Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Anseranasedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anseranasedo

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:AnseroformajAnseriformes
Familio:AnseranasedojAnseranatidae
Sclater,1880
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Anseranasedoj (Anseranatidae) estasfamilio el laanasa ordo el labirda klaso de vertebruloj, kio havas nur unugenron kaj nur unuspecion. Tiu estas laPiga ansero (Anseranas semipalmatus), kiu estas loĝanta reproduktulo en nordaAŭstralio kaj en sudaNovgvineo.

Sistematiko kaj evoluo

[redakti |redakti fonton]

Tiu familio estas lokita en laordoAnseroformaj, kaj havas la karakteran bekostrukturon, sed ĝi estas konsiderata distinga el aliaj familioj en tiutaksono. La rilataj kaj nunaj familioj,Anhimedoj (kriuloj) kajAnasedoj (anasoj,anseroj kajcignoj), enhavas ĉiujn aliajn taksonojn.[1]

Kladistika studo de la morfologio de anseroformaj trovis, ke la Piga ansero estas frua kaj distinga posteulo, diverĝinta post kriuloj kaj antaŭ ĉiuj aliaj anasoj, anseroj kaj cignoj.[2]

Tiu familio estas tre malnova, faktevivanta fosilio, kiu ŝajne diverĝis antaŭ lakretacea-terciara evento – la parencoVegavis iaai vivis antaŭ ĉirkaŭ 68-67milionoj da jaroj. La registro defosilioj estis limigita, tamen. La enigma genroAnatalavis (kuŝejo Hornerstown de finaKretaceo aŭ komencaPaleoceno deNov-Ĵerzejo,Usono – kaj London Clay de komencaEoceno deWalton-on-the-Naze,Anglio) estas foje konsiderata la plej frua konata anseranasedo. Alia birdo elPaleogeno foje konsiderata anseranasedo estasAnserpica, el finaOligoceno de Billy-Créchy (Francio).[3] La plej frua konata membro de la grupo en Aŭstralio estasEoanseranas handae reprezentata de fosilioj trovitaj el kuŝejoj de fino de laOligoceno de Carl Creek Limestone deKvinslando. Aldonaj fosilioj el Norda Ameriko kaj Eŭropo sugestas, ke la familio disvastiĝis tutmonde dum la fina periodo dePaleogeno.[4]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Ripoza paro
    Ripoza paro

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Myers, P.; Espinosa, R.; Parr, C.S.; Jones, T.; Hammond, G.S. & Dewey, T.A. (2008):Animal Diversity WebFamily Anseranatidae.
  2. (1986) “A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters”,Auk (Full text) 103 (4),p. 737–754. Arkivigite je 2020-02-17 per la retarkivoWayback Machine
  3. Hugueney, Marguerite; Berthet, Didier; Bodergat, Anne-Marie; Escuillié, François; Mourer-Chauviré, Cécile & Wattinne, Aurélia (2003). “La limite Oligocène-Miocène en Limagne: changements fauniques chez les mammifères, oiseaux et ostracodes des différents niveaux de Billy-Créchy (Allier, France)”,Geobios 36 (6),p. 719–731.doi:10.1016/j.geobios.2003.01.002. 
  4. Worthy, T.H. and Scanlon, J.D. (2009). “An Oligo-Miocene Magpie Goose (Aves: Anseranatidae) from Riversleigh, Northwestern Queensland, Australia”,Journal of Vertebrate Paleontology 29,p. 205.doi:10.1671/039.029.0103. 
v  d  r
Birdoj
Regno:Animalo  • Filumo:Ĥorduloj  • Subfilumo:Vertebruloj  • Infrafilumo:Makzeluloj  • Superklaso:Tetrapodoj  • Klaso:Birdoj
 
Birdoj laŭ ordoj(alfabete)
Ordoj de
 
Anseroformaj birdoj(Inkluzive de familioj, genroj, specioj, subspecioj)
Anhimedoj
(Kriuloj)
Anhimedoj
Anseranasedoj
Anseroj
Genro Anser
GenroBranta
Genro Chen
Anasedoj
Rilataj artikoloj:Birdomigrado ~Birdoprotektado ~Birdnestoj ~Birdkanto
Vidu ankaŭ:Dinosaŭraj birdoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Anseranasedoj&oldid=8830010"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp