Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Antal Vállas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Vállas
Persona informo
Naskiĝo18-an de majo1809 (1809-05-18)
en Peŝto
Morto20-an de julio1869 (1869-07-20) (60-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungarioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupomatematikisto
universitata instruistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Antal Vállas [vAlaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordoVállas Antal estishungaramatematikisto,inĝeniero,profesoro,edukisto,membro (korespondanta kaj ordinara en1837, ekstera en1858) deHungara Scienca Akademio.

Antal Vállas[1] naskiĝis la18-an de majo1809 enPest (urbo). Li mortis la20-an de julio1869 enNov-Orleano.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Antal Vállas frekventisgimnazion en sia naskiĝurbo, en1824 li aliĝis al lapiaristoj. Li ekinstruis enSátoraljaújhely, kie li konatiĝis kunFerenc Kazinczy. En1827 li forlasis la piaristojn, poste li estis ĉefamilia edukisto enVieno, kie li ankaŭ plulernis. En1840 li doktoriĝis en launiversitato. En1840 li prezentis ladagerotipion al laHungara Sciencula Societo. En la sekva jaro li estis sendita alFrancio por studi profiteblajn konojn. Hejmenveninta li instruis al metiistoj. Post jaroj li denove estis ĉefamilia edukisto. En1848 li ekinstruis en universitato en Pest. Depost1850 li ne plu rajtis instrui, tial li migris al Nov-Orleano, kie li fondis akademion. Li havisedzinon, kiu naskis 3gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • Négy német költemény (Kvargermanajpoemoj), (1829)
  • Egyetemes számtudomány (Universala matematiko), (1838)
  • Felsőbb egyenletek egy ismeretlennel (1842-48,germane en 1843)
  • Uj kézi és iskolai atlasz mind földirati, mind statisticai jegyzetekkel megtoldva ujságolvasók és tanulók számára (1845, 1855)

Fontoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Antal_Vállas&oldid=7659317"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp