Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Antarkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antarkto

Mapo de Antarkto.
Areo14 425 000 km²
Loĝantoj0 permanentaj loĝantoj (2015)[1]
~ 5 000 intertempaj loĝantoj
Landoj0
Dependaj teritorioj4 (kaj 8terenpostuloj)
Ĉefaj lingvojangla
hispana
franca
rusa
norvega
Horzonojneniu
Plej grandaj urbojneniu
vdr
Topografia mapo de Antarkto, nur parte en Esperanto.
Adeliaj pingvenoj en Antarkto.
Epizodo depodkastoKern.punkto pri antartiko.

Antarkto (alinomeAntarktioAntarktidoAŭstralo[2]) estaskontinento, kiu situas en la plejsuda parto de laTero, nome en la Antarkta regiono de laSuda Hemisfero, plejparte sude de laAntarkta Cirklo, ĉirkaŭata de laSuda Oceano kaj ĉirkaŭ laSuda Poluso. Ĝi estas la kvina plej granda kontinento (kompare, Antarkto estas preskaŭ dufoje la grando deAŭstralio), kaj la malplejloĝata kontinento surtere kaj nenialando kuŝas tie, ĉar la malaltegajtemperaturoj estas tre malfacile elteneblaj de homoj. Tamen, kelkaj gravaj ŝtatoj ĉu teorie aŭ praktike alproprigis al si parton de ĝi. El entute 14 425 000km², 13 720 000 estas ĉiam kovrita deglacio, kio estas ĉirkaŭ 98 %; tiu glacio estas averaĝe 1.9 km dika,[3] kaj etendas al la tuto escepte la plej nordorientaj pintoj de laAntarkta Duoninsulo.

Antarkto, averaĝe, estas la plej malvarma, plej seka, kaj plej venta kontinento, kaj havas la plej altan averaĝan alton el ĉiuj kontinentoj.[4] Antarkto estasdezerto, kun jaraprecipitkvanto de nur 200 mm laŭlonge de la marbordo kaj multe malpli interne.[5] La temperaturo en Antarkto atingis−89.2°C, kvankam la averaĝo por la tria kvarono (la plej malvarma parto de la jaro) estas−63°C. Tamen el 1 000 al 5 000 perosnoj loĝas la tutan jaron ĉe laesploraj stacioj disaj tra la kontinento. Organismoj indiĝenaj de Antarkto estas multaj tipoj dealgoj,bakterioj,fungoj,plantoj,protistoj, kaj kelkajanimaloj, kiajakaroj,nematodoj,pingvenoj,fokoj kajtardigradoj. Vegetaĵaro, kie ĝi ekzistas, estastundro.

Kvankam mitoj kaj spekulativaĵoj pri iaTerra Australis ("Suda Tero") datas el la antikveco, Antarkto estas notita kie la lasta regiono en la Tero en la registrita historio kiu estis malkovrita kaj koloniigita de homoj, estante la unuafoje vidata nure en 1820 fare de larusajesploristojFabian Gottlieb von Bellingshausen kajMiĥail Lazarev sur la ŝipojVostok kajMirni, kiuj vidis laFimbulan Glacikampon. La kontinento, tamen, restis dumlonge forgesita dum la cetero de la 19a jarcento pro sia malfacila medio, manko de facile alireblaj rimedoj, kaj izoleco. En 1895, la unua konfirmita surteriĝo estis estrita de teamo denorvegoj.

Antarkto estasde factokunposedaĵo, regata fare de la koncernaj partoj kiuj havas konsultan statuson ĉe laAntarkttraktata Sistemo. Dekdu landoj subskribis la Antarkta Traktaton en 1959, kaj 38 subskribis ĝin ekde tiam. Tiu traktato malpermesas militajn aktivaĵojn kaj mineralminadon, malpermesas atomeksplodojn kaj atomruban disponon, subtenas sciencan esploradon, kaj protektas la kontinentanekozonon. Pliiĝantaj eksperimentoj estas faritaj de pli ol 4 000 sciencistoj el multaj landoj.

Portala ikonoPortalo pri Geografio

Etimologio

[redakti |redakti fonton]
"Aristotelo" deFrancesco Hayez (1791–1882). Jam Aristotelo parolis pri antarkta regiono.

La nomo Antarkto estas lalatinigita versio de la greka kunmetaĵo ἀνταρκτική (ántarktiké), femenino de ἀνταρκτικός (ántarktikós),[6] signife "Malarkton", "malnordon".[7] En la helena lingvoárktos signifasurson. Pro tio, Arkto estas la lando sub la konstelacio de laGranda Ursino. La helenaanti signifaskontraŭ, do Antarkto (greke:Ανταρκτική) signifas "Malarkton".

Aristotelo skribis en sia libroMeteologio pri antarkta regiono en ĉ. 350 a.K[8]. Marino de Tiro laŭdire utiligis la nomon en sia nekonservita mondomapo de la dua jarcento a.K. La romiaj verkintojHigeno kajApuleo (1-2 jarcentoj a.K.) uzis por la suda poluso la latinigitan grekan nomonpolus antarcticus[9][10], de kio derivis lamalnovfrancapole antartike (modernepôle antarctique) atestita en 1270, kaj de tie lamezanglapol antartik en teknika disertaĵo el 1391 deGeoffrey Chaucer (moderneAntarctic Pole)[11].

Antaŭ akirado de ĝiaj nunaj geografiaj implicoj, la esprimo estis uzita por aliaj lokoj kiuj povus esti difinitaj kiel "kontraŭoj en la nordo". Ekzemple, la mallongdaŭra franca kolonio establita enBrazilo en la 16-a jarcento estis nomita "France Antarctique".

La unua formala uzo de la nomo "Antarctica" kiel kontinenta nomo en la 1890-aj jaroj estas atribuita al la skotakartografo John George Bartholomew.[12]

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Reliefo de Antarkto

Ĉirkaŭ 98 % el tiu kontinenta tero konsistas elglaĉerojbankizo, kunalto inter 2000 kaj 4000 metroj. Preskaŭ 90 % de la mondaglacio, tio estas 29 000 000 km3, troviĝas sur Antarkto. La Antarkta bankizo, kun mezadiko de 3 kilometroj, enhavas pli da dolĉaakvo ol la cetero de la tuta tero. Sed malgraŭ tio, la kontinento estas plejpartedezerto: malmulte dapluvo kajneĝo falas tie. Lasuda poluso, ekzemple, ricevas nur po 2 centimetrojn da nova neĝo ĉiujare. Sed la neĝo neniam degelas...

En la "sekaj valoj" de Antarkto, pluvo lastfoje falis nur antaŭ 2 milionoj da jaroj.

Antarkto estas pli malvarma ol laArkto, ĉar:

  1. La Arkto estasoceano, ne tero, kaj akvo retenas varmon pli bone ol tero.
  2. Antarkto havas pli da neĝo, kiu reflektas 80 % de la varmo de la Suno.
  3. La meza alto de Antarkto estas 2300 metroj, multe pli alta ol lamaro de la Arkto. Tial laaero estas pli maldensa, do pli malvarma.
  4. Lavento en Antarkto estas tre forta.

La meza vintra temperaturo de Antarkto estas-55°C (218 K).

Antarkto.

Se la neĝo kaj glacio iam degelus:

  • Antarkto aperus ne kiel unu granda insula kontinento, sed kielinsularo.
  • La tero de Antarkto, kiu nun estas subpremita de la glacio, leviĝus 500 metrojn (dum 10 000 jaroj).
  • Video pri leviĝantaj akvoj kaj la degelo de Antarkto kreita de NASA, tradukita de la jutuba kanaloScivolemo
    La maroj leviĝus je 73 m tutmonde.

Orienta Antarkto, ankaŭ nomataGranda Antarkto, konstituas la plimulton (pli-malpli du trionojn) de la Antarktakontinento. Ĝi situas oriente de latransantarkta montaro, direkte al laHinda Oceano. La teritorio estas la plej malvarma, plej alta, plej venta, plej seka kaj plej izolitaj termaso de la planedoTero kaj inkludas kelkajn altegajnmontojn, krom laAntarktan Altebenaĵon.

Okcidenta Antarkto estas unu el la du ĉefaj regionoj de Antarkto. Temas pri la parto de la kontinento, kiu kuŝas ene de laOkcidenta Hemisfero inkluzive de laAntarkta Duoninsulo. Ĝi estas apartigita deOrienta Antarkto pere de latransantarkta montaro kaj estas kovrita per la okcidentaAntarkta Glacitavolo. En Okcidenta Antarkto interalie situas laMonto Vinson 4892 metrojn alta, kiu estas la plej alta punkto de Antarkto.

Antarkto havas bedon dekarbo, do la kontinento iam estis varma kajmarĉa. En Antarkto troveblas la plej multajrokoj alvenintaj de laMarso al laTero. Pro la blanka glacio,meteoritoj estas multe pli videblaj en Antartko ol aliloke.

Orografio

[redakti |redakti fonton]

LaTransantarkta montaro estas ĉefa montaro de Antarkto, tiriĝanta en longo ĉirkaŭ 3200 km deLando de Viktoria superMaro de Ross ĝisLando de Coats superMaro de Weddell. Transantarkta montaro apartigas Antarkton enAntarkton Orientan kajAntarkton Okcidentan.

  • Monto Pierre estas masivo (2200 m) situanta tuj norde al Monto Goossens en la Montaro Reĝino Fabiola, en Antarkto.
  • Monto Amundsen estasnunatako kiu kuŝas oriente de la Glaĉero Denman, je ĉirkaŭ 20 km nordoriente de Monto Sandow.

Aliaj geografiaj elementoj

[redakti |redakti fonton]
Loko de la Lando Reĝo Eduardo la 7-a (markita oranĝe) ene de la Ross Dependaĵo.

Lando Reĝo Eduardo la 7-aDuoninsulo Reĝo Eduardo la 7-a estas granda, glacio-kovrita duoninsulo kiun formas la nordokcidenta pinto de laLando de Marie Byrd. La duoninsulo projekcias sin en laRoss Maro inter Golfeto Sulzberger kaj la nordorienta angulo de laRoss Glacitavolo, kaj formas parton de la Ross Dependaĵo. La Duoninsulo Eduardo la 7-a estas limigita de la Ross Glacitavolo sudokcidente, la Okuma Golfeto okcidente, kaj oriente de la Golfeto Sulzberger kaj la Marbordo Saunders, ĉiuj gravaj elementoj de la Ross Maro /Suda Oceano. La nordokcidenta pinto de la duoninsulo estas la Kabo Colbeck. La Duoninsulo Eduardo la 7-a situas je77° 40′ S155° 00′ U / 77.667 °S, 155.000 °U /-77.667; -155.000(mapo).

LaMaro Amundsen, branĉo de laSuda Oceano ĉe la Lando de Marie Byrd en okcidenta Antarkto, kuŝas inter la Kabo Flugofiŝo (nome nordokcidenta pinto de la insulo Thurston) oriente kaj la Kabo Dart en insulo Siple okcidente.

LaGlaĉero Axel Heiberg estas vala glaĉero, 48 km longa, descendanta el altaj altaĵoj de la Antarkta Altebenaĵo al la Ross Glacitavolo (preskaŭ je marnivelo) inter la Montaro Herbert kaj la Monto Don Pedro Christophersen en la Montaro Reĝino Maud.

LaGlaĉero Amundsen (85° 35′ S159° 00′ U / 85.583 °S, 159.000 °U /-85.583; -159.000(mapo)Koordinatoj:85° 35′ S159° 00′ U / 85.583 °S, 159.000 °U /-85.583; -159.000(mapo)) estas grava antarktaglaĉero, ĉirkaŭ 6 al 10 km larĝa kaj 128 km longa, elfluanta el laAntarkta Altebenaĵo kie ĝi drenas la areon sude kaj okcidente de la Altebenaĵo Nilsen, kaj descendanta tra laMontoj Reĝino Maud kaj eniranta en laRoss Glacitavolo ĝuste okcidente de la MacDonaldNunatakoj.

Ferrigno Rifto estasrifto kiu estas profunde kaj longe situanta sub glacia fluo Ferrigno en la Lando Ellsworth.

LaValo Wright estas la plej granda laŭ areo de la tri proksimume paralelaj antarktaj sekaj valoj kiuj situas sur la okcidenta marbordo de McMurdo Sound kontraŭ Insulo de Ross. Ĝi kuŝas inter la Valo Viktoria en la nordo kaj la Valo Taylor en la sudo. La malgrandaLago Don Juan estas malgranda akvoareo situanta en la valo Wright sur Viktoria Lando. Tiu estas konsiderita la plej saleca akvo sur la Tero.Lago Vanda estas lago en la Valo Wright, en kiun fluas la rivero Onikso. La longo de la lago estas 5 km, kaj la maksimuma profundo estas 69 metroj.

Terhistoria evoluo

[redakti |redakti fonton]
Helpe de la bunte reprezentitajpaleobiogeografiaj disvastiĝejoj de lareptilojCynognathus,Mesosaurus kajLystrosaurus, kaj tiuj de lafilikoGlossopteris rekonstrueblas la ordigo de nuntempe disiĝintaj kontinentoj alGondvano.

La terareoj de Antarkto estis antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj parto de la grandkontinentoGondvano kaj situis sude de la nuntempa pozicio deAfriko. Post la disiĝo de Gondvano pro lakontinenta drivo Antarkto malrapide moviĝis suden. Komence de lapaleogeno, tio estas antaŭ ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj, kiam la kontinento estis ankoraŭ ligita al laaŭstralia kontinento, ĝia klimato estis ankoraŭtropika ĝissubtropika. Pro la kontinenta drivo suden la klimato tamen pli kaj pli malvarmiĝis. Antaŭ ĉirkaŭ 30 milionoj da jaroj estiĝis la unuaj grandajglaciejoj. Antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, dum la ŝanĝo de laoligoceno al lamioceno malfermiĝis inter Antarkto kaj Sudameriko laDrake-pasejo. La rezultintaantarkta ĉirkaŭpolusa marfluo rapidigis la procedon de glaciiĝo kaj la arbaroj kovrintaj ĝis tiam la kontinenton estis neniigitaj. Nur ekde ĉirkaŭ kvin milionoj da jaroj la kontinento estas tute kovrita de dikega glacitavolo.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Supozoj kaj alproksimiĝo

[redakti |redakti fonton]
Mondomapo deAbraham Ortelius, ĉirkaŭ1570.

Jam longe antaŭ la malkovro de Antarkto en la jaro1820 oni supozis la ekziston de grandega sudakontinento, kiu estus kontraŭpezo al la termasoj sur la norda duonsfero. Tiu kontinento, nomataTerra australis troviĝas sur multaj mondomapoj de la komenco de lamoderna epoko. Iuj el tiuj bildigoj, kiel ekzemple lamapo de Piri Reis el la jaro1513, la mapo deOrontius Finaeus el la jaro1531, la mapo deGerhard Mercator el la jaro1569 aŭ la mapo dePhilippe Buache el la jaro1754, montras similecojn kun la reala situo kaj formo de Antarkto; tial iuj aŭtoroj supozas, ke Antarkto malkovriĝis jam longe antaŭ la oficiala jaro1820. Ĉefe pri la mapo de Piri Reis temas tamen nek pri la ununura, nek pri la plej logika klarigo.

Fakte tamen ne ekzistas pruvoj pri la ĉeesto de homoj en la Antarkto antaŭ la19-a jarcento. Tamen oni ja entreprenis esplorvojaĝojn al la sudpolusa regiono, tiel laSudaj Ŝetlandaj Insuloj estis verŝajne malkovritaj jam en1599 fare deDirck Gerritz aŭ deGabriel de Castilla en1603.James Cook travojaĝis la sudan oceanon en la jaroj1772 ĝis1775 kaj tiel verŝajne unua trapasis en1773 lasudan polusan cirklon, sed labankizo malhelpis lin vidi Antarkton.

Malkovro kaj polusoesploroj

[redakti |redakti fonton]
James Clark Ross.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHeroa epoko de antarkta esplorado.

Post 1800, fokistoj kaj balenistoj ĉasis en laAntarkta Oceano, kaj certe atingis la kontinenton.

La unua dokumentita ekvido de Antarkto okazis la28-an de januaro1820. Preskaŭ samtempe okazis la observoj de la kapitanoFabian von Bellingshausen de la rusa mararmeo, de la kapitanoEdward Bransfield de la brita mararmeo kaj de la usona fokistoNathaniel Palmer. El ili verŝajne Bellingshausen estis la unua.

La unua alteriĝo okazis la postan jaron fare de la usona fokisto John Davis, la7-an de februaro1821. Pro bonaj veterkondiĉoj la angla maristoJames Weddell atingis la de li nomatanmaron de Weddell je 74° 15′ sudo.

Sekve la franca reĝo postulis deJules Dumont d'Urville, ke li plibonigu tian rekordon, sed tio sukcesis nur dum la dua provo de la vojaĝo (1837-1838), kiam li ekvidis lateron de Adelio.

En1838, la usonanoCharles Wilkes pruvis, ke Antarktio estas verekontinento.

Post kiam oni trovis la ekzaktan lokon de la magnetanorda poluso en1831,James Clark Ross ekvojaĝis en1839 per siaj ŝipojHMS Erebus kajHMS Terror al la magneta suda poluso. Serĉante ĝin, Ross ja povis lokigi proksiman pozicion, sed ne atingi ĝin. Li mapigis ankaŭ lamaron de Ross, kiu poste estis nomata laŭ li.

La vera konkero de Antarktio tamen komenciĝis en1895 el la klopodoj de la 6-a internacia geografia kongreso, kiu okazis en la londonaImperial Institute. La3-an de aŭgusto oni decidis dum tiu kongreso, ke"tiu kongreso notas sian opinion, ke la esploro de Antarktaj regionoj estas la plej granda parto de geografia esplorado ankoraŭ farota"[13] kaj proponis al la sciencistoj de la tuta mondo plani ekspediciojn tien.

Roald Amundsen.

La11-an de decembro1911, lanorvegoRoald Amundsen estris la unuajn homojn, kiuj atingis lasudan poluson.

Citaĵo
 Sovaĝa kiel neniu alia lando de nia Tero, ĝi kuŝas nevidita kaj netretita. 
— Roald Amundsen,1911

35 tagojn poste ankaŭ labritoRobert Falcon Scott atingis la poluson, sed li kaj lia grupo pereis tie.

Tiutempe, kiam la tuta mondo ŝajnis jam esplorita, la Antarkto similis al la lasta nekonata loko surtere kaj la konkero de tiu parto de la tero iĝis metaforo de la triumfo deimperiismo. Tiel diris Leonard Darwin, le prezidanto de laRoyal Geographical Society dum adiaŭa vespermanĝo porRobert Falcon Scott, antaŭ ties ekvojaĝo:

Citaĵo
 Scott pruvos denove, ke la vireco de nia nacio ne mortas kaj ke la ecoj de niaj prauloj, kiuj gajnis la imperion, daŭre floras inter ni.[14] 
— Leonard Darwin

Nuntempa loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

Nuntempe, inter 1 000 kaj 4 000sciencistoj de proksimume 29 malsamaj landoj loĝas en esploraj stacioj en Antarkto, depende de la sezonoj, sed Antarkto ne havas konstantan loĝantaron. Ĉiujare, pli ol 10 000 turistoj vizitas Antarkton.

Flaŭro kaj faŭno

[redakti |redakti fonton]

Bestoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAntarkta ekozono.
Imperiestraj pingvenoj enMaro de Ross, Antarkto.

Marsupiuloj iam loĝis en Antarkto. Ili alvenis al Antarkto elAŭstralio dum laeoceno, kiam la du kontinentoj estis ankoraŭ kunligitaj. Antarkto ne disiĝis deAŭstralio antaŭ laMioceno. La kontinento nun estas plejparte loĝejo debalenoj,fokoj,pingvenoj kaj aliaj birdoj.Sciencistoj, dohomoj, estas la nuraj grandaj animaloj, kiuj nun loĝas en la kerno de la kontinento.

Malmultaj surterajvertebruloj loĝas en Antarkto.[15] Senvertebruloj estas mikroskopajakaroj kiel laAlaskozetes antarcticus,laŭsoj,nematodoj,tardigradoj,rotiferoj,krilo kajvostsaltuloj. La neflugkapabla malgrandamuŝoBelgica antarctica, ĝis 6 mm granda, estas la plej granda pure surtera animalo en Antarkto.[16] Laneĝa petrelo estas unu el nure tri birdoj kiuj reproduktiĝas nur en Antarkto.[17]

Kelkaj specioj de marbestoj ekzistas kaj dependas, rekte aŭ nerekte, el la fitoplanktono. Antarkta marvivo inkludaspingvenojn,bluajn balenojn,orkojn,kolosajn kalmarojn kajfelfokojn. Laimperiestra pingveno estas la nura pingveno kiu reproduktiĝas dum la vintro en Antarkto, dum laAdelia pingveno reproduktiĝas pli sude ol ajna alia pingveno. Laflavtufa pingveno havas distingigajn plumojn ĉirkaŭ la okuloj, kio havigas la aspekton de prilaboritaj okulharoj. Ankaŭ lareĝaj pingvenoj, lamentonbendaj pingvenoj, kaj lapapuaj pingvenoj reproduktiĝas en Antarkto.

LaAntarkta marurso estis troĉasita en la 18a kaj 19a jarcentoj pro ties felo fare de fokoĉasistoj el Usono kaj el la Unuiĝinta Reĝlando. LaVedela foko, nome "vera foko", estas nomita laŭSir James Weddell, komandanto de britaj fokoĉasaj ekspedicioj en laMaro de Weddell.Antarkta krilo, kiu ariĝas en grandajarkvantoj, estas laŝlosila specio de laekosistemo de laSuda Oceano, kaj estas grava manĝebla organismo por balenoj, fokoj,marleopardoj, felfokoj,kalmaroj,glacifiŝoj, pingvenoj,albatrosoj kaj multaj aliaj birdoj.[18]

Censo de marvivo farita dum laInternacia Polusjaro kaj kiu engaĝigis ĉirkaŭ 500 esploristojn estis publikigita en 2010. La esplorado estas parto de la tutmondaCenso de Marvivo kaj ĝi malkovris kelkajn rimarkindajn trovitaĵojn. Pli ol 235 maraj organismoj vivas en ambaŭ polusaj regionoj, kaj por tio ili pontis super la spaco de 12 000 km. Grandaj animaloj kiaj kelkaj cetacoj kaj birdoj faras tiun veturadon ĉiujare. Pli surpriza estas la fakto ke oni trovis malgrandajn formojn de vivo kiamarkukumoj, kaj marhelikoj en ambaŭ polusaj oceanoj. Variaj faktoroj povas helpi en ties distribuado – tre uniformaj temperaturoj en la profunda oceano ĉe la polusoj kaj en la ekvatoro kiuj diferencas laŭ ne pli ol 5°C, kaj la ĉefaj marfluaj sistemoj aŭ maraj transportaj bendoj kiuj transportas ovojn kaj larvajn stadiojn.[19]

Fungoj

[redakti |redakti fonton]
Ĉirkaŭ 400 specioj delikeno-n-formantaj fungoj estas konataj kiel ekzistantaj en Antarkto.

Ĉirkaŭ 1 150 specioj de fungoj estis registritaj el Antarkto, el kiuj ĉirkaŭ 750 estas ne-liken-formanta kaj 400 estas liken-formantaj.[20][21] Kelkaj el tiuj specioj estaskriptoendolitoj kiel rezulto de evolucio en tre ekstremaj kondiĉoj, kaj estis grave kontribuintaj al ŝanĝo de la impresaj rok-formacioj de laSekaj Valoj McMurdo kaj ĉirkaŭaj montaroj. La ŝajne simpla morfologio, malmulte diferencaj strukturoj, metabolaj sistemoj kaj enzimoj ankoraŭ aktivaj je tre malaltaj temperaturoj, kaj limigitaj vivocikloj montritaj de tiaj fungoj faras ilin partikulare taŭgaj por akraj medioj kiaj la Sekaj Valoj McMurdo. Partikulare, ties dik-muraj kaj forte melanigitaj ĉeloj faras ilin rezistaj al laultraviola radiado. Tiuj trajtoj povas ankaŭ esti observataj en algoj kajcianobakterioj, kio sugestas ke tiuj estas adaptaĵoj al la kondiĉoj kiuj hegemonias en Antarkto. Tio estis kondukinta al la spekulado ke, se vivo iam estis surMarso, ĝi povus aspekti simila al la Antarktaj fungoj kiajCryomyces antarcticus, kajCryomyces minteri.[22] Kelkaj el tiuj fungoj estas ankaŭ ŝajne endemiaj el Antarkto. Endemiaj Antarktaj fungoj inkludas ankaŭ kelkajn sterko-loĝantaj specioj kiuj devis evolui kiel reago al la duobla defio de ekstrema malvarmo dum kreskas ensterko, kaj la neceso survivi pasadon tra laintesto de varm-sangaj animaloj.[23]

Plantoj

[redakti |redakti fonton]

La klimato de Antarkto ne permesas la formadon de etenda vegetaĵaro. Kombino de frostigaj temperaturoj, malriĉagrundo-kvalito, manko de humideco, kaj manko de sunlumo malhelpas la plantokreskon. Kiel rezulto, la diverseco de plantavivo estas tre malalta kaj limigita en distribuado. Laflaŭro de la kontinento ege konsistas elbriofitoj. Estas ĉirkaŭ 100 specioj demuskoj kaj 25 specioj dehepatikoj, sed nur tri specioj deangiospermajplantoj, ĉiuj el kiuj troviĝas en la Antarkta Duoninsulo:Deschampsia antarctica (Antarkta hararherbo),Colobanthus quitensis (Antarkta perloherbo) kaj la ne-indiĝenaPoa annua (unujara bluherbo).[24] La kresko estas limigita al malmultaj semajnoj en la somero.[20][25]

Politika situacio

[redakti |redakti fonton]
Monto Scott en Antarkto.

En la20-a jarcento sep ŝtatoj postulis teritoriojn en Antarktio, ĉu promalkovro, ĉu pro posedo de lando pli norde de la suda poluso. Tiuj landoj estis:

Tio okazis spite al laAntarkta traktato de1959, laŭ kiu neniu regno rajtas posedi areojn tie - Antarktio estu la ununura kontinento virga, apartenanta al lanaturo kaj ne al la homoj. La ceteraj regnoj ne akceptis tiujn postulojn.

Terenopostuloj

[redakti |redakti fonton]
Antarkto, geografio, terenpostuloj kaj esplorejoj

Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la traktataro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.

Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):

Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sedUsono,Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.

Ross Dependaĵo estas regiono de Antarkto difinita de sektoro originanta en laSuda Poluso, pasante laŭlonge de longitudoj 160° oriente al 150° okcidente, kaj fine ĉe latitudo 60° suda. Ĝi estas postulita deNovzelando. Ĉar laAntarkta Traktato ekvalidiĝis en 1961, kies Artikolo IV asertas: "Neniu ago aŭ aktiveco okazanta dum ĉi Traktato validos konstitutos bazon por aserti, subteni aŭ malakcepti postulon al teritoria suvereneco en Antarkto aŭ krej ajnan rajton de suvereneco en Antarkto," plej landoj ne agnoskas teritorian postulon en Antarkto.

Flagoj

[redakti |redakti fonton]

Pro la eksterordinara karaktero de la teritorio - nura kiu laŭinternacia juro kaj laAntarkta Traktato apartenas al neniu ŝtato, ankaŭ neniuflago oficiale estas hisita en la kontinento, kvankam estis almenaŭ ok flagoproponoj, inklude tiun kiu reprezentas la Antarktan Traktaton, krom kvin por la postulitaj teritorioj.[32]

Esperanto en Antarkto

[redakti |redakti fonton]

En Majo 2022 la unua Esperanto klubo de Antarkto estis fondita en laPolusa stacio Amundsen-Scott.[33]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. The World Factbook: Population. CIA. Arkivita ella originalo je 2018-10-04. Alirita 2015-11-16 .
  2. Aŭstralo enNPIV[1]
  3. British Antarctic Survey. "Bedmap2: improved ice bed, surface and thickness datasets for Antarctica" (PDF). The Cryosphere journal: 390.[2] Alirita la 4an de Marto 2017.
  4. National Geophysical Data Center. Government of the United States. Arkivita ella originalo je 13a de Junio 2006. Alirita 9a de Junio 2006 .
  5. . The World at a Glance: Surprising Facts. The World Almanac (18-a de januaro2007). Arkivita ella originalo je 4a de Marto 2009. Alirita 7a de Februaro 2009 .
  6. Liddell, Henry George; Scott, Robert. "Antarktikos". In Crane, Gregory R. A Greek–English Lexicon. Perseus Digital Library. Tufts University. Alirita la 18an de Novembro 2011.
  7. Hince, Bernadette (2000). The Antarctic Dictionary. CSIRO Publishing. p. 6.ISBN 978-0-9577471-1-1.
  8. Aristotelo.Meteorologica.Arkivigite je 2015-06-27 per la retarkivoWayback Machine Book II, Part 5. 350 BC. Angla traduko de E. Webster. Oxford: Clarendon Press, 1923. 140 pp.
  9. Hyginus.De astronomia. Ed. G. Viré. Stuttgart: Teubner, 1992. 176 pp.
  10. Apuleii.Opera omnia. Volumen tertium. London: Valpy, 1825. 544 pp.
  11. G. Chaucer.A Treatise on the Astrolabe. Approx. 1391. Ed. W. Skeat. London: N. Trübner, 1872. 188 pp.
  12. John George Bartholomew and the naming of Antarctica, CAIRT Issue 13, National Library of Scotland, Julio 2008, ISSN 1477-4186, kaj ankaŭ "The Bartholomew Archive".[3] Alirita la 4an de Marto 2017.
  13. Angle:„that this Congress record its opinion that the exploration of the Antarctic regions is the greatest piece of geographical exploration still to be undertaken“
  14. Angle: „Scott is going to prove once again that the manhood of our nation is not dead and that the characteristics of our ancestors who won the Empire still flourish among us.
  15. British Antarctic Survey Land Animals of Antarctica. Natural Environment Research Council. Arkivita ella originalo je 7a de Oktobro 2008. Alirita 9a de Novembro 2008 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2008-10-07. Alirita 2017-03-04 .
  16. Sandro, Luke Antarctic Bestiary – Terrestrial Animals. Laboratory for Ecophysiological Cryobiology, Miami University. Alirita 22a de Oktobro 2011 .
  17. Snow Petrel Pagodroma nivea. BirdLife International. Alirita 20a de Oktobro 2009 .
  18. Creatures of Antarctica. Arkivita ella originalo je 14a de Februaro 2005. Alirita 6a de Februaro 2006 .Arkivigite je 2005-02-14 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2005-02-14. Alirita 2017-03-04 .
  19. Kinver, Mark, "Ice oceans 'are not poles apart'",British Broadcasting Corporation, 15a de Februaro 2009. Kontrolita 22a de Oktobro 2011.
  20. 20,020,1British Antarctic Survey Plants of Antarctica. Natural Environment Research Council. Arkivita ella originalo je 7a de Junio 2011. Alirita 12a de Julio 2011 .
  21. Bridge, Paul D. (2008). “Non-lichenized fungi from the Antarctic region”,Mycotaxon 106,p. 485–490. Alirita 22a de Oktobro 2011..  Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2013-08-11. Alirita 2017-03-05 .
  22. Onofri, S. Survival of Black Fungi in Space, Preliminary Results. Arkivita ella originalo je 2021-02-24. Alirita 13a de Marto 2013 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2021-02-24. Alirita 2017-03-05 .
  23. de Hoog, G.S. (2005). “Fungi of the Antarctic: evolution under extreme conditions”,Studies in Mycology 51,p. 1–79. 
  24. Chwedorzewska, K.J. (2015). “Poa annua L. in the maritime Antarctic: an overview”,Polar Record 51 (6),p. 637–643.doi:10.1017/S0032247414000916. 
  25. Australian Antarctic Division Antarctic Wildlife. Government of Australia. Arkivita ella originalo je 28a de Aŭgusto 2010. Alirita 27a de Septembro 2010 .
  26. Australian Antarctic Division – Australian environmental law and guidelines. Arkivita ella originalo je 2009-05-19. Alirita 2017-03-04 .
  27. Hotere, Andrea."South Pole death file still open".Sunday Star Times, December 17, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
  28. Deutsche Presse-Agentur."Death of Australian astrophysicist an Antarctic whodunnit".Arkivigite je 2007-09-01 per la retarkivoWayback MachineMonstersandcritics.com, December 14, 2006. Retrieved on December 19, 2006.
  29. Chapman, Paul."New Zealand Probes What May Be First South Pole Murder".Arkivigite je 2007-03-27 per la retarkivoWayback MachineThe Daily Telegraph, (December 14, 2006), reprinted inThe New York Sun (December 19, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
  30. Booker, Jarrod."South Pole scientist may have been poisoned".The New Zealand Herald, (December 14, 2006). Retrieved on December 19, 2006.
  31. "South Pole Death Mystery – Who killed Rodney Marks?"Sunday Star Times (January 21, 2007)
  32. José M. Rodríguez, "La flago de la blanka kontinento", enVENTO, numero 11, (aŭgusto 2022), pp. 3-12.
  33. Anonco de Esperanto klubo en Antarkto en Instagramo de la Uzanto "Celas"[4]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Mapo de la insuloj Livingston kaj Greenwich.
Mapo de Antarkto (Geografia Revuo, 1956).

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloAntártidahispane.
v  d  r
Kontinentoj
Kontinentoj
Hipoteza kontinento
Geologiaj
superkontinentoj
Historiaj
kontinentoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Antarkto&oldid=9122161"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp