Andaluzio aŭAndaluzujo (hispaneAndalucía [andaluˈθia]) estas Historia Nacieco deHispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.
Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaŭ 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de lahispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.
Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita deHeraklo, Andaluzio estuslaŭ kelkaj mitologiistoj[kiuj?] la tero kie originis la fama mito de laAtlantido kiel memoro de la antikvaTartezo.
En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.
La ĉefurbo de Andaluzio estasSevilo, kie situas la sidejoj de la Parlamento kaj la Registaro (Junta de Andalucía). Tamen la sidejo de la jurpovo estasGranado.
La ĉefa grupigo de municipoj estas laprovinco, fare de laŝtata parlamento, sed la hispanaRegistro de Lokaj Entoj[1] ankaŭ inkludas aliajn grupigojn de municipoj, fare de la aŭtonomaj komunumoj kielkomarkoj aŭ urbajaglomeraĵoj, kaj aliaj fare volonte de la aligantaj municipoj, kielmankomunumoj.En Andaluzio estas la sekvajn administraj unuoj:[2]
EATIM:47 komunumoj submunicipaj. Kelkaj municipoj havas subunuoj (EATIM,Entidad de ámbito territorial inferior al municipio).
Mancomunidades:89mankomunumoj, kies kreado kaj organizo volonte faras grupoj de municipoj por dungi konkretajn komunajn servojn.
Comarcas kajÁreas metropolitanas: Laandaluza registaro rajtas organizi tiujn administrajn unuojn, komarkoj kaj urbaj aglomeraĵoj, sed la administra mapo ankoraŭ estas nedifina. Kelkaj provincaj registaroj (Diputaciones) parolas pri komarkoj, tamen ne estas agnoskitaj entoj, sed simple estasregionoj laŭ proksimeco kaj historiaj ligiloj.