Animeo (japane アニメ [a.ni.me]) estas alia esprimo por japanstiladesegnofilmo. La japana vorto "anime" estas mallongigo de la angla vorto "animation", kiu signifasanimacion. En la okcidenta mondo aŭ ekster Japanio, la nocio "animeo" celas nur al desegnofilmoj kiuj venas el Japanio aŭ estas desegnataj laŭ la stilo de la japanaj desegnofilmoj, kontraste al aliaj desegnofilmoj (ekz. deWalt Disney aŭ de firmaoTime Warner). En Japanio aliflanke la vorto "anime" celas ĉiujn desegnofilmojn, sendepende de ilia deveno.
Lajapanlingva termino poranimacio estas アニメーション [animēŝon] (skribata enstrekaj kanaoj) vorto prenita el la angla lingvo.Anime アニメ estas mallongigo de ĝi. Iuj kredas ke la vorto devenis el franclingvaanimé, tamen tio estas dubinda. La esperanta terminoanimeo verŝajne devenas tra iu anglalingva komunikilo, kvankam nun la termino iĝis tiom internacia, ke malfacilas ĝuste diri.
En la komenca historio de japana animeo, nur filmistoj uzis por animacio terminon アニメーション dum oni uzisManga-ejga (漫画映画, laŭvorte:mangao-filmo) aŭDoga (動画, laŭvorte: moviĝbildo). La lastan enkondukisMasaoka Kenzo, nome "la Patro de Japana Animacio". KiamTecuvan Atom, la unua animeatelevida serio, komenciĝis, oni ekuzis terminonTerebi-manga テレビマンガ (laŭvorte: televida mangao), ĉar multaj animeoj baziĝis sur bildliteraturon.
Unua uzo deAnimeo estis sur gazetoKogata-ejga 小型映画 en1965. En1975, fondiĝisNippon Animation kies nomo enhavas vortonAnimation. En1978, animegazetoAnimage komenciĝis, ĝi kaj aliaj gazetoj ekuzis terminonAnime por ĝeneralaj uzoj. Tiam oni ĉesis uzi vortojnTerebimanga kajDōga, kvankam nuntempe vortoDōga ankoraŭ uzatas por aro de movantaj bildoj, aŭ por desegnistoj okupataj pri movantaj bildoj por animacio.
Enangla lingvo, ekzistas vortoJapanimation ,vortokunfando deJapan +Animation, tamen oni jam malofte uzas ĝin.Japanimation estas uzata plej ofte dum 1970-aj kaj 1980-aj jaroj enUsono. Iuj evitas uziJapanimation, ĉarJapanimation rememorigas kunmetoJap (insulta vorto kontraŭ Japanoj) +Animation.
En Eŭropaj landoj uzado de vortoj "animeo" kaj "mangao" estas konfuza. Tie oni ofte uzis vorton "animeo" por menciimangaon. En Japanio, vorto "mangao" povas signifi ambaŭ animacion kaj bildliteraturon (kvankam la uzo de termino "mangao" por animacio estas limigita en ne-admirantoj). La konfuzo devenas de la fakto ke multaj animeoj estas kreataj surbaze de mangaoj.
Kvankam historion de animeo oni kalkulas ekde fondiĝo deToei Animation en1958, unuaj radikoj vere aperis en komenco de 20-a jarcento. Ekde tiam, la kulturo de animeo travivis multajn periodojn de disvastiĝo aŭ krizo.
En2005, oni malkovris la plej maljunajn animeojn (alidirejapanaj desegnitaj filmoj), kiuj estis faritaj en1907, kiam oni spertis la okcidentajn metodojn por koncepti desegnitajn filmojn. Tiu animacio konsistis el ĉ. 50 kadroj, desegnitaj sur bendo deceluloido. En ĝi rolis knabo, kiu skribaskanĵiojn 活動写真 (movantaj fotografioj, tiel nomiĝiskino en tiatempaJapanio), kaj poste turniĝas al la spektanto kaj riverencas. Tuta filmo daŭris ĉ. 3 sekundojn. La aŭtoro de tiu animacio estas nekonata.[1][2]
Animeo estas fermita kulturo, kiu enhavas multajn unikajn simbolojn, ŝablonojn, personecojn kaj ideojn, kiuj ne ekzistas en iu alia kulturo. Ekzemple, ĝenro deMecha ekzistas nur en animeo kaj ĝi havas siajn internajn leĝojn aŭ regulojn kaj sufiĉe fermitan rondon de admirantoj.
Krome, japanaj animeoj estas pli taŭgaj por plenkreskuloj kompare al okcidenta animacio, kiu estas je granda parto celita al infanoj kaj adoleskantoj. Porinfana animeo (Kodomo) estas nur eta parto de tuta animea industrio. Multaj pli seriozaj animeoj celiĝas al pli maturaj kaj edukitaj grupoj kaj havas ege prilaboritanfilozofian kajideologian idearon de scenaro. Animeoj kun granda kvanto de perforto kaj horor-elementoj ankaŭ nemaloftas.
«Realisma» desegnmaniero en animeo laŭ la originala verkoMonster.
La plej forta impreso kiun kutime havas homoj, unue spektantaj animeon estas nereale grandegajokuloj de roluloj.[3] Vere, tamen, la plej grava eco estas ne grando de okuloj, sed kvanto de prilaboro kaj detaligo de okuloj kompare al aliaj trajtoj de persona vizaĝo. Okuloj transdonas plimulton da informo pri personeco kaj emocioj derolulo, dumnazo kajbuŝo estas nur markitaj per kelkaj linioj. Ekzistas, tamen, animeoj, en kiuj ĉiuj trajtoj de vizaĝoj estas desegnitaj tre realisme kaj detale - ekzemple en animeoJin-Roh de jaro1995.
Roluloj de animeoHitohira - ĉiu rolulo havas karakteron tre facile komprenebla laŭ ties vizaĝo.
Tradicie, laŭ esprimo de okuloj oni povas kompreni tutan karakteron de rolulo:
Ĝojaj kaj amikemaj roluloj havas grandajn, brilajn, vivoplenajn okulojn, kaj la malkomunikemaj aŭ deprimitaj pro iu tragedia estinto havas nemovemajn okulojn sen iuj sentoj.
Okuloj de maliculoj ofte estas ofte duonfermitaj aŭ ombritaj per hararo; ili kutime aspektas kiel okuloj deakcipitro aŭserpento.
Ruzaj, makiavelaj aŭ simple rigore afablaj roluloj ofte havas okulojn devulpo - tre fermitaj, preskaŭ nevideblaj, kvazaŭ la rolulo ĉiam ridetas.
Malĉefaj roluloj ofte havas sufiĉe grandajn okulojn, sed nur kunpupilo kajkonjunktivo, preskaŭ sen iuiriso. Tio estas aparte kutima por diversaj surstratajbanditoj aŭ servistoj de ĉefmaliculoj, kiuj aperas epizode en aventuraj animeoj.
La plej grandajn okulojn kompare al aliaj partoj de vizaĝo havas infanoj, kaj kutime ju pli maljuna estas la rolulo des pli malgrandaj iĝas ties okuloj.
Se rolulo pro iumagio aŭ psikologia kialo perdas ties volon aŭ eĉanimon, ties okuloj iĝas malbrilaj kaj ofte eĉ senpupilaj.
En horor-animeoj tiajn okulojn ofte havas roluloj kontrolitaj de iuj malicaj fortoj.
Krom okuloj, grandan rolon ludasokulvitroj. Okulvitrojn de diversaj formoj, koloroj kaj stilojn havas, ĉirkaŭkalkule, pli-malpli kvarono de ĉiuj roluloj en ĉiuj animeoj. Okulvitroj ofte signifasintelekton kaj kalkulemon. Plej ofte, ĉiuj komputilistoj, sciencistoj kajotakuoj en animeoj havas okulvitrojn. Por knabinoj okulvitroj ankaŭ estas simbolo de modesteco. Unu el tipaj roloj de hentajo,la instruistino, ankaŭ plej ofte havas okulvitrojn. Krome, netravideblaj koloraj aŭ brilegaj okulvitroj ofte apartenas al iuj enigmaj personecoj, kies okuloj estu por tempo nevideblaj.
Hararoj de anime-roluloj plej kutime konsistas el tufoj. Ili ofte havas tre diversajn, ofte nerealismajn formojn kaj kolorojn. Iuj hararoj moviĝas pro vento aŭinercio, kiam la rolulo movas, aliaj (aparte de virseksaj roluloj) ĉiam restas senmovaj, eĉ dum plej agoplenaj bataloj. Haroj de diversaj koloroj estis rimedo por distingi rolulojn en frua periodo de anime-historio, kiam la roluloj tre simile aspektis. Nun la imagoj de roluloj estas ege pli rigore prilaborataj kaj diverskoloraj haroj estas plejparte omaĝo al tradicio. Krome, koloro de haroj estas aldona indikilo al personeco de rolulo. Ekzemple, ruĝaj, oranĝaj aŭ rufaj haroj ĉe knabino ofte indikas ŝian eksplodemecon (ekz. Asuka elNeon Genesis Evangelion aŭ Lina elSlayers). Blondaj haroj, aparte kune kun bluaj okuloj, ankaŭ indikas fremdlandan (t.e. nejapanan) devenon de rolulo en animeoj, en kiuj temas priJapanio.[4]
Transdono deemocioj estas grava parto de anime-desegnomaniero. Krom ŝanĝo de vizaĝa esprimo kajvoĉo de rolulo, en animeo uzatas multaj aliaj manieroj. Emocioj estas transdonitaj groteske kaj ofte eĉ nerealisme. Ekzemple, kiam la rolulo estas malgaja, ties vizaĝo povas iĝi blua kaj grandegaj okuloj iĝas larmoplenaj. Kaj kiam rolulo koleras, tiu rolulo povas montrifajron en okuloj, akregajndentojn kaj entute demonan aspekton. Ankaŭ uzatas piktogramoj kiel "guto de ŝvito" aŭ "ŝvelitaj venoj" apud kapo de la rolulo. Tiaj manieroj estas aparte ofte uzataj enkomediaj situacioj, kie la sentoj de roluloj ne estas tre seriozaj.
Sceno el animeoPani Poni Dash!. La roluloj estas desegnitaj enĉibi-stilo por emfazo de komika efekto.
Krom "serioza" desegnomaniero estas ankaŭ populara desegna stilotibi aŭĉibi (チビキャラ [ĉibi-kjara]), angleSuper deformed (SD), en kiu la roluloj estas desegnataj je plej simpla maniero, kun karikature malgrandaj korpoj, grandegaj kapoj kaj grandegaj, eĉ por animeo, sencmalplenaj okuloj. Ofte SD-desegnmaniero estas uzata en komediaj situacioj por emfazi la neseriozecon de situacioj. Tamen ekzistas roluloj, kiuj estas en iliaj SD-formoj dum plejparto de anime-filmo aŭ seriaro – tio montras ilian drolecon kaj"kavajecon". Ekzemple en komedia animeoYamato Nadeshiko Shichi Henge la ĉefrolulino estas en ĉibi-formo dum absoluta plejparto de ekrana tempo kaj kondutas strange kaj eĉ iom freneze. Aliaj roluloj, pli seriozaj kaj adekvataj, estas desegnitaj normalmaniere.
Kiel en ĉiu alia ĝenro dekino, en animeo ne ekzistas limoj por scenaro. Ekzistas animeoj pri paralelaj universoj, kosmo, fantaziaj mondoj, historiaj momentoj (aparte el historio deJapanio) - kaj samtempe oftas animeoj pri kutima vivo en moderna Japanio, aparte enlernejoj kaj kolegioj. Oni povas ankaŭ miksi la mondojn, kreantealternativan historion aŭ priskribi konatajn historiajn faktojn el fantazia vidpunkto. Tamen, depende de celgrupoj, malsamaj ĝenroj de animeoj havas ĝeneralajn tradiciojn por formigo de scenaro.
Ekzemple, la ĝenroshounen-adventure ([ŝo:nen advenĉer], porknaba aventura animeo) ofte havas tre antaŭvideblan, eĉ kanonan scenaron: dum plejparto de seriaro la ĉefrolulo kolektasteamon,armilojn kaj studas manierojn debatalo, dumtempe venkante kontraŭ pli kaj pli potencaj servistoj de ĉefmaliculo, por en la lastaj kelkaj serioj lukti kontraŭ laĉefmaliculo mem. Post malvenko de ĉefmaliculo la seriaro kutime finiĝas, sed ankaŭ oftas variantoj en kiuj komenciĝas nova ciklo pro apero de nova, eĉ pli potenca maliculo.Otakuoj ofte nomas unu tian ciklonarko, kvankam oni ne scias kial. Ekzemploj de klasikashounen-adventure estasRurouni Kenshin -eposo pri Himura Kenshin,samurajo en epoko deMeiji-restarigado, kiu ne plu volas mortigi homojn, sed la kondiĉoj konstante igas lin lukti - aŭOutlaw Star (Eksterleĝa stelo) - seriaro pri kosmaj aventuroj de juna libera piloto Jin Starwind kaj lia teamo enkosmoŝipoOutlaw Star, kiuj malamikiĝas kun potencaklano de kosmopiratoj.
Krome, ofte okazas ke malsamaj kanonaj ŝablonoj intermiksiĝas. Ekzemple, tre populara seriaroFull Metal Panic!, en kiu juna kontraŭterora soldato Sosuke Sagara devas interniĝi en medion de kutima japanamezlernejo por protekti knabinon Kaname Chidore, kiun pro iu nekomprenebla kialo volas kapti teroristoj. Tiu seriaro celas ambaŭ kaj knabojn kaj knabinojn: por knaboj ĝi havas batalojn kaj detektivan intrigon, por knabinoj lernejajn komediajn scenojn kaj romantikaĵojn.
Krom "kanonaj" animeoj aperas ankaŭ multaj originalaj, neklaseblaj kaj artecaj. Ekzemplo de anime-seriaro kun ne-norma scenaro estasGANTZ. La ĉefaj roluloj de ĝi mortis en unua serio, sed ilin revivigis iu stranga estaĵo kun formo de senmova nigra globo, kiu okupas hotelan ĉambron en centro deTokio. La globo igas ilin revenki siajn vivojn per partopreno en kruela lukto kontraŭ alimondanoj, kolektante poentoj.
Universoj, en kiuj okazas la eventoj de seriaroj, povas havi iujn ajn formojn de klasikajfantaziaj mondoj ĝisciberpunko (Ghost in the Shell,Serial Experiments Lain) kajvaporpunko (The Last Exile,Steamboy). Ofte anime-seriaroj okazas en paralelaj universoj similaj al la nia, sed kun tute malsamaj historioj kajteknologioj. Ekzemple, eventoj deFullmetal Alchemist okazas en paralela mondo, kie homoj anstataŭfiziko kajinĝenierarto disvolvigisalkemion, la arton de transformo de materio. SeriaroTrigun okazas endezerta planedo, kie homoj landis antaŭ 300 jaroj kaj preskaŭ tute perdis sciencon kaj teknologion. Oftaspostapokalipsaj scenaroj - ekzemple, enWolf's Rain kajSunabouzu temas pri la Tero detruita permilito, kie duonsovaĝaj homoj loĝas en grandegaj ruinaroj kovritaj per restaĵoj de forgesitaj teknologioj. La anime-filmoPale Cocoon, rakontas pri la homaro, kiu tute detruis ekosistemon de l' Tero kaj loĝas surLuno, fosiĝante pli kaj pli profunden en Lunan grundon.
Plejparto de anime-seriaroj havas profundan emocian kaj idean senton. La aŭtoroj celas ne nur amuzi la spektantojn, sed per imagoj transdoni siajn pensojn kaj ideojn. Popularaj ideoj de animeo estas ideo de persistemo, de elekto de propra vojo en vivo, demoralo ktp.Ŝoŭnen-animeoj, kies ĉefa celgrupo estas knaboj inter 12 kaj 18 jaroj, plejparte havas sufiĉe simplan idearon (persistemo, fideleco al amikoj ktp). "Simpla" tamen ne signifas "primitiva" aŭ "naiva" - pli bone diri "transdonanta ideojn per simplaj vortoj". Ĉiuj porknabaj animeoj ankaŭ taŭgas por plenkreskuloj. En pli seriozaj animeoj ofte temas pri tiaj problemoj kiel senco de la vivo,moralo, soleco kaj diseco de homaro, problemo de persono kaj socio, de libero kaj sekureco, dereligio (oftas ambaŭ kaj religiaj kaj kontraŭreligiaj ideoj) ktp.
Absoluta plimulto de animeoj baziĝas sur iujmangaoj, sed ankaŭ iam uzas literaturajn verkojn -romanoj,dramoj ktp. Freŝdate, oni produktas animeojn baziĝante ankaŭlight novel kajkomputilludojn. Samtempe, ofte la scenaro de animeo malsamas de scenaro de originala verko - aperas aŭ malaperas roluloj, aldoniĝas novaj scenoj, ŝanĝiĝas la finaĵo ktp.
Por kreo de emocia etoso kaj transdono de sentoj al la spektanto, en animeo, same kiel enkino, uzatas sono kajmuziko. La aro de ĉiuj muzikoj el iu anime-serio (ili plej kutime nomiĝas OST de la anglaoriginal soundtrack) estas vendita aparte de la seriaro mem kaj ofte estas ne malpli populara ol normalaj muzikalbumoj. La enspezoj pormuzikistoj ofte estas enormaj kaj krei muzikaron por populara anime-serio estas revo de multaj japanaj muzikistoj.
Plej aktive uzatas la t.n.etosa muziko, kiu difinas la emocian tonon de sceno. Ekzemple antaŭ gravaj bataloj la muziko estas patosa, parada, ofte simila almarŝo (ekz.Decisive Battle elNeon Genesis Evangelion) aŭ religiahimno (ekz. "One-Winged Angel" elFinal Fantasy: Advent Children kaj laFinal Fantasy VII videoludo). En malgajaj kaj dramaj momentoj ofte sonas malrapidaj kantoj kunviolonoj kaj inaj voĉoj (bona ekzemplo estas "Milaja mama", kanto elFullmetal Alchemist kantita enrusa lingvo).
La plej popularaj kutime iĝas malfermanta kaj fermanta kantoj de ĉiu seriero. Ili estas neapartigeblaj partoj de la animeo, kiuj estu etose konektitaj al ĝia scenaro kaj idearo. La malfermanta kanto celas krei ĉe la spektanto la mensan agordon respondan por enhavo de seriero, kaj la fermanta substreku la impreson pro la serio kaj memoron de etoso. Ĝusta elekto de fermanta kaj malfermanta kantoj povas grave kontribui al tuta sukceso de serio. Pro tio fari tiuj kantoj estas granda fiero, por kiu konkuras eĉ plej famaj muzikistoj de Japanio.
Aktoroj, kiuj donas voĉojn al roluloj de animeo, nomiĝassejuoj (声優 [Seijū]). La profesio desejuoj estas tre populara en Japanio. Ili studas en specialaj lernejoj, kien tre malfacilas eniri pro granda konkuro. La studprogramo porsejuo inkluzivas trejnado regi sian voĉon en plej alta nivelo kaj montri la plej precizajn nuancojn de emocioj per ĝia tono kaj tembro. Krome, ĉar ofte en animeoj roluloj kantas, ili ricevas seriozan voĉkantan trejnadon. La skolo de voĉ-aktorarto en Japanio estas eble la plej forta (kaj tutcerte la plej fama) en la mondo, kaj do nur en maloftaj okazoj la tradukistoj povas resonigi animeon al alia lingvo je la sama alta nivelo. Pro tio multaj admirantoj de animeo, kiuj ne regasjapanan lingvon, preferas spekti animeon kunsubtitoloj kaj sen voĉa traduko.
Por multaj popularaj anime-serioj lasejuoj eldonas, krom kutimaj OST-albumoj, la "albumojn de roluloj", kiuj enhavas ĉiujn kantojn de sama rolulo kaj aŭdiofragmentojn el animeo. Pro tia kombinaĵo, aŭskultanto havas impreson ke la rolulo mem kantas. Krome, ofte eldoniĝas diskoj kun dialogoj kaj frazeroj kiuj pro iu kialo ne alvenis al originala serio aŭparodioj.
Oni ne scias kial, sed ofte anime-artistoj emas uzigrekan alfabeton. Ĉi tio estas flugantakazino elvaporpunka animeoThe Last Exile (La lasta ekzilo). Ĝia nomoCasino Royale estas skribita angle, sed per grekaj literoj.
Absoluta plimulto de animeoj, eĉ la konsiderantaj pure japanan kulturon kaj problemojn, celas internacian merkaton. Pro tio plejparto de animeoj havas oficialan latinigitan nomon donitan jam en la studio, kiu faras la filmon krom originala japana nomo. Ĝi estas skribata per latinaj literoj kaj iĝasvaromarko de lamerkato monda. Animeoj kiuj baziĝas sur alia originala verko, ĝenerale havas saman nomon. Aliaj havas titolojn kreitajn per traduko aŭ latinigo de originala japana nomo.
Sendepende de kia estas la nomo, ĝi iĝas parto de tuta imago de la animeo, aldonas al ĝia ĉarmo kaj iĝas grava parto de internacia anime-kulturo.
Plej ofte, por titolo de animeoj uziĝas laangla lingvo - kaj ofte tre malbona angla. Ekzemple, la serio pri kaŝitaj eblecoj de homacerbo, ŝajne (laŭ dominanta opinio inter admirantoj) devus havi nomonVekiĝo de kaŝita menso aŭ io simila, sed la oficiala nomo estasNight Head (nokta kapo). Probable, multaj anglaj nomoj aperas pro aŭtomata traduko el la japana:Bleach,Samurai7,Dragon Half (Drakoduono) kaj aliaj. Ofte la angla nomo estas sola kaj plej grava por la animeo, kaj en la japana oni nur transskribas ĝin perkatakana. Tiaj estas, ekzemple, famavaporpunka filmoSteamboy, fantazia serioBerserk kun abunda sango kaj perforto aŭ mistika seriaroD.Gray-man.
En malmultaj okazoj, titoloj de animeoj havasalian anglan nomon poranglalingva mondo kromoriginalan anglan nomon. Ekzemple,Meitantei Konan havas originalan anglan nomonDetective Conan, tamen lausona versio estasCase Closed (Fermita enketo). Ofte tio okazas kiam iu studio deUsono (aŭ iu alia angla-parolanta lando) decidas krei alternativan tradukon por iu animeo jam tradukita el lajapana lingvo. Tiu fenomeno aparte oftis dum laOra epoko de animeo, kiam Usonaj studioj ofte emis ne nur renomi, sed ankaŭ relabori originalajn animeojn por ke ili estu pli taŭgaj por usona publiko.
Krom anglaj titoloj estas uzataj, kvankam malofte, nomoj el aliaj lingvoj. Ekzemple, ekzistas kruela horor-seriaro, kiu nomiĝasgermane -Elfen Lied (Elfa kanto). Unu el plej famaj porjunulaj anime-serioj japane nomiĝas "新世紀エヴァンゲリオン" (Nova Jarcento, Evangeliono), kaj ĝia oficia internacia nomo,Neon Genesis Evangelion estas latinigita nomo el lagreka (νέον γένεσις εὐαγγέλιον), pro ke ĝi havasbibliajn kajapokrifajn aludojn.
Alia ekzemplo de uzo de la greka –sciencfikcia serio pri apudterakosmo en relative proksima estontoPlanetes (プラネテス) tenas sur kovrilo nomon per majusklajgrekaj literoj: ΠΛΑΝΗΤΕΣ (Vaguloj elgreka lingvo).
Aliaj lingvoj ankaŭ estas uzataj kiam temas pri iu nocio aŭ internacia termino, kiu devenas ne el la angla. Bona ekzemplo estas serioNodame Cantabile. Kiel kuriozan ekzemplon oni ankaŭ povas mencii la titolon de ciberpunkaOVAAppleseed Saga Ex Machina, kiu devenas eĉ eltri lingvoj – laŭorde la angla, la japana kaj lalatina.
Animacia filmo (アニメーション映画 [animēŝon eiga] aŭ アニメ映画 [anime eiga]) estas animeo kreita por ludi enkinejo aŭteatro. Plej ofte tio estas plenlonga (50-120 minutoj) filmo kun tre alta nivelo de animacio kaj sono kun ege diligenta prilaboro de kadroj. Sekve, la filmoj kutime estas pli multekostaj ol iu alia formato.[5] Plenaj filmoj povas esti tute memstaraj artaĵoj aŭ alfilmiĝoj de iu populara televidserio. Okazas ankaŭ mala varianto, kiam post sukcesa filmo estas kreata daŭriganta seriaro. Bona ekzemplo de la lasta estasciberpunka filmoGhost in the Shell, post sukceso de kiu aperis anime-serioGhost in the Shell: Stand Alone Complex.
Televidseriaj (TV) animeoj konsistas el kelkaj mallongaj serieroj, kiujn oni elsendas pertelevido dum preciza periodo (plej ofte po unu por semajno). La seriero daŭras pli-malpli 23-25 minutoj, kio kune kunreklamo estas norma duonhora bloko de televid-elsendo. Pli malofte aperas serieroj po 12 minutoj, kiuj ofte estas montrataj po du en unu bloko. En kelkaj eksperimentaj serioj povas esti eĉ 5- aŭ 3-minutaj serieroj.
La longo de tuta serio estas iu multipliko deクール (elfrancacours), tradukebla kielsezono aŭdaŭro. Tiu unuo estas 12-13 serieroj, kiuj montreblas po unu por semajno dum kalendara sezono. Plej ofte serioj havas 24-26 serierojn kaj estas elsenditaj dum duonjaro po unu epizodo ĉiusemajne, kaj ofte ĝuste tiuj duonjaraj serioj nomiĝassezonoj.[6] Sed ankaŭ ekzistas kaj pli mallongaj serioj - kielHellsing,Kimi ga nozumi eien,Furi-Kuri,Karas ktp - kaj ege pli longaj -InuYasha,One Piece,Naruto…Ranma 1/2 havas pli ol 160 seriojn (7 sezonojn),Sailor Moon (Marista luno) - pli ol 200, kaj ĉiuj sezonoj dePokemon nombras pli ol 530.
OVA (Original video animation; malofteOAV, aŭOriginal Animated Video) estas animeoj, originale celantaj al disvastigo en formo devidbendo aŭDVD kaj ne elsenditaj per televido. Kiel plimulto de aliaj popularaj filmoj, popularaj OVA-oj povas eventuale iĝi elsenditaj, sed tio ne estas plej grava fonto de enspezo el ili.
Plej ofte OVA estas sola mallonga filmo, sed ankaŭ ekzistas OVA-serioj de inter 2 kaj 6 epizodoj, kiuj vendiĝas aŭ kune aŭ aparte. Nun plej ofte tia epizodo daŭras 23-25 minutojn, samkiel la televid-seriero, sed en la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj plej ofte OVA-oj daŭris dum horo aŭ pli.
OVA-formato ofte estas uzataj de junaj kaj malriĉaj studioj, kies produkton ne pretas aĉeti grandaj televidkanaloj. Krome, ĝi taŭgas por testo ĉu iuj ideoj estos popularaj inter iu parto de publiko. Sukcesa OVA povas esti poste rekreita aŭ daŭrigita kiel televid-serio, kaj la rondo de admirantoj, kiu jam formiĝis ĉirkaŭ la OVA, ne lasos la serion fiaski. Ekzemple, populara serioAa, Megamisama! unue aperis kiel OVA, sed iĝis tiom populara, ke eĉ du sezonoj de daŭriganta seriaro ne satigis la admirantojn. Aliflanke, ofte por sukcesaj serioj oni kreis OVA-ojn, kiuj aldonas al scenaro.[5][7] Ekzemple, la serioIrresponsible Captain Tylor, populara en la 1990-aj jaroj, estas daŭrigita unue per du epizodoj de OVA kaj poste per aliaj 6.
LaSpecial (speciala, aldona seriero) estas aparta televida epizodo, kiu elsendiĝas aldone al iu anime-serio. Plej kutime ĝi estas konektita kun ĉefa scenaro de la serio, sed ne estas integra parto de ĝi. Ofte specialaj epizodoj estas aparta branĉo de la scenaro aŭ montras la mondon kaj rolulojn de la serio de nova flanko. En seriozaj anime-serioj povas aperispecial-epizodoj kunkomediaj eĉ iomparodiaj enhavoj. Kutima trajto despecial-epizodoj estas ke ili estasfermitaj, t.e. ne influas la ĉefan scenaron kaj la spektanto nenion perdus je kompreno de la serio se li aŭ ŝi preterlasus la epizodon. La malo, tamen, ne validas - oni devas jam koni la rolulojn kaj situacion de la serio por kompreni pri kio temas en laspecial.
Kutime aldonaj epizodoj estas montritaj post fino de sezona elsendo de la serio aŭ pro iuj specialaj okazoj. Estas bona tradicio montri specialan epizodon dum iuferio, ekzemple oni ofte kreasspecial-epizodon porKristnasko. Okazas ankaŭ, ke oni elsendas aldonajn epizodojn ioman tempon post fino de elsendo de baza serio por rememorigi la publikon.
Plej ofte laspecial-seriero daŭras pli longe ol standarda epizodo - ĉ. 50 minutoj anstataŭ 23-25. Do, kune kunreklamo ĝi okupas standardan unuhoran blokon de televid-programo.
ONA (Original Network Animation) estas animeo, speciale celita por disvastigo per laInterreto. Tiuj animeoj ne elsendiĝas kaj ne vendiĝas en video-vendejoj, sed elŝuteblas tra la reto. Kvankam mallongaj animacioj disvastigitaj per la reto estas kutima ludo poramatoroj, seriozaj studioj ankoraŭ ne ofte uzas tiun metodon, kaj do animeoj en ONA-formato nun estas ege raraj. Unu el ekzistantaj ekzemploj estas kvarminuta aldona epizodo por serioAzumanga Daioh:Azumanga WEB Daioh.