenciĝis aperi. Grekio estis dividita en multaj malgrandaj memregantaj komunumoj, (polis-ojn, formitajn de greka geografio, kie ĉiu insulo, valo, kajebenaĵo estas apartigita de siaj najbaroj pro la maro aŭ montaroj.

Dum Grekio pliboniĝis ekonomie, ĝia loĝantaro kreskis preter la ebleco de la manĝaĵa rimedeblo de la lando. Ekde750 a.K., la grekoj komencis 250 jarojn da ekspansio, farante koloniojn en ĉiuj direktoj. Orienten, la Egea marbordo deMalgranda Azio estis koloniigita unue, tiamCipro,Trakio, laMaro de Marmaro, kaj la suda marbordo de laNigra Maro. Fine, Greka koloniado atingis sudanUkrainion. Okcidenten la marbordoj deAlbanio,Sicilio, kaj sudaItalio estis koloniigitaj, poste la suda marbordo deFrancio,Korsiko, kaj nordorienta aŭ suda kaj orientaHispanio. Grekaj kolonioj ankaŭ estas trovitaj enEgiptio kajLibio. ModernajSirakuzo,Napolo,Marsejlo kajIstanbulo ĉiuj komenciĝis kiel grekaj kolonioj.

Je la komenco de la6-a jarcento a.K.Helenio (la greka mondo) jam fariĝis kultura kaj lingva areo multe pli vasta ol la geografia areo de Grekio mem. Grekajn koloniojn ne regis politike jam iliaj fondintaj urboj, kvankam ili ofte daŭrigis religiajn kaj komercajn ligojn kun tiuj. La grekoj, kaj hejmlande, kaj transmare, sin organizis en sendependaj komunumoj, kaj laurbo (πόλις) iĝis la baza unuo de greka regado.

Ĉar koloniado devis elĉerpi la provizon de dezirinda teritorio, unueKreto, kaj baldaŭ poste la aliaj grekajcivitoj (urboj-ŝtatoj), adoptis la formalan praktikon depederastio, per tio klopodante trovi porĉiaman solvon de la problemo detroa loĝantaro. De siaj ritaj radikoj en hindeŭropa prahistorio, tiu praktiko fariĝis elstaraĵo, influantepedagogion,militarton kaj la socian vivon, kaj iĝis centra trajto de helena kulturo por la venontaj mil jaroj.

Militoj kontraŭ la persoj

[redakti |redakti fonton]
Temistoklo

Ĉirkaŭ la jaro 500 a. K. lajonia marbordo estis sub regado dePersio. En-499 la tieaj grekaj urboj, ekzempleMileto kajHalikarnaso, ribelis kontraŭ la persoj kaj petis la urbojn de Grekio pri helpo. Reagis nurAteno, sendante 20 ŝipojn, kaj Eretria, sendante kvin. La persa ŝiparo, pli multnombra, venkis la grekan; la persoj sieĝis Mileton kaj en-494 komplete detruis ĝin. Poste la persa reĝoDario la 1-a ultimate postulis, ke la grekaj urboj helpintaj al la joniaj senkondiĉe submetu sin. Ateno rifuzis kaj petis la helpon deSparto, sed vane.

Dario konkeris la urbeton Eretria kaj aranĝis sian armeon de 30.000 soldatoj en la ebenaĵo de Maratono, por ke liakavalerio havu spacon por agi. La 11.000 grekoj sub la gvido deMiltiado post kelktaga atendado atakis la persojn kaj mortigis 6.000, perdante nur 200 homojn.

En 480, dek jarojn posteKserkso la 1-a, la posteulo de Dario, atakis la grekojn per armeo tiom granda, ke oni taksis ĝin je miliono, kvankam tio ne estas vere ebla. La grekoj defendis la malvastejon de laTermopiloj, sed post tri tagoj la persoj sukcesis per sekreta vojeto ĉirkaŭiri kaj dorse ataki la grekojn kaj iri direkte al Ateno. La atenanoTemistoklo komprenis, ke surtere ne eblis haltigi la malamikon, evakuis Atenon kaj kolektis ŝiparon por ataki la persojn mare. Kserkso igis bruligi Atenon, sed la greka ŝiparo kun 310 ŝipojvenkis la persan, konsistantan el 1.207, ĉeSalamis. La sekvan printempon la grekoj devigis la persojn retiriĝi kaj en 478 forpelis ilin el Sesto, ilia lasta fortikaĵo en Eŭropo.

Per tiu sukceso Ateno akiris gvidan pozicion en tiama Grekio.

LaUnua interaliancana milito helena estis farita deAteno dum 357-355 a.K. kontraŭĤio,Kos kajRodoso, la plej potencaj membroj de la Dua atika maroligo (Dua Delosa Ligo, ekde 378).

LaDua interaliancana milito helena (alia nomo: Etolia milito) daŭris de 220-217 a.K. Ĝia kaŭzo estis la marodoj de la etoliaj liganoj enMesenio, kiujn eĉ la je helpo vokitaj Aĥeanoj ne povis fini. Pro tioFilipo la 3-a (Macedonio) kaptis la okazon enmiksiĝi en grekiajn aferojn kaj membrigis Mesenion al la ligo dum kunveno de la Aĥea ligo enKorinto en la 220-a jaro.

Kulturo

[redakti |redakti fonton]

Arto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojArto de Antikva Grekio kajArkitekturo de Antikva Grekio.
La okcidenta flanko de la Pergama Altaro laŭ rekonstruo en laPergamo-muzeo enBerlino.

La greka arto estas la aspekto plej facile videbla de antikva Grekujo: ĝi influis laroman arton, tiun de larenesanco kaj grandan parton de lamoderna kajnuntempa artoj en la okcidenta mondo. Ĝiaj monumentoj estas admirataj de turistoj en Grekujo mem, sed ankaŭ sur la lokoj de la grekaj kolonioj enMalgrand-Azio. Ĝiaj skulptaĵoj kaj vazoj ofte havas elstaran lokon en muzeoj kaj privataj kolektoj. LaPartenono kaj ĝiaj skulptitaj ornamaĵoj, lagrupo de Laokoono kaj laVenkantino de Samotrako estas inter la plej konataj artaĵoj en la mondo.

Multaj artaĵoj de la greka klasiko estis dumtempe perditaj kaj poste retrovitaj perarĥeologia serĉado. Tiaj serĉadoj ofte estis faritaj de nelokaj, alilandaj teamoj, kiuj interkonsentis kun la lokaj aŭtoritatoj pri siaj rajtoj pri la trovaĵoj. Tiumaniere valoraj artaĵoj ja estis retrovitaj, sed poste forportitaj de la trovejoj. Fama ekzemplo estas laGranda Altaro de Pergamo, elfosita enPergamo inter 1878 kaj 1886 de germanaj arĥeologoj. Laŭ interkonsentoj kun laturka registaro la altaro, pli ol 30 metrojn longa kaj larĝa, estis transportita alBerlino, kie ĝi nun estas ekspoziciata en laPergamo-muzeo. (Kelkaj partoj, trovitaj jam antaŭ la elfosado, troviĝas aliloke.)Alexander Conze, tiam direktoro de la berlina skulptaĵa kolekto, diris, ke li bedaŭris forpreni la monumenton de ĝia hejmo, sed timis, ke alimaniere ĝi tute perdiĝos, ĉar lokanoj disvendos ĝin pece al kolektantoj.

Statuo deHermeso portanteDionizon infanon, atribuita alPraksitelo.

La antikvgrekaj pentraĵoj estas relative raraj, almenaŭ malmultaj al ni alvenis. La grekaj pentristoj pentris precipe sur paneloj elligno, kaj la plejn belajn laborojn oni ankoraŭ admiris je pluraj jarcentoj post ilia kreo. Tamen, multaj el tiuj pentraĵoj malaperis post la4-a jarcento, kiam ilin oni ne plu estis protektitaj adekvate. Krom kelkaj Romiaj kopioj, ekzemple enPompejo, rarajn vestiĝojn oni trovis en la tomboj de la reĝoj de Makedonujo, enVergina, enLefkadia (Makedonujo same), kaj enKazanlako en la antikvaTrakujo (nunaBulgario).

La ekzemploj de skulptaĵoj rezistinte al la tempo estas pli oftaj, precipe la verkoj de majstroj kielFidio kajPraksitelo. Tiujn artistojn kaj iliajn disĉiplojn ofte kopiis la Romanoj. Tamen la kristanoj de la 4-akaj 5-ajarcentoj detruispaganajn idolojn pro pieco. Multajn skulptaĵojn elmarmoro oni bruligis dum laMezepoko por fari el ilikalkon kaj por rekuperi la metalon (por disfandi ĝin kaj por uzi ĝin alimaniere). La statuoj, kiuj eskapis al tiu detruo, estis protektitaj: ili estis enfositaj aŭ forgesitaj, kajbronzaj statuoj estis perditaj mare.

Religio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojHelena mitologio kajGreka templo.
Busto deZeŭso trovita enOtricoliVatikanaj muzeoj.
Ruinoj de cirklatemplo enDelfo parte rekonstruita en1938.

La antikvagreka religio (ankaŭ nomitamitologio) havas la apartan econ posedi neksanktajn tekstojn, nekdogmon, nekeklezion, ĝi estaspoliteisma. Ritoj estis tre gravaj, personapieco tute ne. Ekzistis tri tipoj de kultoj: publikaj, kiuj kunigis la komunumon de civitanoj de unu urbo, privataj apartenantaj al la hejma medio, kaj misteraj, kiuj promesis al inicitoj feliĉan vivon kaj transan mondon.

Estis grave, ke gasto en fremda urbo partoprenu en la ritoj pri la lokaj diaĵoj. Per tio li neniel pekis kontraŭ la hejmaj diaĵoj, sed konfirmis sian respekton al la gastigantoj.

La helena mitologio estas aro damitoj kajlegendoj de la antikvaj grekoj, kiu temas pri iliaj diversajdioj kajherooj, la naturo de la mondo kaj la origino kaj signifo de ilia propra kultado kaj ritoj. Sur ĝi baziĝis la Greka religio, kiu iĝas gravega ilo por ke la fakuloj kaj esploristoj sciu pli pri la religiaj kaj politikaj institucioj de la Antikva Grekio, kaj ĝenerale, pri tiu civilizacio kaj la maniero kiel oni kreas mitojn.[4]

La greka mitologio konsistas eksplicite en vasta sortimento da rakontoj kaj implicite en figuraj artoj, kiel la pentritaceramiko kaj votaj oferaĵoj. La helena mitaro klarigis la originon de la mondo kaj detalis la travivaĵojn de bunta aro da dioj, herooj kaj aliaj mitologiaj estaĵoj. Tiuj rakontoj estis disvastigitaj per parola poezia tradicio, sed ĝi supervivis ĝis nun danke ĉefe al lagreka literaturo.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

La plej konataj beletraj fontoj, laepopeajpoemojIliado kajOdiseado, baziĝas sur la okazintaĵoj de laTroja milito. Du poemoj de la samtempulo deHomero, nomeHeziodo, laTeogonio kajLaboroj kaj tagoj, klarigas per riĉa rakontaro la originon de la mondo, la sekvadon de diaj regantoj kaj homaj epokoj, kaj la kialojn de la homaj tragedioj kaj oferaj kutimoj. Ankaŭ enhavas mitojn laHomeraj himnoj, kelkaj fragmentoj de epopeaj poemoj pri la Troja ciklo kaj de lirika poezio, la verkoj de damistoj de la 5-a jarcento a.K., kaj studoj de esploristoj kaj poetoj de la helena kaj romia tempoj, kielPlutarĥo kajPaŭzanio.


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHelena teatro.

La grekatragedio estas teatra ĝenro devena el la Antikva Grekio. Inspirata en la ritoj kaj religiaj ludoj faritaj kaj en Grekio kaj en Anatolio, ĝi atingis hegemonian pinton en Ateno en la5-a jarcento a.K. La plej gravaj kaj rekonataj aŭtoroj de tragedio estisEskilo,Sofoklo kajEŭripido kiu, en diversaj historiaj epokoj, pritraktis kortuŝajn temojn.

Lakomedioj estis ludataj je la kosto de la ŝtato kaj estis eroj de konkurenco. Ili estis agnoskitaj de la ŝtato post la tragedioj, kiuj dekomence estis ludataj de la aktoroj je propra kosto. La plej gravaj kaj rekonataj aŭtoroj de komedio estisAristofano kajMenandro.

Filozofio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojSintezo de la greka filozofio kajHelena filozofio.

Antaŭsokrataj filozofoj estas lafilozofoj kiuj vivis antaŭSokrato. Ili loĝis en Antikva Grekio. Ili inkluzivas ĉefajn figurojn kiajTaleso,Alkmeono,Hipokrato,Empedoklo, kajDemokrito.

La epoko antaŭ Sokrato

[redakti |redakti fonton]
Taleso

Filozofio de la antikva Grekio estas la unua filozofio en historio de la Grekio. Elementoj de filozofio oni rigardas ĉe poemoj deHomero kajHeziodo. La unua konata filozofo estis tamenTaleso deMileto kiu laŭ multaj informoj fondis en Mileto skolon filozofan. Li opiniis, ke ĉio estas konstruita per laakvo kaj ĉio ĝin konsistas. Li tiel komencis filozofion de lanaturo. Liaj lernuloj-Anaksimandro kajAnaksimeno disvolvis ĝin al nivelo similantan ontologion (precipe kreado de la nocioarĥe kajsenfineco). PosteHeraklito priskribis ĉiaman ŝanĝadon formigante nocion demovo. Lia kontraŭulo-Parmenido elElajo, kreinto de la ontologio, opiniis ke la movo ne ekzistas, keekzistas nur unua esto - la mondo-kaj malesto ne ekzistas. Li kreis do la unuan kriterion de estado de esto- kriterio de la sameco, kiu agnoskas, ke esto ne estas sama kun malesto kaj ĉio kio estas malesto simple ne ekzistas. Lia lernulo-Zenono el Elajo kreis ankaŭ unuajn paradoksojn per kiuj pruvas ke movo ne ekzistas. Grava filozofo estis ankaŭ alia filozofo de la naturo, adepto de Heraklito-Empedoklo, kiu opiniis, ke mondo estis formigita de la kvar elementoj (fajro, akvo, aero, tero) kajevoluigas per evolucio. Adepto de Parmenido kaj Zenono,monistoj -Leŭkipo - opiniis, ke ekzistas nedividebla, konstruanta mondon parteto nomataatomo.Demokrito disvolvis tiun agnoskon kaj opiniis, ke mondon oni povas koni nur per mema racio (raciismo), en ontologio formigis la nocion devakuo kaj disvolvis nocion deharmonio kaj kredeble kreisestetikon. Grava filozofo estis ankaŭ Anaksagoro kiu estas opiniita kiel la unuaateisto. Neniu scias kion precize opiniispitagorismanoj sed laŭ legendo ili opiniis, ke mondo oni povas priskribi kaj koni permatematiko kaj ke ekzistasreenkarniĝo.

La epoko klasika

[redakti |redakti fonton]
Alegorio de la filozofio kunSokrato kajPlatono.

La epoko klasika estas la epoko de unuajsofistoj kiu disvolvadis filozofion de la naturo enetiko,politiko, ontologio kaj sciteorio. La unuaj sofistoj estisProtagoro kajGorgio. Protagoro estis kreinto derelativismo. Li mem estis ankaŭ la unuaagnostikisto kaj disvolvadis scipovon deeristiko - la scipovo de sukcesa diskutado.Gorgio opiniis, ke nenio ekzistas kaj ĉion oni povas envive atingi per simplaretoriko. Li estas ofte kunigata kunFriedrich Nietzsche laŭ sia filozofio similanta lanihilismon. Laŭ sofistoj ne ekzistas la vero, kion ili pruvis enparadokso de la Epimenido. Paradokso estis dissolvita per moderna filozofio analiza (Alfred Tarski). La idealo de la filozofo estiĝis tamenSokrato. Tiu filozofo estas en ĉiuj skribaĵoj pri li priskribata kiel homo kiu demandis filozofie hazardajn Atenanojn. Oni ne povas scii kion li enfine opiniis ĉar lia lernulo,Platono priskribante lin aldonis siajn opiniojn pri mondo al Sokrato. Ofte ĉia saĝo de la Sokrato estas memorigata en pensojmi scias, ke mi nenion scias kajla vera saĝulo estas tiu, kiu scias kion ne scias. Tamen al Platono estas atribuata filozofio pri lametafiziko. Inter multaj opinioj pri la mondo (multuloj opinias, ke Platono kreis unuan sistemon konsistantan ĉian penson en ĉia scienco kaj kulturo; tial laŭ fama frazo:ĉia filozofio estas piednoto al Platono) Platono kreis teorion de la metafiziko kie li interpretas agadon de ĉia sento kaj senco. Laŭ li Dio estas nur unua movulo (demiurgo) kiu kreas mondon per ideoj. Li kreis ankaŭ skolon filozofian nomatanAkademio. Lia lernulo,Aristotelo, kreislogikon (bedaŭrinde kun influo de lapsikologismo) kaj sur ĝi li konstruis sian filozofion. Unue li okupiĝis pri sciteorio kaj eraro de la homa menso, ke trairi al teorio de la esto. Laŭ li la esto oni povas koni per kategorioj. Tiu konkretigo estas konado eston per abstrakto. Konstruata filozofio estis nekontraŭebla ĝisKoperniko. Li fondis ankaŭ sian skolon, konkurencan al Akademio, nomatanLikejono. Akademio estas hodiaŭ nomo de la universitato, Likejono estas nomo de liceo.

La epoko helena

[redakti |redakti fonton]
Diogeno.

La epoko helena komencas ankoraŭ dum vivo de Aristotelo. Ĝi estas epoko de stoikoj,cinikoj,cineraikoj,epikuranoj kajskeptikoj. Stoikismo estis kompleta sistemo filozofia kiun adeptis kaj disvolvadisMarko Aŭrelio,Zenono el Kitono,Cicerono,Seneko kajKrizipo. Pejorative stoika homo estas tiu, kiu trankvile vivas en konscio, ke ĉio finiĝos bone. Cinikismo estas la unua filozofio nearistokrata. La plej fama fondinto,Antisteno en ontologio kreisreismon (nocio poste formigita perTadeusz Kotarbiński). Lia plej fama lernulo-Diogeno - opiniis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur kiam li vivus per tio, kio estas bezonata al vivo minimale. Cinikistoj disvolvadis senkonsciesocialismon kaj ofte kunigantaj estas kun filozofio deKarlo Markso. Homo cinika pejorative estas tiu, kiu ne estimas plej fundamentajn valorojn. Cineraikistoj kaj epikurikoj opiniis, ke homo vivus per pleneco de la vivo nur strebante kaj atingante agrablon (hedonismo). Dum baroko kaj klasikismo novhedonistoj francaj nomiĝislibertinistoj (fama libertinisto estisDon JuanTartufo). Skeptikistoj opiniis, ke nenio estas certa kaj homo povas atingi ĉioscion, klerecon nur demandante (Seksto). Finfine Plotino revenigis metafizikon de Platono ennovplatonismo. En ontologio li kreis nocion deunuaĵo al kiu ĉia esto venas. Konforme kun pitagoranoj li renovigis nocion de dualismo ontologia - ekzistis laŭ li mondo spirita kaj materia. Laŭ li, homo povas koni ĉion per metafiziko.

Socio

[redakti |redakti fonton]
Negra sklavo kun ligitaj manoj,Ptolemea Dinastio,Luvro.[5]

Nur la nature indiĝenaj liberaj viroj terposedantoj rajtis esti civitanoj, kaj ĝui la tutan juran protekton enurboŝtatoj (sed postePeriklo enkondukis esceptojn al la limigo por nur indiĝenoj). En plej el la urboŝtatoj, la homoj de socia gravo ne ĝuis specialajn rajtojn, diference disdeRomio. Por ekzemplo, naskiĝis el certa familio kutime ne havigis specialajn privilegiojn. Foje kelkaj familioj kontrolis kelkajn publikajn religiajn funkciojn, sed tio ne havigis ajnan povon plian en la regosistemno. EnAteno, la loĝantaro dividiĝis en kvar sociaj klasoj laŭ la riĉo. La homoj povis ŝanĝi el klaso se enspezis plian monon. EnSparto, ĉiuj viroj estis egalaj civitanoj se fini edukadon. Tamen, la spartaj reĝoj, kiuj servis kiel militaj kaj religiaj estroj en la urboŝtato, venis nur el du familioj.

Lasklavoj havis nek povon nek statuson. Ili havis rajton fari familion kaj esti posedantoj, sed ili ne havis politikajn rajtojn. Ĉirkaŭ la 600 a.K. lasklaveco komerca estis disvastigita en Grekio. Ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K. la sklavoj estis triono de la totala loĝantaro en kelkaj urboŝtatoj.[6] La sklavoj ekster Sparto preskaŭ neniam ribeliĝis ĉar ili devenis el diversaj naciecoj kaj estis tro disaj kaj ili ne kapablis organiziĝi.

La plej parto el familioj havis sklavojn kiel hejmaj servistoj uax laboristoj, kaj eĉ kelkaj malriĉaj familioj povis havi kelkajn sklavojn. Ne estis rajto bati aŭ mortigi sklavojn. La posedantoj ofte promesis al siaj sklavoj liberigon future por kuraĝigi iliin al forta laboro. Diference el Romo, laekssklavoj (nome liberigitaj sklavoj) ne iĝis civitanoj. Male ili miksiĝis al la aro de lametekoj, kiuj estis la eksterlandanoj aŭ de aliaj urboŝtatoj kiuj rajtis oficiale loĝis en la ŝtato.

Antikvaj Olimpikaj Ludoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAntikvaj Olimpikaj Ludoj.

LaOlimpikaj LudojOlimpiaj Ludoj (antikve-greke ὈλύμπιαOlimpia,[7][8][9][10][11][12] "nome Olimpikoj" ankaŭantikve-greke ὈλυμπιάςOlimpias[10][11][12][13] kaj "Olimpiado") estis serio deatletikaj konkurencoj inter reprezentantoj deurboŝtatoj kaj unu el laTuthelenaj Ludoj de Antikva Grekio. Ili estis okazigitaj por honoro deZeŭso, kaj la grekoj donis al ilimitologianoriginon. La unuaj Olimpikoj estis tradicie datitaj por la 776 a.K.[14] Ili plue okazis kiam Grekio venis sub laromia regado, ĝis la imperiestroTeodozo la 1-a nuligis ilin en 393 a.K: kiel parto de la kampanjo por trudikristanismon kiel laŝtata religio de Romio. La ludoj okazis ĉiun kvaran jaron, aŭ laŭolimpiado, kio iĝis tempunuo en historiaj kronologioj.[15]

Nutrado

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNutrado en antikva Grekujo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloGreka kuirarto.

Nutrado en antikva Grekujo karakteriziĝas per simpleco, sobreco kaj spegulas la malfacilajn kondiĉojn de laagrokulturo en la tiama Grekujo. Ĝi baziĝas sur la"mediteranea triopo"[16]:tritiko,olivoleo kajvino.

Sciaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,31,41,51,6Vasili Vasílievich Struve, Historia de la antigua Grecia, alirita la23an de oktobro de 2010, 1985, Sarpe, Madrid, isbn=84-7291-736-6, paĝoj 14-27.
  2. Bartolomé Pou. Notoj al la dua eldonoLos nueve libros de la Historia deHerodoto, Ediciones «El ateneo», Buenos Aires
  3. 3,03,13,2Hidalgo de la Vega, María José, Sayas Abengochea, Juan José, Roldan Hervás, José Manuel, Historia de la Grecia antigua, 1998, EdicionesUniversidad de Salamanca, Salamanko, isbn=84-7481-889-3 ĉapitro Geografía de Grecia.
  4. Encyclopaedic Dictionary The Helios, 1952. Vol. Hellas, Art. Greek Mythology.
  5. Pri la sintenoj tradiciaj en la funebraj steleoj, vidu Felix M. Wassermann. "Serenity and Repose: Life and Death on Attic Tombstones",The Classical Journal, vol. 64, núm. 5, p. 198.
  6. «Slavery in ancient Greece[rompita ligilo]», enBritannica Student Encyclopædia (angle).
  7. Ὀλύμπια the Olympic games, in honour of Olympian Zeus.
  8. 15-04-16 Χαιρετισμός των Υπουργών Ν.Φίλη και Α.Μπαλτά για την Παγκόσμια Ημέρα Μνημείων και Τοποθεσιών. “Πανελλήνια συμμετοχή είχαν: τα Ολύμπια, που διεξάγονταν κάθε τέσσερα χρόνια στην Αρχαία Ολυμπία προς τιμήν του Διός,”.
  9. Francis Edward Jackson VALPY. (1832)Second Greek Delectus; or, new Analecta Minora ... With English notes, and a copious Greek and English lexicon, etc, p. 1.
  10. 10,010,1 (1811)Grieksch leesboek voor eerstbeginnenden: ingerigt ten dienste der Hollandsche jeugd. H.C.A. Thieme, p. 248.
  11. 11,011,1Henry Cary. (1843)A Lexicon to Herodotus, Greek and English, Adapted to the Text of Grisford and Bachr. J. Vincent and, p. 279.
  12. 12,012,1Fridericus Gulielmus Sturz. (1818)Etymologicum graciae linguae Gudianum et alia grammaticorum scripta e codicibus manuscriptis nunc primum edita Accedunt notae ad Aymologicion magnum ineditae E. H. Barkeri, Innr. Bekkeri, Lud. Kulencampii, Amad. Peyronialiorumque. Weigel, p. 371.
  13. Ο᾿λυμπιάς 1 pecul. fem. of Ὀλύμπιος. “1.the Olympic games, Hdt., Pind.”.
  14. History. Olympic Games. Alirita 2016-08-11 .
  15. Panhellenic Games. Alirita 9a de Novembro 2016 .
  16. Esprimo enkondukita de Sir Colin Renfrew enThe Emergence of Civilisation: The Cyclades and the Aegean in The Third Millennium BC,1972.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
Busto deHerodoto el la romia epoko (Muzeo de la antikva Agoro de Ateno).
  • (Klasikaj historiistoj)
  • Herodoto,Historioj (Godley traduko, 1920)
    • Komentario:W.W. How, J. Wells. (1990)A commentary on Herodotus. Oxford University Press.ISBN 0-19-872139-0.
  • Tucidido,Historio de la Peloponeza Milito
  • Ksenofono,Anabasis,Hellenica
  • Plutarĥo,Paralelaj vivoj; Temistoklo, Aristido, Periklo, Cimono
  • Diodoro Sicilia,Historia biblioteko
  • (Pri filozofio)
  • Florencio Benítez González.Historia de la filosofía, Ediciones Quinto Sol, Textos Universitarios. Méxco, D.F., 2003.
  • Knight, Kelvin.Aristotelian Philosophy: Ethics and Politics from Aristotle to MacIntyre.ISBN 978-0-7456-1977-4
  • (Pri manĝo)
  • Marie-Claire Amouretti,Le Pain et l'huile dans la Grèce antique. De l'araire au moulin, Belles Lettres, Paris, 1989.
  • Andrew Dalby,Siren Feasts: A History of Food and Gastronomy in Greece, Routledge, 1996ISBN 0-415-15657-2.
  • Armand Delatte,Le Cycéon, breuvage rituel des mystères d'Éleusis, Belles Lettres, Paris, 1955.
  • Marcel Détienne et Jean-Louis Vernant,La Cuisine du sacrifice en pays grec, Gallimard, coll. « Bibliothèque des histoires », Paris, 1979.
  • Robert Flacelière,La Vie quotidienne en Grèce au temps de Périclès, Hachette, 1988 (1-a eldono 1959)ISBN 2-01-005966-2.
  • Léopold Migeotte,L'Économie des cités grecques, Ellipses, coll. « Antiquité : une histoire », 2002ISBN 2-7298-0849-3, p. 62-63.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Antikva_Grekio&oldid=9228307"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp