| Anthon van Rappard | |
|---|---|
![]() | |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 14-an de majo1858 (1858-05-14) en Zeist |
| Morto | 21-an de marto1892 (1892-03-21) (33-jaraĝa) en Santpoort |
| Lingvoj | nederlanda |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Alma mater | Reĝa Akademio de Arto |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo |
Anthon Gerard Alexander van RAPPARD (14a de majo,1858,Zeist – 21a de marto,1892, Santpoort) estisnederlanda pentristo kaj desegnisto. Li estis lernanto deLawrence Alma-Tadema kaj dum ĉirkaŭ kvar jaroj estis amiko kaj mentoro deVincent van Gogh, kiu ŝajne aprezis lin po sia socia engaĝiĝo, inter aliaj tialoj.

Laŭ laRKD li laboris enParizo,Bruselo,Utreĥto,Amsterdamo kajTerschelling, antaŭ translokiĝi al Santpoort.[1] Li studis en laRijksakademie kaj estis membro de Utreĥtaj artistosocietoj kiel "Kunstliefde" kaj " Utrechtse Kunstkring" (kiun li fondis kun sia amiko Ludwig Willem Reymert Wenckebach), kaj "Arti et Amicitiae" en Amsterdamo.[1]
La leteroj kiujn van Gogh sendis al van Rappard dum ilia korespondado en la jaroj 1881-1885[1] estas grava fonto por la kompreno de la biografio kaj verkaro de van Gogh. Nuntempe, la verkoj de van Rappard estas raraj pro sia mallongva vivo. Liaj pentraĵoj estas tre aprezataj.