Anatolio (grekeανατολή,turkeAnadolu) estas la azia parto de hodiaŭaTurkio, kun sia centro en la malmara anatolia altebenaĵo de Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristanabizanca imperio, la turka kaj islamaotomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacioTurkio. Historie, la mondparto en laantikva tempo estis nomataMalgrand-Azio (paŭso de lagrekaΜικρά Ασία kaj lalatinaAsia Minor): Tamen la helenisme influita Malgrand-Azio akcentis aparte la apudmarajn regionojn de nuna Turkio, dum Anatolio en nuna lingvouzo akcentas precipe la malmaran centran parton de nuntempa Turkio.
La teritorio de Anatolio troviĝas inter la marojNigra norde,Marmara kajEgea okcidente, kajMediteraneo sude kaj sudokcidente. Centran parton okupas Anatolia plataĵo, kiu estas barita dePontika montaro (laŭ la bordregiono de Nigra Maro),Taŭrusa montaro (ĉe la Mediteraneo) kaj Armena Plataĵo (oriente).
Gediz (Turke:Gediz Nehri, Turka prononco: [ˈɡediz]) estas la dua plej granda rivero en Anatolio, kiu fluas en laEgean Maron.
Etne, Anatolio antaŭ 3000 jaroj estis plene de hindeŭropaj etnoj, lahititoj kajtrojanoj estinte la plej famaj. Post Aleksandro la Granda, Anatoliogrekiĝis kaj postekristaniĝis, fariĝinte la koro de labizanca imperio. De 1000 al 1453, la turkoj konkeris Anatolion, kiuturkiĝis kajislamiĝis kaj fariĝis la koro de laotomana imperio.