La plej alta monto deAmeriko,Akonkagvo (hispaneAconcagua), estas 6.960 metrojn alta; tio igas ĝin ankaŭ la plej alta montopinto de la mondo ekster la sistemo deHimalajo.[2] La averaĝa alteco estas de 4 000metroj supermarnivelo. La suda parto de lamontaro formas lanaturan limon inter Argentino oriente kaj Ĉilio okcidente, en la areo kie estas la plej altaj montoj de la kontinento.
La Andoj konstituas enorman montaron kiu estas hejmo de la plej altajvulkanoj de la mondo. Al ili apartenas kromAkonkagvo precipeChimborazo (6.267 m), Cotopaxi (5.897 m), Tupungato (6.800 m), Illimani (6.682 m), Misti (5.822 m), Ŭaskarano (6.768 m), Llullaillaco (6.723 m), kiuj estas samtempe la plej altaj montoj de la montara ĉeno. Ĝi okupas areon proksimume de 330 000 km² kiu konturas la marbordon de laPacifiko laŭlonge de 7240 km, transformante ĝin en la plej longa montaro de la Tero.[3] En la suda pinto, la Andoj iras sub laAtlantikon oriente de laInsulo Estados,[4][5] dum la norda pinto plilongiĝas ĝis preskaŭ atingi la komencon de laKariba Maro.
Pri la etimologia deveno de la nomo "Andoj" ekzistas pluraj teorioj. Plej probabla ŝajnas deveno de lakeĉua vortoanti, kiu signifas altan kreston. Ankaŭ alia keĉua vorto povus esti la etimologia fonto: Unu el la kvar regionoj de lainkaa imperioj, la tiel nomitaj "suyo", nomiĝisAntisujo; sed pli verŝajne ĝia nomo devenas de tiu de la montaro ol inverse.
Populara etimologio en la hispana lingvo estas la derivado de la hispana vortoandén (kajo, teraso, ŝtupo), sed ĝi ne estas verŝajna. Ja povas esti, ke hispanajn konkerantojn la keĉua vortoanti memorigis pri la montoflankaj ŝtupoj, uzataj por kultivado de nutraĵplantoj, kaj ke la similecon ili uzis por memori la vorton.
La klasigo de la diversaj zonoj de la anda montaro ŝanĝis laŭlonge de la tempo, kun hegemonio, dum longa periodo, de nomaro asocia al la politik-administraciaj dividaĵoj. Ankoraŭ oni parolas pri venezuelaj, kolombiaj, ekvadoraj kotopoaj Andoj. En 1973, lageologoAugusto Gansser[6] proponis dividon baze sur morfologiaj trajtoj:
Nordaj Andoj: Norde de laGuajakila Golfo (4ºS),Ekvadoro (enhavante la venezuelajn, kolombiajn kaj ekvadorajn Andojn.
Centraj Andoj: Inter laGuajakila Golfo kaj lagolfo Penas (46º 30´S),Ĉilio (enhavante la peruajn, boliviajn, kaj argentin-ĉiliajn Andojn).
Kaj la Nordaj kaj la Sudaj Andoj estas nomataj ankaŭAndoj de tipo kolizia, ĉar estis formitaj per la abdukcio de la oceana krusto. La centraj Andoj korespondas al la nomatajAndoj de anda tipo, kreitaj pro la subdukcio de la mara krusto.[7]
La geologio ankaŭ havigas alian pli detalan klasigon de la andaj zonoj:
Sude deKolombio, en la landlimo kunEkvadoro, la Andoj konstituas unusolan montaron kun vulkanaj montopintoj de ĝis 5000msm; al la nordo, en lanudo de los Pastos, dividiĝas tuje en du kordileroj nomataj respektiveOccidental kajCentral — el tiu lasta disiĝas laOriental —. La anda areo kiun okupas Ekvadoro, Kolombio kaj Venezuelo estas tre verda kaj riĉa en flaŭro kaj faŭno. En tiu regiono troviĝas 45 000 specioj de flaŭro kaj 5 975 specioj de faŭno. Tiu regiono, nomata Tropikaj Andoj, estas la regiono plej riĉa en biodiverseco en la anda montaro.
LaCordillera Central estas separata de laOccidental laŭ distanco averaĝa de 400km per geologia faŭlto okupata de larivero Patia sude kaj de larivero Kaŭko norde. LaCordillera Oriental separiĝas laŭgrade al oriento, kreante la basenon de la rivero plej krava el Kolombio, nome laMagdalena. Tiu montaro etendas norden kaj en laDepartemento Norda Santandero ĝi subdividiĝas en du brakoj. La orienta brako eniras en la teritorio venezuela, kie ĝi akiras la nomon deCordillera de Mérida, kies naturaj pluejoj faras vojon al la Formaĵo Lara-Falcón kaj havas malproksiman rilaton kun la montaroj de la Centra Marbordo (Karakaso,Valencio kajMarakajo) kaj Orienta (Barcelono kajPuerto La Cruz). La Montaro de Mérida estas la montarĉeno plej alta en Venezuelo, kaj havas plej altan pinton en laMonto Bolivaro (4978 msm).[8] Kun laSerranía del Perijá, kunposedita kun Kolombio, ĝi kunformas la venezuelan branĉon de la Andoj. La kordilero estas komponita de diversajserranías (montetaroj), el kiuj estas plej konataj laSierra Nevada de Mérida kaj laSierra La Culata, ambaŭ situaj en la meza zono de la kordilero ene de laMérida Ŝtato.
LaCordillera de Mérida situas en la okcidenta parto de Venezuelo kaj enhavas teritoriojn de la ŝtatojTáchira,Apure,Barinas,Mérida,Trujillo kajLara, komence en la depresio de Táchira en la landlimo inter Kolombio kaj Venezuelo, etende laŭ ĉirkaŭ 425 km al la depresio deBarkisimeto-Karora en laŝtato Lara.
La tri kordileroj havas montopintojn ĉefe de vulkana formado de pli ol 4 000msm. LaCentral kaj laOriental havas montopintojn de pli ol 5 000 msm kovritaj de neĝo permanente. Multaj el tiuj vulkanoj estas aktivaj kaj kaŭzis detruon kaj mortojn en la pasinteco pro la eksplodoj de gaso kaj cindro, same kiel pro la lavangoj de glacio kaj koto. La okcidento de la lando suferas pli grandan teran aktivecon, kion pruvas la nestabileco de ties geologia naturo. Nordokcidente de laCordillera Occidental aperas montaro nomataSerranía del Baudó, kiu pluas laŭ laregiono Darieno turne okcidente alPanamo.
Zono de subdukcio horizontala Pampa: inter la suda limo de ladezerto de Atakama kaj la areo deAkonkagvo. En tiu zono troviĝas la plej altaj montopintoj deSudameriko.
Zono vulkana suda (ZVS): al la latitudo de lagolfo Penas.
Sude de la Nudo, la alfluantoj de la riveroApurimako kunformas regionon trairata de nombraj aluviaj kanjonoj. Norde de la baseno de Apurimako, ankaŭ laVilkanota formas aluvian valon kiu ekas en la zono de glaĉeroj kiuj limigas la areon de laAltebenaĵo Kojao. Ĉirkaŭ la paralelo 15°S ekas la Centra Vulkana Zono en laSara Sara. La jam menciita Altebenaĵo Kojao, aŭ simple konata kielAltiplano, dominas la pejzaĝon sude de la15°C por la centra sektoro de Andoj. En tiu altebenaĵo estas du grandaj lagoj, nome laTitikaka kaj laPoopó, kiu formas la internbasenan sistemon plej etenda de Sudameriko. La loĝantaro troviĝas ĉefe en laAltiplano kaj en la ĉeandamarbordo kiel ĉe la perua ĉefurbo,Lima, kiesmetropola areo atingas ĝis 950msm. Inter la interandaj urboj plej gravaj situaj en tiu sektoro de Andoj estasArekipo,Huamanga,Puno,Tacna,Cajamarca,Huankajo kajKusko enPeruo; kajLa Paz,Sucre,Potosí,Cochabamba kajOruro enBolivio.
Ĉirkaŭ la paralelo 22°S estas laPunao de Atakamo dominanta la olcidenton de la vulkana zono. Laklimato estas arida varma kaj la biomo hegemonia estas dezerta.
Patagoniaj Andoj: korespondas al la zono sude de laVulkano Lanino enArgentino kajĈilio, ĝis laMagelana Markolo, kie interrompiĝas totale la montarĉeno. Ties averaĝaj altoj estas inter 1 500 kaj 2 000 msm, kaj en kelkaj punktoj facile superas la 3 500 msm. Elstaras en tiu montarĉeno laMonto Fitz Roy kaj laCerro Torre, monumentaj akutaj pintoj de 3 375 kaj 3 133 respektive en la landlimo argentin-ĉilia, tre proksime de la glaĉerojPerito Moreno kajViedma, el kiuj la unua estas vizitata de centoj da miloj da turistoj ĉiujare. Tiuj du montaroj estis granda defio pormontogrimpistoj tra la jardekoj. Elstaras ankaŭ lamasivo Paine, nome grupo de granitaj turoj de pli ol 3 000 msm kiuj staras super lagoj kaj glaĉeroj de laĈilia Patagonio. Tiu parto de Andoj argentin-ĉiliaj estas dominataj de gigantajglacikampoj kiuj konstituas la rezervejojn denesala akvo plej grandaj de la mondo ekster laAntarkto kajGronlando.
Fuegiaj Andoj: ĝuste sude de la Magelana Markolo, la Andoj realtiĝas, kun montopintoj pli altaj ol 2 000 msm kronitaj de glacikampoj, kun glaĉeroj kiuj falas al laKanalo Beagle.
Akonkagvo.
La sudaj Andoj etendiĝas ĝis la plej suda pinto deSudameriko en Argentino kaj Ĉilio. Tiu regiono koncentras preskaŭ la totalon de la klimataj tipoj. Ĝi povas esti subdividita, siavice, en:
Tie troviĝas la plej altaj montopintoj, kvankam la averaĝa alto malaltiĝas. La montopasejoj estas malfacilaj kaj krutaj. Ili estas konstituitaj de dorsaj padoj separataj de valoj laŭlongaj de inter 10 kaj 40 km de larĝo. Okcidente troviĝas la intermeza depresio, nome tektona faŭlto kiu separas Andojn disde laCordillera de la Costa, kiu apenaŭ superas la 2000 msm de alto. Oriente staras la ĉefa montoĉeno kun kelkaj de la plej altaj montopintoj: nome laAkonkagvo (6960,8 msm), lavulkano Tupungato (6 635 msm) kaj laMercedario (6 770 msm).
La Andoj revenas kiel hegemonia formaro, la altaĵoj malaltiĝas draste parte pro la erozio fare de glaĉeroj kio kreis marbordon de insularoj kajfjordoj, kaj samtempe pro la komplekseco de la procezo desubdukcio inter la Platoj Nazka kaj Sudamerika, el kij la unua eniras pli profunde kaj malpli etende, kio okazigis pli malgrandan plialtiĝon rilate al zonoj pli nordaj, sed la altoj relativaj de la montoj faras ĝin el plej aprezataj de montogrimpistoj el la tuta mondo ĉar tiuj montoj havas siajn bazojn preskaŭ ĉe marnivelo. La ĉefaj altaĵoj estas lavulkano Lanino (3776 msm), lacerro Tronador (3478 msm), lamonto San Valentín (4058 msm), lamonto Fitz Roy aŭ cerro Chaltén (3375 msm), lacerro Torre (3133 msm), lacerro Paine Grande (3240 msm) kaj laturoj de Paine (3000 msm). LaMontaro Darvino en laGranda Insulo de Fajrolando havas la lastajn grandajn altaĵojn antaŭ la Andoj finfine eniras submaren oriente de lainsulo de la Ŝtatoj. Lamonto Darvino estas la plej alta en Tierra del Fuego (2488 msm), sekvita de lamonto Sarmiento (2350 msm).
La tropika seka arbaro de laLaguna de Sonso en Nordaj Andoj.
La Anda regiono mezas inter diversajnaturaj kaj flaŭraj regionoj pro sia etendo elkaribia Venezuelo al malvarma, venta kaj malsekaHorna Kabo pasante tra la aridega Atakama Dezerto.Pluvarbaroj kajtropikaj sekaj arbaroj[10] ĉirkaŭis multon de nordaj Andoj sed ili estas nuntempe egemalpliigitaj, ĉefe enChocó kaj en inter-Andaj valoj de Kolombio. Kiel rekta malo de humidaj Andaj deklivoj estas la relative sekaj Andaj deklivoj en plej el okcidentaj Peruo, Ĉilio kaj Argentino. Kun kelkajInterandaj Valoj, ili estas tipe dominataj dedecidua arbaro, arbustaro kajksera vegetaĵaro, kiu atingas sian ekstremon en la deklivoj ĉe la preskaŭ senviva Atakama Dezerto.
Ĉirkaŭ 30,000 specioj devaskulaj plantoj loĝas en Andoj, kaj preskaŭ duono el ili estasendemiaj de la mondoregiono, surpasante la diversecon de ajna aliariĉejo.[11] La malgranda arboCinchona pubescens, nome la fonto dekinino kiu estas uzata por traktimalarion, troviĝas amplekse en Andoj tiom for sude kiom ĝis Bolivio. Aliaj gravaj kultivaĵoj kiuj originiĝis el Andoj estastabako kajterpomoj. La alt-altitudaj arbaroj elPolylepis troviĝas en la Andaj areoj de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Ĉilio. Tiuj arboj, de lokanoj referencataj kielQueñua,Yagual kaj aliaj nomoj, povas troviĝi je altitudoj de 4 500 m super marnivelo. Restas neklare se la disa distribuado de tiuj arbaroj estas natura, aŭ la rezulto de arbarklarigado kiu ekis dum la periodo de laInkaa Imperio. Senrilate, enmodernaj tempoj tiu arbarklarigado akceliĝis, kaj la arboj estas nune konsiderataj treendanĝeritaj, kaj kelkaj kredas ke tiom malmulte kiom ĝis nur 10% el la origina arbaro restas.[12]
La Andoj estas riĉaj en faŭno: kun preskaŭ 3,500 specioj, el kiuj ĉirkaŭ 2/3 estasendemioj de la regiono, la Andoj estas la plej grava regiono en la mondo poramfibioj.[11]
La diverseco de animaloj en Andoj estas alta, kun preskaŭ 600 specioj demamuloj (13% endemioj), pli ol 1,700 specioj de birdoj (ĉirkaŭ 1/3 endemioj), pli ol 600 specioj dereptilioj (ĉirkaŭ 45% endemioj), kaj preskaŭ 400 specioj de fiŝoj (ĉirkaŭ 1/3 endemioj).[11]
Lalago Titikako estas hejmo de kelkaj endemioj, inter kiuj la tre endanĝeritaTitikaka grebo[15] kaj laTitikaka rano.[16] Kelkaj specioj dekolibroj, ĉefe de kelkajoreotroĥiloj, povas esti vidataj je altoj sub 4000 m, sed multe pli altabiologia diverseco povas esti trovita je pli altaj altitudoj, ĉefe en la humidaj Andaj arbaroj ("nubarbaroj") kiuj kreskas sur deklivoj en Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj pli for nordokcidenta Argentino.[15] Tiuj arbar-tipoj, kiuj inkludas laJungaojn kaj partojn de Ĉokoo, estas tre riĉaj en flaŭro kaj faŭno, kvankam ekzistas malmultaj grandaj mamuloj, kies esceptoj estas la minacatajpinĉaka tapiro, laokulvitra urso kaj laflavvosta lansimio.[13]
La ruinoj de Ingapirca estas la plej grava heredaĵo de la inkaa kulturo enEkvadoro. Ili troviĝas ĉirkaŭ 80 km norde de Cuenca sur montopinto 3 100 metrojn alta. La ruinoj restis post centro por ritoj, loĝado kaj restado ĉe la ŝoseo de Tomebamba (hodiaŭ Cuenca) alKito.
La Andoj formas nord-sudan akson de kulturaj influoj. Longa serio de kulturaj disvolvigoj kulminis en la etendo de la Inkaa civilizo kaj de laInkaa imperio en la centraj Andoj dum la 15a jarcento. La Inkaoj formis tiun civilizon traimperiismamilitarismo same kiel tra tre zorga kaj detala registara administrado.[17] La registaro patronis la konstruon deakveduktoj kajŝoseoj aldone al antaŭekzistantaj instalaĵoj. Kelkaj el tiuj konstruaĵoj estas ankoraŭ ekzistantaj nuntempe.
Ruinigitaj pro eŭropdevenajmalsanoj, por kiuj ili ne havisimunecon, kajenlandaj militoj, en 1532 la Inkaoj estis venkitaj de alianco komponita de dekoj da miloj da aliancanoj el nacioj kiujn ili estis subigitaj (ekz.Huankaoj,Ĉaĉapojoj,Kanjarioj) kaj malgranda armeo de ĉirkaŭ 180 hispanoj estritaj deFrancisco Pizarro. Unu el la malmultaj inkaaj lokoj kiujn la hispanoj neniam trovis en sia konkero estisMaĉupikĉuo, kiu kuŝas kaŝita sur montopinto en la orienta bordo de Andoj kie ili descendas al Amazonio. La ĉefaj survivantaj lingvoj de la Andaj popoloj estas tiuj de lakeĉua kaj laajmara familioj.Woodbine Parish kajJoseph Barclay Pentland esploris grandan parton de la Boliviaj Andoj el 1826 al 1827.
Se la Andoj ne estas la plej altaj montopintoj de la planedo, ili almenaŭ montras multajn el la plej altaj urboj. La urboj de tiu montaro estas je alteco kie komencas en Eŭropo dezerto minerala neloĝata, ekzemple ĉePotosi (je 4070 metroj),Cerro de Pasco (je 4380 metroj) kaj la aglomeraĵoLa Paz-El Alto (je 3250 al 4200 metroj). La andaj urboj okupas la plej variajn scenejojn: se kelkaj estas rekte sur la altebenaĵoAltiplano, aliaj kaŭras ĉe la fendo de valoj.
La kruta tereno historie metis la kostojn de la konstruado deaŭtoŝoseoj kajfervojoj kiuj trapasas Andojn ekster atingo de plej andaj landoj, eĉ per modernaj praktikoj decivila inĝenierado. Ekzemple, la ĉefa trapaso de Andoj inter Argentino kaj Ĉilio estas plenumita pere de laPaso Internacional Los Libertadores. Nur ĵuse la finoj de kelkaj aŭtoŝoseoj kiuj venis tre proksime unu de alia el oriento kaj el okcidento estis konektitaj.[19] Multo de la transportado de pasaĝeroj estas farita pere de aviadiloj.
Tamen, estas unufervojo kiu konektas Ĉilion kun Argentino tra la Andoj, kaj estas aliaj kiuj faras la saman konekton tra suda Bolivio. Pri tio oni rigardu mapojn de tiu regiono.
Estas unu aŭ pliaj aŭtoŝoseoj en Bolivio kiuj trapasas la Andojn. Kelkaj el tiuj estis konstruita dum periodo de milito inter Bolivio kajParagvajo, por transporti trupojn el Bolivio kaj ties necesaĵojn al la militfronto en la malaltaj teroj de sudorienta Bolivio kaj okcidenta Paragvajo.
Dum jardekoj, Ĉilio postulis posedon de tero en la orienta flanko de Andoj. Tamen, tiuj postuloj estis rezignitaj ĉirkaŭ 1870 dum laPacifika Milito inter Ĉilio, la aliancanaj Bolivio kaj Peruo, en diplomata klopodo por teni Argentinon ekstermilite. LaArmeo de Ĉilio kaj laMararmeo de Ĉilio venkis super la kombinitaj fortoj de Bolivio kaj Peruo, kaj Ĉilio kaptis la nuran provincon de Bolivio ĉe la Pacifika marbordo, iome da tero el Peruo kiu estis redonita al Peruo post jardekoj. Bolivio estis de tiam kompletelando sen maraliro. Ĝi ĉefe uzasmarhavenojn en orienta Argentino kajUrugvajo por internacia komerco ĉar ties diplomataj rilatoj kun Ĉilio estis ĉesigitaj ekde 1978.
Pro la kruta tereno en lokoj, vilaĝoj kaj urboj en la montoj — al kiuj veturi pere demotorvehikloj estas de malmulta uzo — estas ankoraŭ situaj en Altaj Andoj de Argentino, Bolivio, Peruo, kajEkvadoro. Surloke, la parencoj de lakamelo, nome lalamo, kaj laalpako plue plenumas gravajn uzojn kiel ŝargbestoj, sed tiu uzo ĝenerale malpliiĝis en modernaj tempoj. Ankaŭazenoj,muloj, kajĉevaloj estas utilaj.
La antikvaj popoloj de Andoj kiaj la Inkaoj praktikisirigaciajn teknikojn dum ĉirkaŭ 6,000 jaroj. Pro la montaj deklivoj,terasado estis ofta praktiko. Terasado, tamen, estis nur etende uzita post la inkaaj imperiaj etendoj. Laterpomo ludis gravan roloj kiel interne konsumita kultivaĵo.Maizo estis ankaŭ grava kultivaĵo por tiuj popoloj, kaj ĝi estis uzata por la produktado deĉiĉo, grava por indiĝenaj popoloj de Andoj. Nuntempe,tabako,kotono kajkafo estas la ĉefaj poreksportaj kultivaĵoj.Kokao, spite elradikigajn programojn en kelkaj landoj, restas grava kultivaĵo por laŭleĝa surloka uzado en milde stimulaherboteo, kaj, kaj polemike kaj kontraŭleĝe, por la produktado dekokaino.
Nuntempe, minado en la Andoj deĈilio kajPeruo metas tiujn landojn kiel la unua kaj tria ĉefaj produktantoj dekupro en la mondo.Peruo ankaŭ enhavas la plej grandan orminon en la mondo: nomeĜanakoĉo. La Boliviaj Andoj produktas ĉefestanon kvankam historie minado de arĝento havis grandan efikon sur laekonomio de la 17a-jarcenta Eŭropo.
↑http://www.ign.gob.ar/node/479 Se dio a conocer la nueva altura oficial del Cerro Aconcagua: 6.960,8 metros, alirita la3an de septembro de 2012, Instituto Geográfico Nacional (Argentina), www.ign.gob.ar
↑Alfred Wegener, 1912,Die Entstehung der Kontinente ("la ekesto de la kontinentoj"), germane,Petermanns Geographische Mitteilungen, volumo 58, paĝoj 185-195, 253-256, 305-309, alirita la9an de junio de 2012}
↑Alfred Wegener. 1983 kaj [1915],Die Entstehung der Kontinente und Ozeane ("la ekesto de la kontinentoj kaj oceanoj") enSammlung Vieweg23Braunschweig, paĝo 94, kajEdiciones Pirámide S.A Ciencias del hombre y la naturaleza, Madrido, 1983, paĝo 230, alirita la 9-an de junio de 2012,ISBN 84-368-0233-0
↑Augusto Gansser (1973). «Facts and theories on the Andes». Journal of the Geological Society (angle) 129: 93-131.
↑Ramos, V. A. (1999). «Plata tectonic setting of the Andean Cordillera». Episodes (angle) 22 (3): 183-190.
↑Pérez, Omar J.; Hoyer, Melvyn; Hernández, José N.; Rodríguez, Carlos; Márques, Víctor; Sué, Nicolás; Velandia, José R.; Deiros, Diego (2005). «Alturas del Pico Bolívar y otras cimas andinas venezolanas a partir de observaciones GPS». Interciencia (Caracas) 30 (4): 213-216.[1] Konsultita la 19an de julio 2016.
↑Turrel, Marc, kaj Jorge Velasco (18a de majo 2007). «Ojos del Salado, el volcán más alto del mundo». Desnivel.com.[2]Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivoWayback Machine Konsultita la 29-an de januaro 2017. «El volcán Ojos del Salado [...] obtuvo una altura elipsoidal de 6.934,115 metros y una altitud sobre el nivel medio del mar de 6.891,31».
↑13,013,113,2Eisenberg, J.F.; & Redford, K.H. (2000).Mammals of the Neotropics, Volume 3: The Central Neotropics: Ecuador, Peru, Bolivia, Brazil.ISBN 978-0226195421
↑14,014,1Eisenberg, J.F.; & Redford, K.H. (1992).Mammals of the Neotropics, Volume 2: The Southern Cone: Chile, Argentina, Uruguay, Paraguay.ISBN 978-0226706825
↑15,015,115,215,315,415,5Fjeldsaa, J.; & Krabbe, N. (1990).Birds of the High Andes: A Manual to the Birds of the Temperate Zone of the Andes and Patagonia, South America.ISBN 978-8788757163
↑Stuart, Hoffmann, Chanson, Cox, Berridge, Ramani kaj Young, eldonistoj (2008).Threatened Amphibians of the World.ISBN 978-84-96553-41-5
↑D'Altroy, Terence N. The Incas. Blackwell Publishing, 2003
Alberto Maria De Agostini:Ande patagoniche. Viaggi di esplorazione alla cordigliera patagonica australe, Milano, CDA & Vivalda, 1999-22-11,ISBN 978-88-7808-142-0. (itale)
Axel Borsdorf, Christoph Stadel:Die Anden: Ein geographisches Portrait, Springer Spektrum, Berlino 2013, 453 paĝoj,ISBN 978-3-8274-2457-0. (germane)
Klaus Heine, Hans-Peter Niller:Die Anden Südamerikas: Geoarchive für Umweltveränderungen und Klimawandel. Geographische Rundschau 56 (3), paĝoj 4–13 (2004) (germane)