Pri la vivo kaj la agoj de Anastazio la 1-a nur malmultaj informoj transdoniĝis. Nur tri leteroj estas konservitaj, en kiuj li aliĝas al la kondamno deOrigeno. Inter liaj amikoj estis la sanktaAŭgusteno, la sanktaHieronimo kaj la sanktaPaolino el Nola.
La kondamno de Origeno etendiĝis al la donatistoj. Li cenzuris la verkojn kiuj ne kongruas kun la kristana kosmologio, tiel inaŭguranta la kristanan cenzuron. Memore al tio, cenzuron oni foje kromnomas "Anastazinjo".
Larelikvojn de la sankta Anastazio kune kun tiuj de lia posteulo Inocento en846 la saksa duko Liudolf transportis al laGandersheim, kie ili ĝis hodiaŭ ripozas en la kripto de la iama konventa preĝejo.