Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

André Ventura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Ventura
Persona informo
André Claro Amaral Ventura
Naskiĝo15-an de januaro1983 (1983-01-15) (43-jaraĝa)
en Algueirão - Mem Martins
Lingvojportugalavd
ŜtatanecoPortugalioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materNova Universitato de LisbonoRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioChega(en)Traduki(2018–)
Socialdemokrata Partio(–2018)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupopolitikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojano de Asembleo de la Respubliko Portugalio(2019–2022)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

André Claro Amaral VENTURA, konata kielAndré Ventura, (naskiĝis la 15-an de januaro 1983 en Algueirão-Mem Martins,Sintra) estas portugala profesoro ĉe laNova Universitato de Lisbono, advokato kaj politikisto. Li estas fondinto kaj gvidanto de la naciisma populisma partio Chega (Sufiĉe).

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Li estas membro de la Portugala Parlamento (Assembleia da República) por la Lisbona balotdistrikto (2019-nun) kaj partiestro de Chega (nacia konservativa) (2019-nun). Ventura kandidatas en la portugala prezidant-elekto en 2026.[1][2][3]

Li finis tria en la prezidanta elekto de 2021 kaj gvidis la partion al gravaj sukcesoj en la parlamentaj elektoj de 2022 kaj la antaŭtempaj elektoj de 2024. Li nuntempe estas laestro de la opozicio en Portugalio post kiam lia partio atingis la duan lokon en la parlamentaj elektoj de 2025.

Li estas konata pro siaj "radikalaj dekstraj" kaj "kontraŭsistemaj" deklaroj. Li regule faras komentojn direktitajn al homoj de afrika deveno kajromaoj. Aparte, li provokis protestegon en la Parlamento en januaro 2020 proponante, ke Joacine Katar Moreira, portugala parlamentano naskita enGvineo-Bisaŭo, estu resendita al ŝia devenlando. Ĉe la partia kongreso Chega en 2020, li aprobis decidproponon pledantan por la forigo de laovarioj de virinoj, kiuj abortas. Li poste postulis ĝian retiron post protestoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. . 'We are not extremist': Portugal's radical right eyes kingmaker role (angle) (2024-03-08). Alirita 2024-03-12 .
  2. . Portugal's election shows a surge in support for the far right, reflecting a broader European trend (angle) (2024-03-11). Alirita 2024-03-12 .
  3. Bayer, Lili, "Surge for far-right party in Portugal – as it happened", the Guardian, 2024-03-11. (en-GB)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=André_Ventura&oldid=9295000"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp