Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: All human beings are born free and equal in dignity and rights. They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood.
La angla ankaŭ estas la plej uzata "lingvafrankao" kaj la plej lernita kaj lernatafremdlingvo tutmonde[1]. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de labrita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo deUsono depost laDua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj[1]. Ĝi estas la ĉefa lingvo de lainterreto.
Unuflanke, la angla estas relative facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikajfinaĵoj, sed uzasvortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de lafrazo.
Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar laortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas laprononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de lapresilo konformigis laliterumadon, ĉefe laŭ la tiamaLondona dialekto, ekzemplelaugh [laf],daughter [DO:-ta],though [doŭ],thought [fo:t],cough [kof],rough [raf],island [AJ-lnd],nation [NEJ-ŝn], national [NE-ŝnel]) kaj la lingvo enhavas multe daidiotismoj.
La angla ankaŭ havassonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj, ekzemple la sonoj reprezentataj de "th" angle, do [θ] kielthought (penso),thin (maldika),maths (matematiko) (proksimigata per [f], dothought [fot],thin [fin],maths [mafs]) kaj [ð] kielthe (la),then (tiam),brother (frato) (proksimigata per [v] aŭ [d] vortkomence, dothe [di],then [den],brother [BRA-ver]).Domenico Maceri, profesoro ĉeAllan Hancock College, pretendas kesud-koreiaj gepatroj iniciataslangofrenulan tranĉon de siaj infanoj, kredante ke ili prononcos pli bone la anglan lingvon[2].
La angla estashindeŭropa lingvo de laokcidenta ĝermana grupo. Tamen pro la sociolingvistikaj aspektoj de la Brita Insularo el lavikingaj invadoj kaj la postaNormanda konkero de Anglio, ĝi ricevis gravajnpruntojn el la nordĝermanaj lingvoj kaj de la franca, kaj granda parto de ties vortotrezoro estis prilaborita pere dekultismoj el lalatino. Tiuj du lastaj influoj faras, ke la angla estas eble unu el la ĝermanaj lingvoj plej maltipaj kaj laŭ vortotrezoro kaj laŭ gramatiko.
La lingvaj parencoj vivantaj plej similaj al la angla estas sendube lafrisaj, nome lingvoj parolataj de proksimume duonmiliono da personoj en la nederlanda provincoFrislando, proksima alGermanio, kaj en kelkaj insuloj en laNorda Maro. La simileco inter la frisaj lingvoj kaj la angla estas pli klara kiam oni komparas lamalnovfrisan lingvon kun la malnovangla, ĉar la restrukturigo de la angla pro la eksterlandaj influoj faris la modernan anglan lingvon rimarkinde malpli simila al la frisaj ol tio, kio ĝi estis en antikvaj epokoj.
La konsonantaro de la angla konsistas el 25 elementoj (kelkaj variantoj deSkotlando kajNordameriko atingas ĝis 27, ĉar ili inkludas du kromajn senvoĉajnfrikativojn):
Lafonemoj montrantaj asteriskon (*) estas nur en kelkaj variaĵoj de angla (ĉefe ĉe laskotangla kaj ĉe kelkaj variaĵoj de Usono kaj Kanado), dum la cetero estas tutlokaj kaj aperas en ĉiuj variaĵoj. Ĉiu el tiuj fonemoj povas prezentialofonajn variaĵojn laŭ lafonetikakunteksto. Por ekzemplo:
la flankaalproksimanta /l/ havas sonon "klaran" (ne-velarigita) en la pozicio desilabatako (left [left],blow [blow]) kaj "malhelan" sonon (velarigita) en la pozicio de silabofino (milk [mɪɫk]).
La ortografio de la angla fiksiĝis proksimume ĉirkaŭ la15a jarcento. Tamen ekde tiam la lingvo suferis gravajnfonetikajn ŝanĝojn, ĉefe ĉe la vokaloj, kio faras ke la ortografio ne estas certa gvidilo por la prononco.[3] Kiel ekzemplon oni povas konsideri la serion-ea-, kiu havas ĝis ok malsamajn prononceblojn[4] nur parte antaŭdireblaj el la fonetika kunteksto:
La anglalingvaj vortoj ne havassupersignojn, kaj la demando- kaj ekkrio-signoj uzeblas nur fine de ĉiu frazo, male ekzemple al hispana kie uzeblas kaj komence kaj fine.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAngla skribo.
Angla skribo estasskribsistemo ordinare uzata por prezenti anglalingvajn tekstojn. Ĝi estas unu el la plej stabilaj (konservemaj, arkaikaj) en la mondo. De post la 15ª jc la presarto kondukis al ĝenerala unuecigo de laortografio, tamen pro manko de seriozaj reformoj estiĝis granda malkohero inter la skriba kaj buŝa formoj de la lingvo: la skribo plu respondas al la sonsistemo kiu ekzistis antaŭ lagranda vokalŝoviĝo.
La angla prezentas multajn el la tipaj trajtoj de lalingvoj de Eŭropo. Lasubstantivo prezentas diferencon intersingularo kajpluralo. En moderna angla, diference disde ties antaŭaĵo, nome laantikva angla, la substantivo ne faras distingojn degenro aŭkazo. La kazaj diferencoj limiĝas en moderna angla al la pronomo, kiel okazas ekzemple en lalatinidaj lingvoj.
En la verba sistemo la angla, same kiel ĉe la germana kaj ĉe lalatinidaj lingvoj, suferis similan evoluon. Oni kreis "pasintecajn komponitajn formojn" por esprimi lafinitan aspekton kaj "perifrazajn formojn" kun la verboesti por esprimi la progresan aŭ kontinuan aspekton. Alia similaĵo estas la disvolvigo de -os formoj el helpoverboj. Grava diferenco inter la angla kaj aliaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj estas la malfortigo de lasubjunktivo. Simile la angla, same kiel la germana, la nederlanda aŭ la latinidaj lingvoj, estis kreinta difinajnartikolojn proprajn el la indikaj pronomoj.
La vortotrezoro de la angla aktuale estas formita de kerno de proprajvortoj rekte hereditaj de laantikva angla, inter kiuj troviĝas la plej granda parto da vortoj pure gramatikaj same kiel la plej granda parto de la plej oftaj vortoj. Tamen, inter la ne tiom oftaj vortojhegemonias lapruntoj de la latina kaj de la franca, kiuj ofte estas kultismoj, kvankam ili estas ofte uzataj ankaŭ en la popularakonversacinivelo.
Fakte inter la dek mil vortoj plej oftaj iom pli ol unu triono estas vortoj de ĝermana deveno, dum pli ol 60 % estas vortoj de latina aŭ latinida deveno.[5] La jena tabelo montras la hegemonion de diversaj devenoj de la vortotrezoro laŭ proporcioj de ofteco.
La vortoj derivitaj de la antikva angla, populare nomataj "ĝermanaj", plej ofte esprimas seriozecon kaj dediĉon. KiamWinston Churchill diris, en sia unuadiskurso kielĈefministro de laUnuiĝinta Reĝlando (1940), ke li povas proponi al sia popolo dum milito nur "blood, toil, tears, and sweat" (sango, laboro, larmoj kaj svito), la seriozeco de la situacio videblas en lia uzo de vortoj nur ĝermandevenaj. Male, abunda uzado de latiniddevenaj vortoj, ĝenerale derivitaj el la franca, indikasbagatelojn aŭburokratecon. Enjuraj dokumentoj de la pasinteco estis ofta la uzado de paroj de sinonimoj, unu de anglosaksa kaj alia de latinida devenoj, kiellast will and testament (lasta testamento), por eviti miskomprenojn. La deveno de la vortoj en angla povas havigiantropologiajn konkludojn: la bestojsheep,pig, kajcow (ŝafo, porko, bovino) estas ĝermandevenaj, dum la nomoj de la viandoj el tiuj bestoj estas latiniddevenaj:mutton,pork,beef (ŝafaĵo, porkaĵo, bovaĵo). Kio indikas la socian klason, kiubredozorgis la animalojn – la anglosaksaj konkeritoj – kaj kiuj ĝuis ties viandojn: nome la normanaj konkerintoj (francoj).
LaLatina alfabeto en la klasika epoko estis kunformita nur de 23 literoj. La angla lingvo (kaj ankaŭ aliaj lingvoj) uzas ankaŭ 3 kromajn literojnJ, j,U, u,W, w.
"lingvo" La angla uzas lalatinan alfabeton sen aldono, escepte en la vortoj rekte prenitaj el aliaj lingvoj kun diferencaj alfabetoj. Tamen historie laantikva angla estis uzinta specialajn signojn por kelkaj el ties sonoj: < Ā, Æ, Ǣ, Ǽ, Ċ, Ð, Ē, Ġ, Ī, Ō, Ū, Ƿ, Ȳ. Þ, Ȝ > kaj la respondajnminusklojn < ā, æ, ǣ, ǽ, ċ, ð, ē, ġ, ī, ō, ū, ƿ, ȳ, þ, ȝ >.
Aliaj karakteroj de la moderna ortografio de la angla estas la ekzistado de granda kvanto dalingvaj kuntiriĝoj:
They're, kuntiriĝo deThey are = Ili estas.
She isn't aŭShe's not, kuntiriĝo deShe is not = Ŝi ne estas.
I'd eat, kuntiriĝo deI would eat = Mi manĝus
You'll see, kuntiriĝo deYou will see = Vi vidos
Menciendas ke tiuj kuntiriĝoj uzeblas plej ofte en la konversacia parolmaniero kaj pli malofte en la formala parolmaniero.
La plej frua versio de la angla estas laanglosaksa. Post lanormanda konkero de Anglio, parte pro la influo de laanglo-normanda, la anglosaksa evoluis en lameza angla, kiu enhavis multajn vortojn de franca deveno. Plua granda evoluo okazis dum la 15a kaj 16a jarcentoj, kiam la gramatiko iĝis malpli kompleksa kaj aldoniĝis multaj vortoj de latina kaj franca devenoj, kaj lamoderna angla estiĝis.
En la18a jarcento eldoniĝis la unuajvortaroj (ekzemple tiu deSamuel Johnson), kiuj ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumado de la angla.
La angla estas la tria lingvo de la mondo laŭ nombro de parolantoj, kiuj havas ĝin kielgepatra lingvo (inter 300 kaj 400 milionoj da personoj), same kiel la tria plej parolata, post lamandarena kaj lahispana,[8] kaj se oni enkalkulas ankaŭ tiujn kiuj havas ĝin kieldua lingvo, kiuj estas 200 milionoj da personoj plie.
Spite la ekziston de aliaj internaciaj lingvoj (kiaj la franca, germana, rusa, ĉina, araba, hispana ktp.) kaj de internaciajplanlingvoj, kiajEsperanto aŭ malpli graveinterlingua kiuj estas neŭtralaj frankalingvaoj kvankam kun malpli da parolantoj, la angla konstituas nuntempe la ĉefan lingvon por internacia komunikado. Tio rilatas al la hegemonio de la dominantacivilizacio, kiu ĝenerale ne ŝatas adopti alian lingvon, sed male, trudas la anglan kun la koncernajprivilegioj, kiujn ĝuas parolantoj de la angla kiel gepatra kaj eĉ ties landoj, kontraŭ la 96 % de la tutmonda loĝantaro en la aktualo, kiu ne havas la anglan kiel gepatran. Pro simila kialo en multaj eŭropaj landoj oni parolas lingvojn derivatajn el lalatino, kiu estis la oficiala (aŭ ĉefa) lingvo de laRomia Imperio. Kaj pro tiaj tendencoj, ĉefe la intelektajelitoj pasis de la latino al la franca, poste al la angla post laDua Mondmilito kaj oni antaŭvidas, ke la angla suferos malpliigon en la venontaj jardekoj kontraŭ aliaj lingvoj de forta hegemonio ĉu loĝantara ĉu ekonomia ĉu milit-politika kiaj la hispana, la araba aŭ la mandarena, inter aliaj.[9]
Aktuale ekzistas milionoj da personoj, kiuj ankaŭ uzas kiel alternativon neŭtralaninternacian helplingvon, simplan laŭ desegno kaj nekondiĉatan al ŝanĝoj de lamondaj potencoj. Tamen, laŭ laRaporto Grin, kiu konkludas ke la uzado deEsperanto estus la plej bona solvo je meza kaj longa tempolimo por laEŭropa Unio kaj ties civitanoj, estas certe ke je mallonga tempolimo tio necesigus grandan investon aŭ koston en informaj kampanjoj por akiri lingvan esperantan kapablon en komerco kaj en ŝanĝoj de la procezo por instruado kaj lernado de fremdaj lingvoj.[10]
La angla en laEU. Ĝi estas oficiala nur en laBrita Insularo. En ĝermanlingvaj landoj ĝi estas sufiĉe konata kaj uzata. En slavaj kaj latinidaj landoj ne tiom kiom montras la koloroj, kiuj aludas al oficialaj ciferoj, tre optimismaj kaj for el la reala nivelo de uzado flua. Kontraste la praktika uzado en internaciaj instancoj estas multe pli ampleksa kaj senrivala ĝis nun.
Kontraste kun la hispana, la franca kaj aliaj lingvoj, ne estas centraaŭtoritato, kiu kontrolu ortografion, gramatikon kaj vortotrezoron, kvankam foje oni citas tiun aŭ tiun vortaron, gramatikon aŭ libron kiel aŭtoritaton. La angloparolantoj ĝuas sistemon de lingva senordo, kio faciligas la stampadon de novaj vortoj, la enkondukon de pruntoj kaj la formadon de regionaj aŭ sociaj variaĵoj de la lingvo aŭ almenaŭ de la parolmaniero.
Estas multajdialektoj de la angla. EnBritio la diversaj dialektoj devenas de regionaj varioj de la anglosaksa kaj meza angla. Laskota estas tute aparta lingvo.
En diversaj landoj estas diversaj varioj de la lingvo, kun gramatikaj kaj leksikaj diferencoj. Pro tiaj diferencoj, estas diraĵo ke Usono kaj Anglio estasapartigataj per komuna lingvo.
Notu bone, ke diversaj ŝtatoj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu lando. Ekzemple, Kenjo, Pakistano, kaj Bangladeŝo, ĉiu eble havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de landoj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj da anglaparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe laĉina, lahispana kaj laaraba. "Kvankam la nombro de parolantoj de la angla pligrandiĝas, estas signoj ke la tutmonda superregado de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco", skribisNeil Kinnock, ĉefo deBritish Council, en 2006.[12]
Studo dividas lamalnetan enlandan produkton en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikasprognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3 % de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ. 12,5 % de ĉinaparolantoj[13]. (Fakte oni uzas por la divido laaĉetpovon.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2 % por la angla lingvo kaj 22,8 % por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.
Sufiĉe multe daangla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorinoAnna Löwenstein verkis siajn romanojn kaj en la angla kaj enEsperanto. Kelkaj anglalingvaj versioj de poemoj deKálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵoEn nacia vesto deAda Csiszár, Budapesto 2004.
Ĉar la angla estas hodiaŭ la plej disvastiĝinta lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas la plej utilavehiklo por informi grandan parton de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.
↑Pri la fonetikaj ŝanĝoj post la 15a jarcento vidu, ekzemple,Fausto Cercignani:Shakespeare's Works and Elizabethan Pronunciation. Clarendon Press, Oxford 1981.
↑Ann Baker, 2006,Ship or Sheep?: An intermediate pronuntiation course, Cambridge University Press.
↑Willams,, Joseph M. (1975).Origins of the English Language (Originoj de la angla lingvo). The Free Press.ISBN 0-02-934470-0.
Aarts, Bas; Haegeman, Liliane (2006). "6. English Word classes and Phrases". In Aarts, Bas; McMahon, April. The Handbook of English Linguistics. Blackwell Publishing Ltd.
Abercrombie, D.; Daniels, Peter T. (2006). "Spelling Reform Proposals: English". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. doi:10.1016/B0-08-044854-2/04878-1.ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6a de Februaro 2015). – via ScienceDirect
Aitken, A. J.; McArthur, Tom, eds. (1979). Languages of Scotland. Occasional paper – Association for Scottish Literary Studies; no. 4. Edinburgh: Chambers.ISBN 978-0-550-20261-1.
Alcaraz Ariza, M. Á.; Navarro, F. (2006). "Medicine: Use of English". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. pp. 752–759. doi:10.1016/B0-08-044854-2/02351-8.ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6an de Februaro 2015). – via ScienceDirect
Algeo, John (1999). "Chapter 2:Vocabulary". In Romaine, Suzanne. Cambridge History of the English Language. IV: 1776–1997. Cambridge University Press. pp. 57–91. doi:10.1017/CHOL9780521264778.003.ISBN 978-0-521-26477-8.
Ammon, Ulrich (November 2006). "Language Conflicts in the European Union: On finding a politically acceptable and practicable solution for EU institutions that satisfies diverging interests". International Journal of Applied Linguistics. 16 (3): 319–338. doi:10.1111/j.1473-4192.2006.00121.x.
Ammon, Ulrich (2008). "Pluricentric and Divided Languages". In Ammon, Ulrich N.; Dittmar, Norbert; Mattheier, Klaus J.; et al. Sociolinguistics: An International Handbook of the Science of Language and Society / Soziolinguistik Ein internationales Handbuch zur Wissenschaft vov Sprache and Gesellschaft. Handbooks of Linguistics and Communication Science / Handbücher zur Sprach- und Kommunikationswissenschaft 3/2. 2 de Gruyter.ISBN 978-3-11-019425-8. Alirita la 19an de Decembro 2014 – via De Gruyter.
Annamalai, E. (2006). "India: Language Situation". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. pp. 610–613. doi:10.1016/B0-08-044854-2/04611-3.ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6a de Februaro 2015). – via ScienceDirect
Australian Bureau of Statistics (28 March 2013). "2011 Census QuickStats: Australia". Alirita la 25an de Marto 2015.
Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/03, paĝo 19:La angla verkita de Bradley Kendal.