Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Andezito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andezito kun helaj eroj dezeolito.

Laandezito (ReVo) aŭandesito estaserupcia rokaĵo, kiu estiĝas post solidiĝo, malvarmiĝo de lalafo. Oni klasifikas ĝin al la neŭtralaj (SiO2-enhavo estas ~56–63%)vulkanajrokaĵoj, ĝia terprofunda paro estas ladiorito. Ĝi konsistas grandparte elplagioklazafeldspato kaj kolorajmineraloj (biotito,amfibolo,pirokseno). Ĝi troviĝas en la junaj faltmontaroj. Ĝia nomo venas de laAndoj.

Andezito estas ŝatata ekde jarcentoj, ĉar ĝiaminado estas pli facila ol minado da aliajrokaĵoj. La andezito kunrubrokaĵa strukturo estas nomata andezitatufo, estiĝas ellafo kajcindro.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Estiĝo

[redakti |redakti fonton]

La andezito estiĝas post solidiĝo de magmo (900–1100°C).

Karakterizaĵoj

[redakti |redakti fonton]
  • Koloro: bruna-griza, griza, malhel-griza, nigra.
  • Denso: 2,2 - 2,65 g/cm³
  • Troviĝejo: vulkanoj de subdukcia zono
  • La andezito estas la plej ofta vulkana rokaĵo de laKarpat-baseno.

Andezito sur aliaj planedoj

[redakti |redakti fonton]

La andezito troveblas ankaŭ sur aliajplanedoj de lasunsistemo. Oni konas ekzemplerojn de surMarso kun andezita konsisto, laŭ mezurado de la MER-kosmosondiloj. Oni trovis jam inter la meteoritoj mineralon, kiu havas andezitan specifaĵon. Ĝi do fakte similas pli bone al la Tera boninito, kiu estas riĉ-magnezita tipo de andezito. Ĝi troveblas sude de Tokio, sur insulo Bonin, enJapanio.

Plua informo:magmaj rokaĵoj

Uzado

[redakti |redakti fonton]
  • por vojkonstruado (en betona kaj asfalta vojkovraĵoj kiel gruzo),
  • paŝkovraĵo (paŝ-platoj, placornamaj ŝtonoj)
  • masonaĵo
  • bazmaterialo de la fervoja relejo
  • bazado de domoj, konstruaĵoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Andezito&oldid=8634829"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp